Kalia tioglikolato
Kalia tioglikolato aŭ C2H3KO2S estas kalia salo de tioglikolata acido, blanka aŭ flaveca solidaĵo, kiu havas fortajn reduktajn proprecojn, kaj, kune kun la tioglikolata acido, ĝi estigas metalajn kompleksaĵojn ĉefe kun fero partoprenante en formulaĵoj por metalpurigiloj.
Aliflanke, la grupo -SH de la kalia tioglikolato havas la kapablecon malfermi la sulfurpontojn de la hararkeratino, do ĝi uzatas en formulaĵoj por senharigi bestohaŭtojn. La reduktaj proprecoj de la kalia tioglikolato estas adekvataj por aplikado en anaerobaj kulturoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado de kalia tioglikolato per traktado de la kloroacetata acido kaj kalia bisulfido:[3]
|
Dosiero:Chloroacetic acid 3D.png Dosiero:Potassium thioglycolate 3D.png |
Sintezo 2
- Preparado de kalia tioglikolato per interagado de la kalia tiosulfato kaj kloroacetata acido donante kalian salon de tioglikolato kaj tiosulfato (aŭ salo de Bunte[4]):
|
kloroacetata acido + kalia tiosulfato |
- La salo de Bunte reakcias kun kalia hidroksido por estigi tioglikolaton de kalio kaj bisulfaton de kalio:
Literaturo
- Magnesium Compounds—Advances in Research and Application
- Percutaneous Penetration Enhancers Drug Penetration Into/Through the Skin
- Chemistry at Home: Exploring the Ingredients in Everyday Products
- Hair and Hair Diseases
- How Products are Made
- Textbook of Diagnostic Microbiology
Referencoj
Ŝablono:Neorganikaj saloj de kalio Ŝablono:Organikaj saloj de kalio Ŝablono:Ĝermo