Tioglikolata acido
Tioglikolata acido (TGA) aŭ merkapto-acetata acido estas organika komponaĵo kiu enhavas kaj tiolan kaj karboksilatan grupojn. Ĝi estas senkolora likvaĵo kun forte malagrabla odoro. Tioglikolata acido estas solvebla en akvo kaj multaj polaraj organikaj solvantoj.[3]
Ĝi estis unue disvolvita en jardeko 1940 de la usonaj D-roj Ralph Evans kaj David Rockwell Godddard (1908-1985) kiel aktiva materialo por malvarmaj konstantaj hararfrizoj kaj senharigaĵoj. TGA estas antaŭaĵo al amonia tioglikolato kiu uzatas por konstantaj frizoj. TGA kaj ĝiaj derivaĵoj rompas la dusulfidajn ligilojn en la hararkortekso. Oni povas restarigi tiujn rompitajn ligilojn per konstanta frizo.
Alternative kaj pli ordinare, la procezo rezultas en senharigo tiel kiel okazas en leda procezado. Ĝi same uzatas en manufakturado de tioglikolatoj kaj en bakteriologio por preparado de tioglikolata medio. Verdire, tioglikolataj reakcioj uzatas en kondensigitaj taninoj por studado de iliaj strukturoj.
Sintezo
- Metodo per la salo de Bunte:Tioglikolata acido povas prepariĝi per reakcio de kloroacetata acido kaj natria bisulfido:
- Preparado de la tioglikolata acido per traktado de kloroacetata acido kaj natria bisulfido:[4]
- Ĝi ankaŭ prepareblas per interagado de kloroacetata acido kaj sulfida acido :
Literaturo
- Bruno Bock Ŝablono:Webarchiv
- Chemicalland21
- Encyclopaedia of Occupational Health and Safety: Guides, indexes, directory, Jeanne Mager Stellman
- Photopolymerizable Porous Polyorganophosphazenes: Degradable Matrices for ..., Tamara Bernadette Aigner
- Dicarboxylic Amino Acids—Advances in Research and Application: 2013 Edition ...
- Photopolymerizable Porous Polyorganophosphazenes: Degradable Matrices for ..., Tamara Bernadette Aigner
Vidu ankaŭ
- Hans Bunte (1848-1925)
- Kalia tioglikolato
- Kloroacetata acido
- Natria tioglikolato
- Amonia tioglikolato
- Glikolata acido
- Natria kloroacetato
- Tioacetata acido