Vitré

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Aliaj signifoj Ŝablono:Geokesto

Vitré (jen france, bretone Gwitreg) estas urbo de Francio, kiu troviĝas en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio. La urbo enhavis Ŝablono:Unuo loĝantojn en 2009, kaj tiel estis la 13-a urbo de la regiono. Ĝi estas en la koro de la interkomunumo « Vitré-Communauté », kiu enhavas nun Ŝablono:Unuo loĝantojn.

Subprefektejo de departemento Ille-et-Vilaine ĝis en 1926, Vitré estas nun ĉefurbo de kantono. Ĝi okupas la regionon de la limlandoj en Orienta Bretonio, fronte al Majno kaj al Anĵuo. En 2008, la urbo festis sian unuan jarmilon da konata historio, kvankam ĝia pasinteco estas multe pli malnova. Ĝia granda mezepoka kaj klasika heredaĵo gajnigis al ĝi la labelon Arta kaj historia urbo kaj ĝian enskribon en la listo de la Plej belaj flankaj urboj de Francio. Vitré estas la 37-a franca urbo en la listo de tiuj, kiuj enhavas plej multajn historiajn monumentojn kaj enhavas 14 % de la historiaj monumentoj en la departemento. Ĝi ankaŭ promociiĝis al « Ville fleurie » kaj gajnis tri florojn en 2008 en la konkurso de la florantaj urboj kaj vilaĝoj kaj estas dustela () en Guide vert Michelin.

Geografio

Situo

Vitré estas urbo en la centro de teritorio kun Ŝablono:Unuo loĝantoj, kiu entendiĝas sur sep kantonoj (Vitré-Est, Vitré-Ouest, Argentré-du-Plessis, Châteaubourg, la Guerche-de-Bretagne, Janzé kaj Retiers). Vitré enhavis Ŝablono:Unuo oficojn en 2008. Vitré kun la periferiaj municipoj enhavis Ŝablono:Unuo loĝantojn en 2008, el kiuj 61 % estas en la urbo mem. De 2002, Vitré fariĝis la centro interkomunumo kun Ŝablono:Unuo loĝantoj, Vitré-Communauté. Plie, de la 1-a de oktobro 2010, la malnova arondismento de Vitré eliris el tiu de Rennes por eniri la arondismenton de Fougères-Vitré, de kiu Vitré estas la subprefektejo.

En la bretonia historio, Vitré apartenas al la lando de Rennes (france: Pays rennais, bretone: Bro-Roazhon) kaj de la tradicia kultura lando de Vendelais (bretone: Gwennel)[1]. Vitré situas je :

Najbaraj municipoj

La fortika kastelo de Vitré superas la ĉirkaŭurbon de la supro de sia roka promontoro

Transportoj

Senpagaj busoj

Vitré estas unu el la maloftaj urboj en Francio, kie la urba transporto estas senpaga sur ĉiuj linioj regataj de la kompanio Kéolis Armor antaŭe Transport Armor Express (TAE), filio de Keolis[2]. Ekde la 1-a de majo 2001, la magistrato efektivigis la senpagecon de la busoj. Tio celis faciligi la aliron al la urbocentro kaj inter la kvartaloj, provi limigi la aŭtiron en la urbocentro, plibonigi la ĉirkaŭaĵon. Sekve de la sukceso de tiu decido, la senpageco provita dum unu jaro fariĝis definitiva. Tamen, la novaj linioj ETV.com estas, malsame, pagaj.

En la 1990-aj jaroj, estis ĉirkaŭ Ŝablono:Unuo jare per du buslinioj. En 2002, estis Ŝablono:Unuo tio estas duobligo de la busuzo en unu jaro[3]. En 2009, la uzo de la urbaj publikaj transportiloj ankoraŭ kreskis por atingi Ŝablono:Unuo per la ok linioj de la reto[4].

Linio Ĉefaj haltoj
1
Gare - Mélinais - Chalet (Rue de Brest, Rue des Augustins, Rue Pasteur, Rue de Fougères, Villaudin, Le Châlet, Avenue des Douves)
2
Gare - Champagne - Hôpital (Place Saint-Yves, Rue de Brest, Route de Rennes)
3
Gare - Maison Rouge - Baratière (Rue du 70e R.I., Boulevard Châteaubriant, Avenue Le Gonidec de Tressan, Maison Rouge, centres commerciaŭ Baratière/la Valière)
4
Gare - Fleuriais - Djenné - Guilmarais (Boulevards Saint-Martin, des Rochers, centre commercial du Mée, Avenue d'Helmstedt, Fleuriais, maison de retraite, piscine)
5
Gare - Hugo - La Motte (Boulevard Saint-Martin, Boulevard des Rochers, Boulevard Waldeck Rousseau, quartier de la Hodéyère, cité La Motte et Avenue d'Helmstedt)
6
Gare - Poultière - Plagué (Boulevard Saint-Martin, Boulevard des Jacobins, Boulevard de Laval kaj komercaj kaj industriaj areoj Plagué / La Haye Robert)
7
Gare - Beauvais (Rue du 70e R.I., Boulevard Châteaubriant, Boulevard Louis Giroux, Rue de Beauvais kaj kvartalo Beauvais)
8
vespere
Gare - Maison Rouge - La Motte (Boulevard Châteaubriant, Maison Rouge, La Motte, la Fleuriais, Plagué, Boulevard de Laval, kinejo l'Aurore)
ETV
.com
Étrelles, Vitré (servo de la oficeja areo de Piquet en Étrelles, ekde la stacidomo de Ŝablono:Stacidomo kaj la haltejoj Jardin du Parc, Redon-Baratière kaj La Guerche)

La busoj ne iras dimanĉe kaj feritage.

La urbo estas ankaŭ sur linioj de la transporta servo de la departementa konsilio de Ille-et-Vilaine, nomata Illenoo :

Notoj kaj referencoj

Notoj

Ŝablono:Referencoj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:-

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj