Vitré
Ŝablono:Aliaj signifoj Ŝablono:Geokesto
Vitré (jen france, bretone Gwitreg) estas urbo de Francio, kiu troviĝas en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio. La urbo enhavis Ŝablono:Unuo loĝantojn en 2009, kaj tiel estis la 13-a urbo de la regiono. Ĝi estas en la koro de la interkomunumo « Vitré-Communauté », kiu enhavas nun Ŝablono:Unuo loĝantojn.
Subprefektejo de departemento Ille-et-Vilaine ĝis en 1926, Vitré estas nun ĉefurbo de kantono. Ĝi okupas la regionon de la limlandoj en Orienta Bretonio, fronte al Majno kaj al Anĵuo. En 2008, la urbo festis sian unuan jarmilon da konata historio, kvankam ĝia pasinteco estas multe pli malnova. Ĝia granda mezepoka kaj klasika heredaĵo gajnigis al ĝi la labelon Arta kaj historia urbo kaj ĝian enskribon en la listo de la Plej belaj flankaj urboj de Francio. Vitré estas la 37-a franca urbo en la listo de tiuj, kiuj enhavas plej multajn historiajn monumentojn kaj enhavas 14 % de la historiaj monumentoj en la departemento. Ĝi ankaŭ promociiĝis al « Ville fleurie » kaj gajnis tri florojn en 2008 en la konkurso de la florantaj urboj kaj vilaĝoj kaj estas dustela () en Guide vert Michelin.
Geografio
Situo
Vitré estas urbo en la centro de teritorio kun Ŝablono:Unuo loĝantoj, kiu entendiĝas sur sep kantonoj (Vitré-Est, Vitré-Ouest, Argentré-du-Plessis, Châteaubourg, la Guerche-de-Bretagne, Janzé kaj Retiers). Vitré enhavis Ŝablono:Unuo oficojn en 2008. Vitré kun la periferiaj municipoj enhavis Ŝablono:Unuo loĝantojn en 2008, el kiuj 61 % estas en la urbo mem. De 2002, Vitré fariĝis la centro interkomunumo kun Ŝablono:Unuo loĝantoj, Vitré-Communauté. Plie, de la 1-a de oktobro 2010, la malnova arondismento de Vitré eliris el tiu de Rennes por eniri la arondismenton de Fougères-Vitré, de kiu Vitré estas la subprefektejo.
En la bretonia historio, Vitré apartenas al la lando de Rennes (france: Pays rennais, bretone: Bro-Roazhon) kaj de la tradicia kultura lando de Vendelais (bretone: Gwennel)[1]. Vitré situas je :
- Ŝablono:Unuo de Paris
- Ŝablono:Unuo de Brest
- Ŝablono:Unuo de Caen
- Ŝablono:Unuo de Le Mans
- Ŝablono:Unuo de Nantes
- Ŝablono:Unuo de Angers
- Ŝablono:Unuo de la Monteto Sankta-Mikaelo
Najbaraj municipoj
- nord-okcidente : (Combourg, Saint-Malo per D794) Montreuil-sous-Pérouse
- norde : (Fougères, Monteto Sankta-Mikaelo per D178)) Balazé
- nord-oriente : (Ernée, Alençon, Paris per D777) Saint-M'Hervé
- okcidente : Pocé-les-Bois (Rennes, Brest per D857)
- oriente : Erbrée (Laval, Paris per D857)
- sud-okcidente : Torcé Ŝanĝejo Montigné - N157-E50 (Janzé, Redon, Vannes per D777)
- sude : Étrelles Ŝanĝejo le Piquet - N157-E50 (Châteaubriant, Nantes per D178)
- sud-oriente : Argentré-du-Plessis D88 (direkte al Craon, Segré, Angers)

Transportoj
Senpagaj busoj
Vitré estas unu el la maloftaj urboj en Francio, kie la urba transporto estas senpaga sur ĉiuj linioj regataj de la kompanio Kéolis Armor antaŭe Transport Armor Express (TAE), filio de Keolis[2]. Ekde la 1-a de majo 2001, la magistrato efektivigis la senpagecon de la busoj. Tio celis faciligi la aliron al la urbocentro kaj inter la kvartaloj, provi limigi la aŭtiron en la urbocentro, plibonigi la ĉirkaŭaĵon. Sekve de la sukceso de tiu decido, la senpageco provita dum unu jaro fariĝis definitiva. Tamen, la novaj linioj ETV.com estas, malsame, pagaj.
En la 1990-aj jaroj, estis ĉirkaŭ Ŝablono:Unuo jare per du buslinioj. En 2002, estis Ŝablono:Unuo tio estas duobligo de la busuzo en unu jaro[3]. En 2009, la uzo de la urbaj publikaj transportiloj ankoraŭ kreskis por atingi Ŝablono:Unuo per la ok linioj de la reto[4].
| Linio | Ĉefaj haltoj |
|---|---|
1
|
Gare - Mélinais - Chalet (Rue de Brest, Rue des Augustins, Rue Pasteur, Rue de Fougères, Villaudin, Le Châlet, Avenue des Douves) |
2
|
Gare - Champagne - Hôpital (Place Saint-Yves, Rue de Brest, Route de Rennes) |
3
|
Gare - Maison Rouge - Baratière (Rue du 70e R.I., Boulevard Châteaubriant, Avenue Le Gonidec de Tressan, Maison Rouge, centres commerciaŭ Baratière/la Valière) |
4
|
Gare - Fleuriais - Djenné - Guilmarais (Boulevards Saint-Martin, des Rochers, centre commercial du Mée, Avenue d'Helmstedt, Fleuriais, maison de retraite, piscine) |
5
|
Gare - Hugo - La Motte (Boulevard Saint-Martin, Boulevard des Rochers, Boulevard Waldeck Rousseau, quartier de la Hodéyère, cité La Motte et Avenue d'Helmstedt) |
6
|
Gare - Poultière - Plagué (Boulevard Saint-Martin, Boulevard des Jacobins, Boulevard de Laval kaj komercaj kaj industriaj areoj Plagué / La Haye Robert) |
7
|
Gare - Beauvais (Rue du 70e R.I., Boulevard Châteaubriant, Boulevard Louis Giroux, Rue de Beauvais kaj kvartalo Beauvais) |
8
vespere |
Gare - Maison Rouge - La Motte (Boulevard Châteaubriant, Maison Rouge, La Motte, la Fleuriais, Plagué, Boulevard de Laval, kinejo l'Aurore) |
ETV
.com |
Étrelles, Vitré (servo de la oficeja areo de Piquet en Étrelles, ekde la stacidomo de Ŝablono:Stacidomo kaj la haltejoj Jardin du Parc, Redon-Baratière kaj La Guerche) |
La busoj ne iras dimanĉe kaj feritage.
La urbo estas ankaŭ sur linioj de la transporta servo de la departementa konsilio de Ille-et-Vilaine, nomata Illenoo :
- Ligne 13 Vitré - Fougères
- Ligne 20 Vitré - La Guerche-de-Bretagne
Notoj kaj referencoj
Notoj
Referencoj
Bibliografio
- Ludovic Billon, Vitré de A à Z, Éditions Alan Sutton, 2007, 192p.
- Ludovic Billon, Le pays de Vitré, Éditions Alan Sutton, 2009, 160p.
- Jean Choleau, Métiers, « confrairies » et corporations de Vitré avant la Révolution, Vitré, Unvaniez Arvor, 470 p.
- Jean Choleau, De Vitré à la Baie du Mont Saint-Michel, Éditions Jean Choleau, 1946, 238 p.
- Jean Choleau, De Roscanvel à Landavran, Choleau Jean, 1946, 238 p.
- Jean Choleau, L'outillage économique de l'arrondissement de Vitré, 15 p.
- Régine Crossouard, La Révolution dans le district de Vitré, 1789-1795, Rue des scribes, Rennes, 1989, 286 p. Ŝablono:ISBN
- Paul-Marie du Breil de Pontbriand, Un chouan, le général du Boisguy : Fougères-Vitré, Basse-Normandie et frontière du Maine, 1793-1800, La Découvrance, Bouhet, 1994, 476 p. Ŝablono:ISBN
- Louis Élégoët et Yves Le Gallo, Bretagne, une histoire, CRDP de Bretagne, Rennes, septembre 1998, 224 p., Ŝablono:ISBN
- Patrice Forget, Le guide du visiteur, Rennes, 1972.
- Guides Gallimard, Rennes-Vitré-Fougères: Bretagne, Éditions Nouveaux-Loisirs, Paris, 1992, 368 p. Ŝablono:ISBN
- Guide des Plus Beaux Détours de France, 2009, 176p.
- Théophile Hochard, Vitré, Évolutions urbaines et démographiques depuis la construction de la voie ferrée, Archives communales de Vitré, 1982, 142 p.
- Bernard Lamarche-Vadel, Vitré : Bernard Plossu, Keiichi Tahara, Magdi Senadji, Lewis Baltz, Martin Rosswog, Jean-Loup Trassard, Éditions de la Différence, Paris, 1992 Ŝablono:ISBN
- Jean Lemoine, Le Pays De Vitré, Apogée, Rennes, 1998,
- Bernard Le Nail et Jacqueline Le Nail, Pierre Méhaignerie, Pays de Vitré : Hommes et femmes remarquables, Les Portes du Large, Rennes, 2004, 240 p. Ŝablono:ISBN
- Michel Mauny, Le Château Des Rochers Et Champeaux, Yves Floch, 1988, 78 p.
- Louis Montigné et Émile Guinard, Vitré, Alan Sutton, Rennes, 1995, 128 p. (Mémoire en Images) Ŝablono:ISBN
- Abbé Paul Paris-Jallobert, Journal historique de Vitré, Éditions Régionales de l’Ouest, Mayenne, 1995, 600 p., spécialement Ŝablono:P. et 552 Ŝablono:ISBN
- Daniel Pichot, Vitré et son pays, Ouest-France, Rennes, mai 2005, 48 p. Ŝablono:ISBN
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝoj de la urbodomo Ŝablono:Webarchiv
- Retpaĝoj de la turismoficejo Ŝablono:Webarchiv
- Retpaĝoj de la lando de Vitré
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ Transport Armor Express (TAE)
- ↑ http://www.letelegramme.com/ig/generales/regions/bretagne/bus-gratuit-vitre-pionniere-bretonne-votre-avis-12-11-2010-1112986.php « Le Télégramme Bus gratuit. Vitré pionnière bretonne. » 12-an de novembro 2010