Combourg
Ŝablono:Aliaj signifoj Ŝablono:Ĝermo Ŝablono:Informkesto urbo Combourg (galolingve Conborn aŭ Comboute, Ŝablono:Lang-br) estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio en Francio. Ĝi ŝuldas sian nomon de « berceau du romantisme » ("lulilo de romantikismo") al la verkisto François-René de Chateaubriand, kiu tie pasigis parton de sia juneco en la kastelo de Combourg. Combourg havas stelon () en Guide vert de Michelin.
Laŭ la stato de Ŝablono:WikidataLoĝantaroDato en la komunumo vivis Ŝablono:Unuo sur areo de Ŝablono:Unuo kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de Ŝablono:Unuo loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantono {{#invoke:Wikidata|claim|P7938|parameter=link}}.
La teritorio havas komunan limon kun Ŝablono:Vikidatuma listo.
Geografio
Urbo de Haute-Bretagne, ĝi estas ankaŭ sur la vojo de pordoj de Bretonio. Combourg situas inter Rennes kaj Saint-Malo, en departemento Ille-et-Vilaine.
Hidrografio
Distancoj
Combourg situas je :
- Ŝablono:Unuo de Parizo
- Ŝablono:Unuo de Rennes
- Ŝablono:Unuo de Saint-Malo
- Ŝablono:Unuo de Saint-Brieuc
Toponimio
Sen malnova formo.
Historio
Antikveco kaj mezepoko
Ekde la gaŭla-romia epoko, Combourg okupis strategian pozicion kaj estis vilaĝo kun intensa metiista aktiveco. Ĝis en la 1000-a jaro, la urbo suferis de la ruinigaj atakoj de la vikingoj.

La senjorlando de Combourg estis kreita de la ĉefepiskopo de Dol, Ginguéné aŭ Junkéné, favore al ties malpli juna frato Riwallon de Dol. La senjorlando de Combourg restis posedaĵo de la idoj de Riwallon ĝis la morto de Yseult de Dol en 1197. Tamen la filo, kiun ŝi havis per sia geedziĝo kun Harsculf de Soligné (mortinta ankaŭ en 1197) reprenis la nomon de sia patro fariĝante Johano la Tria de Dol.
La senjorlando de Combourg herede iris al la familioj de Châteaugiron dirata de Malestroit, de Rieux, du Châtel, de Montjean, de Acigné kaj fine de Coëtquen, kiuj sukcesis starigi la senjorlandon al graflando en 1575. La lasta heredintino de tiu familio vendis la graflandon kaj ties kastelon al la gepatroj de Chateaubriand per akto de la la Ŝablono:Dato.
Chateaubriand kaj Combourg
René-Auguste de Chateaubriand kaj ties edzino Apolline de Bédée, la gepatroj de la verkisto, aĉetis la graflandon de Combourg la Ŝablono:Daton. François-René de Chateaubriand (1768-1848) tie pasigis 2 jarojn de sia juneco. « En la arbaroj de Combourg mi fariĝis tio kio mi estas » skribis li en sia verko Mémoires d'outre-tombe.
La loĝantaro de la komunumo estis favora al la ŝanĝoj enkondukitaj de la franca revolucio, precipe post la fino de la Teroro. La ĉefa revolucia festo estis tiu memoriganta la datrevenon de la ekzekuto de la franca reĝo Ludoviko la Deksesa, akompanata de la ĵuro de malamo al la reĝeco kaj al la anarkio, festata ekde 1795[1]. Ankaŭ la fondo de la Unua Respubliko estas festata ĉiujare.
19-a jc
Ĝis la komenco de la 20-a jc, la ĉefaj laboroj estis pri la butero, la fromaĝoj, la kanabaj veltoloj, la lintoloj, la granito, la tanado kaj la brikoj.
En 1857, la fervojo atingis Combourg. Junie 1893 la urbo proviziĝis per elektro. La urbestro Germain Parent martelis la komencon de tiu celebrado okaze de la festo de bonfaro la Ŝablono:Daton
La dua mondmilito
La Ŝablono:Daton, Combourg estis liberigita fare de usonaj soldatoj apartenantaj al la CCA de la 6-a Kirasveturila Divisio.
20- jc
- Ŝablono:Daton : vizito de Jacques Chirac, subtene al la kandidato de RPR por la deputiteco en 1993, Yvon Jacob.
- 1996 : atenco (depostulata de la bretonaj sendependistoj kontraŭ la impostoficejo.
Politika vivo
Urbestroj

Ŝablono:AdmKomenco
Ŝablono:Adm
Ŝablono:Adm
Ŝablono:Adm
Ŝablono:Adm
Ŝablono:Adm
Ŝablono:Adm
Ŝablono:Adm
Ŝablono:Adm
Ŝablono:Adm
Ŝablono:AdmFino
- Joël Le Besco, veterinaro. Urba konsiliano ekde 1983, li estas urbestro de 2001 kaj vic-prezidanto de la Interkomunumo de la komunumoj de la lando de la romantika Bretonio.
Urba konsilio de la junuloj
Tiu konsilio arigas junajn komburganojn 9- ĝis 14-jarajn elektitajn por du jaroj kaj dezirantaj aktivi en la urba vivo. La urba konsilio de la junuloj, elektita en la 27-a de Novembro 2004, konsistas el 4 knabinoj kaj 5 knaboj.
Ĝemeliĝoj
- Ŝablono:Ĝemeleco
- Ŝablono:Ĝemeleco : lerneja interŝanĝo
Balotoj
| Respondo | Voĉoj | % esprimitaj | |
|---|---|---|---|
| JES | 1 395 | 50,62 % | |
| NE | 1 361 | 49,38 % | |
| Abstention : 1 057 (27,07 %) | |||
| Kandidato | Partio | Voĉoj | % esprimitaj |
|---|---|---|---|
| Marie-Thérèse Sauvée | Socialista partio | 1 365 | 46,75 % |
| Joël Le Besco | UMP | 1 555 | 53,25 % |
| Sindetenoj : 922 (27,07%), blankaj balotiloj : 79 (2,63 %) | |||
| Kandidato | Partio | Voĉoj | % esprimitaj |
|---|---|---|---|
| Jean-Yves Le Drian | Socialista partio | 1 487 | 53,35 % |
| Josselin de Rohan | UMP | 1 300 | 46,65 % |
| Sindetenoj : 982 (25,04%), blankaj kaj nulaj balotiloj : 152 (5,17 %) | |||
| Respondo | Voĉoj | % esprimitaj | |
|---|---|---|---|
| JES | 1 535 | 60,94 % | |
| NE | 984 | 39,06 % | |
| Sindetenoj : 1 039 (28,26 %) | |||
Klasado de la loĝantaro laŭ profesioj
- Agrokulturistoj : 8,8 % (2,4 %)
- Metiistoj, komercistoj, entreprenestroj : 8,4 % (6,4 %)
- Skipestroj, intelektaj profesioj : 6 % (12,1 %)
- Interaj profesioj : 17,5 % (22,1 %)
- Dungitoj : 26,5 % (29,9 %)
- Laboristoj : 32,7 % (27,1 %)
Interkrampe la nacia averaĝo.
Strukturo de la loĝantaro
- Viroj : 48,4 % (48,6 %)
- Virinoj : 51,6 % (51,4 %)
Interkrampe la nacia averaĝo.
Piramido de la aĝoj
- Pli ol 75 jaroj : 11,4 % (7,7 %)
- 60-74 jaroj : 17,4 % (13,6 %)
- 40-59 jaroj : 24,3 % (26 %)
- 20-39 jaroj : 22,9 % (28,1 %)
- 0-19 jaroj : 23,9 % (24,6 %)
Interkrampe la nacia averaĝo.
Edukado
- Du vartejoj kaj unuagradaj lernejoj : unuagrada lernejo (publika), lernejo Sainte-Anne (privata)
- Du kolegioj : Chateaubriand (publika), Saint-Gilduin, (1865-1890)(privata)
- Liceo : Chateaubriand (publika)
Sano
Transportoj
Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo
(Nekompleta listo)
- François-René de Chateaubriand (1768-1848), verkisto kaj politikisto.
Lokoj kaj monumentoj
La kultura heredaĵo de la urbo estis inventarita. Claude Quillivic estas la aŭtoro de la ĝia notico en 2001. 754 konstruaĵoj aŭ grupoj da konstruaĵoj, estis priskribitaj en aparta notico, el kiuj 91 estas relative esceptaj, la triono de tiuj konstruaĵoj datiĝas de la 16-a kaj 17-a jc.
Monumentoj klasitaj historiaj
La komunumo enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj :
- La kastelo de Combourg, starigita en la 11-a kaj 15-a jc kaj modifita en la 19-a jc, Chateaubriand tie pasigis parton de sia juneco. La kastelo estis registrita per dekreto en la Ŝablono:Dato kaj iuj partoj estis klasitaj per dekreto en la Ŝablono:Dato ; la loko estas klasita per dekreto de la Ŝablono:Dato[2].
- La Nobeldomo de Grand Trémaudan, kies granda loĝejo datiĝas de 1630 kaj aliaj partoj datiĝas de la 15-a kaj 16-a jc. Li estis registrita per dekreto de la Ŝablono:Dato[3].
- La Domo de la Lanterno, starigita en 1575 surloke de fortikigita domo. Ĝi estis registrita per dekreto de la Ŝablono:Dato[4]. Konstruita de Perrine Jonchée. Tiu nomo estis ankaŭ nomata Hôtel Trémaudan aŭ Maison de la Tourelle. Ĝi estis restaŭrita en 1968
Aliaj konstruaĵoj

- Statuo de Chateaubriand, skulptita en 1930 en bloko el griza ŝtono de Pouillenay, de Alphonse Camille Terroir, Granda Premio de Romo kaj metita sur soklo el loka granito; (dorse de la statuo, videblas gravuritaj olelampo kaj steloj, simboloj de la Scio kaj de la Senmorteco, omaĝe al la akademiano Chateaubriand). Ĝi staras sur la placo kun la sama nomo.
- Nobeldomo de La Bannière
- la Tour du Pendu ("turo de pendumito") 16-a jc, kiu ŝaldas sian nomon al tragedia legendo.
- Muelejoj
- Muelejo de la kastelo, akvomuelejo sub la vojo de la lago kaj sub la placo Chateaubriand, nun ruinigita.
- Muelejo de Trémignon
- Muelejo de Bas-Bourg-Neuf
kaj du aliaj
- Nobeldomoj kaj kasteloj
- Kastelo de Lanrigan fine de la 15-a jc aŭ komence de la 16-a jc apud Combourg. Konstruaĵo kun miksitaj flamgotikaj kaj renesancaj stiloj. Videbla de la vojo. Nevizitebla privata posedaĵo.
- kastelo de la Bouteillerie sur la vojo de Meillac. Du pavilonoj, ĉiu kun tureto, el kiuj unu utilas kiel kapelo. La tuto estis restaŭrita en la 19-a jc. Tiu senjorlando posedis juĝrajton.
- Nobeldomo de la Reinais, 15-a jc, situanta sur la vojo de Lanhélin. Antaŭe ĝi havis privatan kapelon el kiu estas konservata ligna statuo de la Trinitato. En 1429 ĝi estis posedaĵo de la senjoro de Melesse, en 1621 de Charlotte Le Vassal kaj en 1706 de René de Vaucouleurs.
- Religiaj konstruaĵoj
- Paroĥa preĝejo Notre-Dame, 1859, konstruita laŭ la planoj de Charles Langlois (arkitekto), poste laŭ tiuj de Arthur Regnault. La restaŭrado de la vitraloj, realigita de "Ateliers Helmbold", komenciĝis en 2007 kaj finiĝis en 2009.
- Priorejo de la Trinitato, malnova benediktana priorejo, 16-a jc kaj 17-a jc
- arkeologiaj lokoj
- Romia vojo, iranta de Jublains (Neodunum-Mayenne) al Corseul (Fanum Maetis en la departemento Côtes-d'Armor) kaj pluiranta al Carhaix (Vorginum en la departemento Finistère), pasanta sude de Combourg, proksime de Vieux-Châtel kaj de la teramasoj de Vieux-Châteaux.
- Menhiro de La Butte kristanigita menhiro
- Tumulo du Tertre, ĉirkaŭata de fosaĵo, sur la vojo de Dingé
- Dolmeno de Chevrot ruinigita, situanta sur la kampo "Champ de la Pierre".
Natura heredaĵo
- Trankvila Lago, 22 hektaroj.
- Lago de Maffins.
Eventoj
- Maje : Mezmaja foiro ; romantikaj florealoj
- Julie : Festivalo romantikaj mirigantoj
- Julie : Komburgaj kuroj : duon-maratono Dol-de-Bretagne-Combourg
- Aŭguste : Festo de la Lanterno
- Septembre : Granda foiro de Angevine
- Oktobre : Premio Combourg
- Bazartago : lunde
Bibliografio
- Pau Banéat, Ŝablono:Fr Le Département d'Ille-et-Vilaine ..., Rennes: Librairie Moderne, J. Larcher, 1927-1929, 4 vol, tome 1, paĝoj 434-449.
- Guillotin de Corson, Ŝablono:Fr Pouillé historique de l'archevêché de Rennes. Rennes: Fougeray Libraire-éditeur. Paris:René Hatton Libraire-éditeur, 1882-1886, 6 vol, t.4, paĝoj 458-467.
- Guillotin de Corson, Ŝablono:Fr Histoire de Combourg, Parios, Res Universis, 1990.
- Michel Brand'honneur, Ŝablono:Fr Les mottes médiévales d'Ille-et-Vilaine. Saint Malo: Les Dossiers du Ce. R.A.A. 1990.
- Henri Frotier de la Messelière, Ŝablono:Fr Le Guide de l'Ille-et-Vilaine. Nelle éd (1907), Plouagat:s.e., 1994, paĝoj 71-76.
- Françoise Aubry, Ŝablono:Fr Le Canton de Combourg pendant l'entre-deux guerres, Rennes, 1994, (Archives d'I&V - Mémoire 2 J 874).
- Jean-Claude Plumerault, Ŝablono:Fr Essai historique sur le prieuré de la Sainte-Trinité de Combourg, 120 pages, (Archives d'I&V - Mémoire 2 J 1031).
- Joseph Gaspard, Ŝablono:Fr Combourg, Rennes Presejo Oberthur, 1929.
- Amédée-Aimé Guillotin de Corson, Ŝablono:Fr Combourg son histoire-Châteaubriand L'amateur Averti La Découvrance Rennes (1994) isbn: 2-910--452-11-5
- Collectif, Ŝablono:Fr Le Patrimoine des communes d'Ille-et-Vialine, Paris, éd. Flohic, 2000, 2 vol. (La heredaĵo de la komunumoj de Francio)
- Jean-Baptiste Ogée, Ŝablono:Fr Dictionnaire historique et géographique de la province de Bretagne, Nelle éd. (1778-1780) rev. & augm. Rennes: Molliex, 1845, t.1; paĝoj 193-195.
- Robert Guillautel, Ŝablono:Fr Combourg au Moyen Age et dans les Temps Modernes. In: Société d'Histoire et d'Archéologie de l'Arrondissement de Saint-Malo, 1972.
Notoj kaj referencoj
- Ŝablono:Fr Katastraj dokumentoj: Tableau d'assemblage des feuilles cadastrales de la commune de Combourg, par Naylies géomètre en chef (s.d.) échelle 1/20000e ( A. D. d'Ille-et-Vilaine)
- Mapo de Francio, folio 128, Dinan, plano realigita sub la estrado de César-François Cassinide Thury, farita en ĉ. 1783 je la skalo de 1 linio por 100 klaftoj (proksimume 1/86 400) Arkivoj de la departemento Ille-et-Vilaine)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝejo
- retpaĝejo de la turismoficejo
- Combourg ĉiutageŜablono:404
- Combourg sur GeoPortail.fr Ŝablono:Webarchiv
- Combourg kore de Brocéliande
- Combourg sur Breizhoo.fr Ŝablono:Webarchiv
- Geografio de Bretonio, portalo de la bretonaj urboj kaj landoj - Combourg / Komborn Ŝablono:Webarchiv
- La Rezistado en Vieux-Vy-sur-Couesnon kaj ĉirkaŭe
- La datumbazo 'Mérimée' – la franca arkitektura heredaĵo
- Combourg sur la retpaĝejo de la nacia geografia Instituto
- Komenca inventaro de la Regiona Konsilio Ŝablono:Webarchiv
- Chateaubriand en CombourgŜablono:404
- Ŝablono:Eo Chateaubriand
- ↑ Louis Dubreuil, Ŝablono:Fr "Fêtes révolutionnaires en Ille-et-Vilaine", in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 4, 1905, paĝoj 398-399
- ↑ Datumbazo 'Mérimée': PA00090536
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : PA35000024
- ↑ Datumbazo 'Mérimée': PA00090537