Tiosulfata acido

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Tiosulfata acido
Kemia strukturo de la
Tiosulfata acido
3D Kemia strukturo de la
Tiosulfata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena tiosulfato
  • Hiposulfito de hidrogeno
  • Hiposulfita acido
Kemia formulo
H2S2O3
CAS-numero-kodo 13686-28-7
ChemSpider kodo 22886
PubChem-kodo 24478
Fizikaj proprecoj
Molmaso 114.14 g mol−1
Smiles O=S(=S)(O)O
Denseco 2,176 g/cm3[1]
Fandopunkto malkomponiĝas malsupre
de nulo Ŝablono:GdC
Acideco (pKa) 0.6, 1.74
Sekurecaj Indikoj
Risko R35 R36 R37 R38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj|datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Tiosulfata acido, hidrogena tiosulfatoH2S2O3 estas sulfura oksigena acido, kiu estas tre malstabila en akva solvaĵo pro tio ke ĝi tre facile malkomponiĝas. La malkomponiĝaj produktoj estas sulfuro, sulfura duoksido, sulfida acido, polisulfanoj, sulfata acido, kaj politionatoj, depende de la ekzakta reakciaj kondiĉoj. Nur en tre diluitaj solvaĵoj ĝi estas estigebla, multaj el la antikvaj metodoj priskribitaj por sinteza produktado en akvaj solvaĵoj probable formas unu aŭ pluraj politionataj acidoj.

Sub specifaj kondiĉoj, tamen, sulfita acido ŝajne kapablas rekte reakcii kun sulfuro por doni tiosulfatan acidon, kaj la kondiĉo plej favora estas en alkohola solvaĵo sub mediaj temperaturoj. Pli kontentiga metodo estas trapasi sekan sulfidan acidon en alkoholon entenantan plumban tiosulfaton en suspensiaĵo; post forfiltrado de la plumba sulfido estigita, troo da sulfida acido foriĝas el la solvaĵo pere de aerkurento. La estigita solvaĵo malkomponiĝas en la daŭro de kelkaj tagoj.

Historio

Natria tiosulfato kaj tiosulfata acido estis unue preparitaj probable en 1799 de François Chaussier (1746-1828)[2], kiam li provis redukti sulfitan acidon kun natria sulfidosulfida acido en alkala medio:

𝖭𝖺𝟤𝖲𝖮𝟥+𝟥𝖲𝖮𝟤+𝟤𝖭𝖺𝟤𝖲  𝟥𝖭𝖺𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥

Li nomis la produkton "hydrosulfure sulfuré de soude" (sulfohava hidrosulfido de sodo). En la venonta jaro, Louis-Nicolas Vauquelin (1763-1829) montris ke la salo, kiun li nomis "sulfite de soude sulfuré" (sulfurigita sulfido de sodo), ankaŭ eblis prepari per bolado de sulfuro en alkala solvaĵo de natria sulfido:

𝖭𝖺𝟤𝖲𝖮𝟥+𝖲  𝖭𝖺𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥

La nomo hiposulfita acido por la respektiva acido estas sugestita de Gay-Lussac (1778-1850), en 1813, kiu mise konsideris la acidon kiel peretapon de oksidigo inter sulfuro kaj sulfita acido. Tiu nomo estis akceptita de John Herschel (1792-1871) kaj Lordo Kelvino (1824-1907). En 1877, Jegor Vagner (1849-1903) rekomendis ke la plej korekta priskribo estas tiosulfata acido, kio preskaŭ tute forviŝis la antaŭan nomon el la kemia literaturo, kvankam "hiposulfito" ankoraŭ uzatas de kelkaj fotografiistoj.[3]

Sintezo

  • Interagado de sulfida acido kaj sulfura trioksido sub malalta temperaturo laŭ la metodo de Max Schmidt (1925-2002):
𝖧𝟤𝖲+𝖲𝖮𝟥  <5oC𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥
𝖭𝖺𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥+𝟤𝖧𝖢𝗅 <78oC𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥+𝟤𝖭𝖺𝖢𝗅
𝖧𝖲𝖮𝟥𝖢𝗅+𝖧𝟤𝖲 malaltatemperaturo𝖧𝖢𝗅+𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥

Reakcioj

𝟤𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥 >78oC 𝖧𝟤𝖲𝟥𝖮𝟨+𝖧𝟤𝖲
𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥 H+ 𝖲𝖮𝟤+𝖲+𝖧𝟤𝖮
  • La anhidra acido malkomponiĝas sub temperaturo malsupre de nulo Ŝablono:GdC:
𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥  𝖧𝟤𝖲+𝖲𝖮𝟥
𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥+𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧  𝖭𝖺𝟤𝖲𝖮𝟦+𝖲+𝟤𝖧𝟤𝖮
𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥+𝟦𝖡𝗋𝟤+𝟧𝖧𝟤𝖮  𝟤𝖧𝟤𝖲𝖮𝟦+𝟪𝖧𝖡𝗋
  • Tiosulfatoj konvertiĝas en tritionatojn per agado de saturita solvaĵo de kalia salo kaj sulfita acido:
𝖪𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥+𝟦𝖲𝖮𝟤+𝖧𝟤𝖮  𝖪𝟤𝖲𝟥𝖮𝟨+H2S3O6tritionataacido
  • Bassett kaj Durrant esploris la reakcion de tiosulfata acido en akva solvaĵo kun estigo de tio-pirosulfata acido:[3]
𝖧𝟤𝖲𝟤𝖮𝟥  H2S4O5tiopirosulfataacido+𝖧𝟤𝖮

Literaturo

Ŝablono:Sulfurhavaj acidoj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo