Tionila bromido

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Tionila bromido
Plata kemia strukturo de la Tionila bromido
Tridimensia kemia strukturo de la Tionila bromido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Okso-bromido de sulfuro
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 507-16-4
ChemSpider kodo 61483
PubChem-kodo 68176
Merck Index 15,9500
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 207,867 g·mol−1
Denseco 2,688g cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo Nebrulema
Solvebleco Akvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50) 324 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R14 R20/21 R29 R34
Sekureco S8 S26 S30 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Tionila bromidoSOBr2 estas neorganika nebrulema kemia kombinaĵo de oksigeno, bromo kaj sulfuro, senkolora aŭ duonflave oranĝa, fumeganta likvaĵo kun penetranta odoro, analogaĵo de tionila klorido, stabila ĉe media temperaturo, sed kiam varmigita supre de Ŝablono:GdC ĝi malkomponiĝas en sulfura duoksido, bromo kaj sulfura unubromido[3].

Bromido de tionilo reakcias kun granda nombro da metaloj, metalaj oksidoj, karbonatoj, jodidoj, formiatoj kaj acetatoj por formi anhidrajn metalajn bromidojn. Plejmulto el ĉi-tiuj substancoj komplete reakcias sub media temperaturo, dum aliaj necesas esti varmigitaj al Ŝablono:GdC por kompletigo de la reakcio.[4] Bromido de tionilo estas solvebla en karbona dusulfido, benzeno, kloroformo kaj karbona kvarklorido.

Sintezoj

Sintezo 1

tionila klorido+2bromida acido0oCtionila bromido+2klorida acido

Sintezo 2

  • Preparado de tionila bromido per traktado de natria sulfito kun fosfora kvinbromido:

Natria sulfito+fosfora kvinbromido tionila bromido+2fosforila bromido+2 natria bromido

Reakcioj

Reakcio 1

  • Tionila bromido agas kiel senhidratigagento rilate al ftalata acido:

tionila bromido+ftalata acido ftalata anhidrido+sulfura duoksido+2bromida acido

Reakcio 2

  • Brominigo de alkoholoj en ĉeesto de tionila bromido: Metanolo reakcias kun tionila bromido por doni bromometanon:[6]

tionila bromido+metanolo bromo-metano+sulfura duoksido+bromida acido

Reakcio 3

  • Tionila bromido reakcias kun acidoj por doni bromidon de la karboksilata acido:

tionila bromido+acetata acidobromido de acetilo+sulfura duoksido+bromida acido

Reakcio 4

tionila bromido+terc-butanoloPiridinoterc-butil-bromido+sulfura duoksido+bromida acido

Reakcio 5

  • Bromido de tionilo reakcias kun benzaldehido por formi bromidon de benzilo:

tionila bromido+benzaldehidobenzila bromido+sulfura duoksido+bromida acido

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Projektoj