Tektorigenino
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Tektorigenino, (6-metokso,4',5,7-trihidrokso-izoflavono) aŭ C16H12O6 estas natura izoflavono, flava solidaĵo nesolvebla en akvo sed solvebla en etanolo, metanolo, kloroformo, acetono, duetila etero kaj acetatoj. Ĝi estas antiinflama,[7] antioksidiga,[8] antitumora[9] kaj antikancera[10] substanco kun sennombraj farmakologiaj aktivecoj. Tektorigenino estas nature trovata en sennombraj plantoj tiaj kiaj Pueraria thunbergiana, Iris unguicularis, kaj Belamcanda chinensis. Tektoridino estas la glukozido de la tektorigenino kun la samaj proprecoj.[11]
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado ekde la gliciteino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo:
Sintezo 2
- Preparado ekde la irigenino per aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, interŝanĝo de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj forigo de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 3
- Preparado ekde la kalikozino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo kaj interŝanĝo de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 4
- Preparado ekde la orobolo per aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, kaj forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 5
- Preparado ekde la pratenseino per aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, kaj interŝanĝo de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 6
- Preparado ekde la prunetino per aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, interŝanĝo de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 7-a pozicio de la kromenonila grupo:
Sintezo 7
- Preparado per hidratigo de la tektoridino:
Reakcioj
Reakcio 1
- Konvertado al gliciteino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo:
Reakcio 2
- Konvertado al irigenino per forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, interŝanĝo de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj aldono de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 3
- Konvertado al kalikozino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo kaj interŝanĝo de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 4
- Konvertado al orobolo per forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, kaj aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 5
- Konvertado al pratenseino per forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, kaj interŝanĝo de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 6
- Konvertado al prunetino per forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, interŝanĝo de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 7-a pozicio de la kromenonila grupo:
Reakcio 7
- Konvertado al tektoridino:
Literaturo
- Traditional Medicines for Modern Times: Antidiabetic Plants
- Cancer Inhibitors from Chinese Natural Medicines
- Medicinal Plants in Asia for Metabolic Syndrome: Natural Products and ...
- Science Direct
- NCBI Resources
- Bio biologists
- Link Springer
- Encyclopedia of Traditional Chinese Medicines
Referencoj
- ↑ Traditional Medicines for Modern Times: Antidiabetic Plants
- ↑ Chemical Book
- ↑ Chemsrc
- ↑ FooDB
- ↑ Taylor & Francis online
- ↑ PubChem
- ↑ Psychopharmacology Bulletin
- ↑ Edible Medicinal and Non-Medicinal Plants
- ↑ Cancer Inhibitors from Chinese Natural Medicines
- ↑ Taxoids—Advances in Research and Application
- ↑ Cancer Inhibitors from Chinese Natural Medicines