Sumo de Riemann

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Sumo de Riemann estas modo de difino de difinita integralo, kreaĵo de Bernhard Riemann. Pli precize, la sumo de Riemann estas ia proksimumaĵo de la integralo, kaj oni povas uzi ĝin ne nur por difini la integralon, kaj ankaŭ por trovi proksimumaĵon de ĝi.

Difino

Tiu ĉi sumo povas esti vidita kiel la proksimumaĵo de la areo sub funkcio per rektanguloj proksimume altaj kiel la funkcio. Se la rektanguloj estas pli mallarĝaj, tiam la proksimumaĵo estas pli bona. Pli precize, supozu ke f estas funkcio difinita sur la intervalo [a,b]. Unue oni dividas la intervalon, kreinte malgrandajn intervalojn, x0=a<x1<x2<x3<<xn=b. La j-a intervalo [xj1,xj], havas longon Δxj=(xjxj1). Poste oni ankaŭ elektas punkton xj* en ĉiu intervalo. La sumo de Riemann estasj=1nf(xj*)Δxj.Tiam la integralo estas difinita kiel abf(x)dx=limnj=1nf(xj*)Δxj. La n-a rektangulo havas larĝon Δxj, kaj alton f(xj*). Tiam n estas la nombro de rektanguloj.

La Sumo de Riemann estas uzata kiel la plej simpla proksimumaĵo de integralo. Ofte, oni ne elektas tute hazardaj punktoj, sed ofte oni divides la intervalo egale, kaj tiam ĉiu intervaleto havas la saman longecon Δx=ban, do tiam xj=j(ba)n+a. Ofte ankaŭ oni elektas kiel xj* la nombron xj, xj1, aŭ eble xj+xj12. Eble se ni uzus la dekstran flankon de ĉiu intervaleto, tiamj=1nf(xj*)Δxj=j=1nf(j(ba)n+a)banSe la funkcio estas kontinua, tiuj sufiĉas, kaj ni nur devas preni la limeson n.

Vidu ankaŭ