Rimana integralo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rimana integralo, aŭ integralo de Riemann estas eble la plej uzata integralo en matematiko. Ĝi sufiĉas por kontinuaj funkcioj, kaj funkcioj kun ne tro da punktoj de nekontinueco. Se oni bezonas pli fortan integralon, oni uzas Lebegan integralon. La integralo estis difinita de Bernhard Riemann.

Difino

En la plej simpla versio, rimana integralo estas difina integralo de funkcio f sur intervalo [a,b]. Unue oni difinas sumon de Riemann. Poste oni dividas la intervalon, kreinte malgrandajn intervalojn, x0=a<x1<x2<x3<<xn=b. La j-a intervalo [xj1,xj], havas longon Δxj=(xjxj1). Poste oni ankaŭ elektas punkton xj* en ĉiu intervalo. La sumo de Riemann estasj=1nf(xj*)Δxj.Tiam la rimana integralo estas difinita kiel abf(x)dx=limnj=1nf(xj*)Δxj. La limeso uzata ne estas la normala limeso, ĉar oni ne havas vicon de valoroj. Pli precize oni diras ke f estas integralebla (en la senco de Riemann) sur [a,b], kaj la integralo estas la nombro I, se la sekvonto veras. Por ĉiu ϵ>0 ekzistas δ>0, kaj por tiu δ ĉiu divido kun Δxj<δ for ĉiu j implicas|Ij=1nf(xj*)Δxj|<ϵ.

Tiu difino eble ne estas tiel simpla, sed por kontinuaj funkcioj, oni povas uzi pli simplan difinon. Dividi la intervalon egale. Tio signifas ke la longeco de ĉiu intervaleto estas la sama: Δx=ban. Ankaŭ xj=j(ba)n+a. Oni ankaŭ povas elekti xj* la nombron xj, xj1, aŭ eble xj+xj12. Eble se oni uzus la dekstran flankon de ĉiu intervaleto, tiamabf(x)dx=limnj=1nf(j(ba)n+a)ban.

Neintegraleblaj funkcioj

Ne ĉiu funkcio estas integralebla en la senco de Riemann. Ekzemple, prenu la funkcion f sur [0,1] kie f(x)=0 se x estas neracionala nombro, kaj f(x)=1 se x estas racionala nombro. Ĉi tiu funkcio oni ne povas integrali per la rimana integralo, sed se oni uzas lebegan integralon, la integralo estas 0.

Rimana integralo en n-dimensia spaco

La integralo ankaŭ povas esti difinita por n-dimensia spaco. La difino estas preskaŭ la sama, sed oni devas uzi n-dimensiajn rektangulojn anstataŭ intervaletojn.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo