Skemo (matematiko)

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En algebra geometrio, la koncepto de skemo estas generaligaĵo de la koncepto de algebra variaĵo.

Difino

Loke ringa spaco (X,𝒪X) konsistas el la jenaj datenoj:

La spektro (SpecR,𝒪) de komuta ringo R estas la jena loke ringa spaco.

  • Kiel aro, SpecR estas la aro de primaj idealoj de R.
  • La malfermitaj subaroj de SpecR estas tiuj, kiuj estas kunaĵoj de la subaroj de la formo Dr, en kiu r estas ajna elemento de R kaj DrSpecR estas la subaro de primaj idealoj ne enhavantaj la elementon r.
  • La ringo de sekcioj de 𝒪 sur Dr estas la lokigo Rr de la ringo R ĉe r.

Skemo (X,𝒪X) estas loke ringa spaco tia ke, ĉirkaŭ ĉiu punkto x, ekzistas malfermita ĉirkaŭaĵo Ux tia ke (U,𝒪XU) estas izomorfa al spektro de iu komuta ringo. Afina skemo estas loke ringa spaco izomorfa al la spektro de iu komuta ringo.

Historio

La koncepton de la skemo difinis la germana-franca matematikisto Alexandre Grothendieck.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj