Garbo (matematiko)

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, garbo[1] (Ŝablono:Lang-en, Ŝablono:Lang-fr) estas kolekto da aroj (aŭ aliaj matematikaj strukturoj) sur iu topologia spaco (aŭ pli abstraktaj ĝeneraligaĵoj de la koncepto de spaco).[2]

Difino

Se X estas topologia spaco, garbo sur X konsistas el la jeno:

  • Por ĉiu malfermita subaro UX, aro (U) (la aro de sekcioj)
  • Por ĉiu malfermita subaro UX kun malfermita subaro VU en ĝi, funkcio resU,V:(U)(V) (la restrikto-bildigo)

tiel, ke estas plenumitaj jenaj aksiomoj:

  • (Idento) Se U=V, tiam resU,V estas identa bildigo.
  • (Komponado) Se WVUX, tiam resV,WresU,V=resU,W.
  • (Lokeco) Se (Vi)iI estas malfermita kovrilo de U (t.e. ĉiu Vi estas malfermita, kaj iIVi=U), kaj se s,t(U) estas du sekcioj de sur U, kaj se s kaj t estas samaj post restrikto al iu ajn Ui (t.e. iI:resU,Vi(s)=resU,Vi(t)), tiam s kaj t estas egalaj.
  • (Kunglueblo) Se (Vi)iI estas malfermita kovrilo de U, kaj se sur ĉiu Vi oni havas sekcion si(Vi), kaj se la sekcioj kongruas en intersekcioj (t.e. por ĉiu i,jI, resVi,ViVj(si)=resVj,ViVj(sj)), tiam la sekcioj si estas kunglueblaj (t.e. ekzistas sekcio s(U) tia ke, por ĉiu iI, s=resU,Vi(si)).

Se oni forigas la lastajn du aksiomojn (lokecon, kunglueblon), tiam oni difinas la koncepton de la pragarbo.

Garbo de grupoj estas garbo, kies aroj de sekcioj (U) estas grupoj, kaj kies restrikto-bildigoj estas grupaj homomorfioj. Simile garbo de ringoj konsistas el ringoj de sekcioj kune kun ringaj restrikto-homomorfioj ktp.

Historio

La koncepton de la garbo difinis la franca matematikisto Jean Leray en 1947. La nomo estas metaforo je la garbo de sekigitaj plantoj.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj