Simboloj de Christoffel

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En diferenciala geometrio, la simboloj de Christoffel estas la koeficientoj de la konekto de Levi-Civita difinita de la rimana metriko.

Difino

Supozu rimanan sternaĵon (M,gij). Ni uzas la ejnŝtejnan notacion, laŭ kiu ripetita paro de malsupra kaj supra indicoj implicite indikas sumon.

La simboloj de Christoffel estas la ĉi-subaj objektoj:

Γijk=12gkk(igjk+jgikkgij).

Ĉi tiuj estas la koeficientoj de la konekto de Levi-Civita difinita de la rimana metriko g. Konkrete, jen la kovarianta derivo de vektora kampo X:

iXj=iXj+ΓjijXj.

Simile, la kovarianta derivo de diferenciala 1-formo α:

iαj=iαjΓijjαj.

Propraĵoj

La simboloj de Christoffel estas simetriaj je la malsupra paro de indicoj:

Γijk=Γjik.

La kontrahiĝo de la simboloj de Christoffel estas simpla:

Γjii=12jln|detg|.

En la ĉi-supro, |detg| estas la absoluta valoro de la determinanto de gij.

Historio

La simbolojn de Christoffel malkovris la germana matematikisto Elwin Bruno Christoffel.

Eksteraj ligiloj