Ejnŝtejna notacio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La ejnŝtejna notacio estas matematika notacio, kiu implicite indikas sumojn per ripetitaj indicoj. Ĝi estas ofte uzata en teoria fiziko kaj en diferenciala geometrio.
Difino
Laŭ la ejnŝtejna notacio, se paro de malsupra indico kaj supra indico de la sama nomo kunekzistas en la sama termo, do ekzistas implicita sumo super la ĉiuj eblaj valoroj de la indico.
Ekzemploj
Ekzemple, supozu ke la indico estas unu el la ĉi-subaj:
- .
Do, la notacio
signifas la ĉi-suban sumon:
- .
Simile, pri indicoj ,
signifas
- .
Historio
La ejnŝtejnan notacion inventis la german-Usona fizikisto Albert Einstein (Esperante Alberto Ejnŝtejno[1]) en 1916.