Satelita televido

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Polurinda

Satelitantenoj en Berlino, Germanujo

Satelita televido baziĝas sur la perado de televidaj signaloj helpe de satelitoj troviĝantaj en orbito ĉirkaŭ la Tero. Krom televidaj programoj, oni ofte dissendas ankaŭ radiofoniajn programojn kaj ebligas aldone kelkajn aliajn servojn. Komence la satelitoj havis tre feblan dissendan povumon kaj ne estis tersinkrone lokitaj, do oni bezonis grandegajn turneblajn spegul-antenojn por ricevi la de la alŝutstacio plusenditajn signalojn. Praktike nur specialaj deŝutaj stacioj povis ricevi kaj plukonduki la satelite peritajn programojn. Sed la dissenda povumo de la satelitoj rapide kreskis kaj oni metis ilin sur geosinkrona orbito, tiel permesante rektan ricevadon per fiksa anteno. Tiel ĉiu spektanto povas per malgranda malmultekosta "pelvo" kapti la programojn - kondiĉe nur, ke tiu povas vidi la sateliton. Do nenio baru la videblon. Ĉi ĉio bonege funkcias ĝis ĉirkaŭ ±70º norde aŭ sude de la ekvatoro.

Modelo de Sputnik 1, la unua artefarita satelito, kiu orbitis ĉirkaŭ la Teron dum 3 monatoj inter la 4-a de oktobro 1957 kaj la 4-a de januaro 1958.

Historio

Ŝablono:Listo Ŝablono:-

Sociaj aspektoj

La socia influo de satelita televido estas tre nehomogena. Satelitaj programoj povas atingi multajn landojn samtempe kaj teorie do iel kontribui al la interkompreniĝo de la respektivaj popoloj. Sed praktike la situacio montriĝas iomete alie, ol eble unuavide atendota.[1]

Malhelpiloj

Fremdlingveco

La unua demando estas, en kiu lingvo oni dissendas. Praktike spektantoj inklinas interesiĝi nur pri programoj, kiujn ili povas kompreni. Do en multlingva Eŭropo la nombro da Franclingvanoj, kiuj spektas Germanlingvajn, Hispanlingvajn aŭ alinajbarlingvajn programojn estas sendube ne tre granda. Praktike nur homoj, kiuj loĝas proksime al la respektiva landlimo kaj pro tio regas iugrade la najbaran lingvon.

Teknike satelitaj televidkanaloj disponas pri pluraj eblaj sonkanaloj, do oni povus plurlingve akompani la televidan programon. Sed plursonkanale plurlingve produkti tutajn televidprogramojn estas multekoste. Malmultaj stacioj iugrade eluzas tiun teknikan eblon.

Ĉifrado

La dua demando estas, ĉu la programoj estas ĉifrataj. Malantaŭ ĉifrado troviĝas preskaŭ ĉiam iuspeca abonservo. Alivorte oni devas pagi por spekti la programojn. Tuj tio konsiderinde malgrandigas la spektantaron, specife se estas samtempe senkostaj programoj haveblaj. Evidente nur spektas pagendaĵon tiu, kiu entute kapablas pagi. En malriĉaj landoj evidente nur la riĉa elito. Aldone pagado antaŭkondiĉas pagemon en la senco, ke la programo devas atingi specifan nivelon de allogo por la spektanto. Pagonte, tiu ne povos simple iomete iam kaj iam inklini spekteti pagendan programon.

Al la kategorio de pagendaj programoj apartenas ankaŭ pornografiaj televidstacioj, kiuj sufiĉe ofte satelite ĉeestas.

Sed iam la ĉifrado rilatas ankaŭ al kopirajtaj problemoj.

Kopirajtoj

La tria demando estas, por kiuj landoj la programprovizanto aĉetis kopirajtojn. Se la kopirajto validas nur por sola lando, evidente la provizanto ne rajtas dissendi ekster la lando.[1]

Ŝablono:Parenteze

Pro kopirajtoj Britujo klopodas limigi siajn hejmlandajn satelitajn programojn radifaske nur al Britujo. Aldone la speciala programo por Britoj loĝantaj ekster Britujo, fakte larĝfaska kaj ricevebla ekster Britujo, estas ĉifrata kaj devas esti abonata.

Simile, Aŭstrujo ĉifras siajn ŝtatajn programojn, tiel ke nek Germanoj nek Svisoj, do Germanlingvaj ekster-Aŭstrujuloj, povas ricevi ilin. Sen Aŭstra poŝta adreso fakte ne estas eble, eĉ nur mendi la necesan malĉifran abonkarton. Simile statas pri Skandinavujaj landoj, kies loĝantoj povas interkompreniĝi kaj sekve povus kompreni la programojn de siaj simillingvaj najbaroj.

Malpermeso

En kelkaj landoj la ricevado de satelita televido estas leĝe malpermesita. Privatule nur posedi satelitan antenon jam estas punate.

En 2012 la sekvaj landoj malpermesas satelitan televidadon:

Kubo (tamen multaj uzas kaŝitajn antenojn)[5]

Aldone en multaj demokratiaj sencenzuraj landoj domposedantoj havas la leĝan rajton malpermesi la muntadon de satelitspeguloj fare de siaj luantoj. Simile, iuj vilaĝoj aŭ eĉ urboj malpermesas la muntadon de satelitaj antenoj pro estetikaj kialoj. Oni ĉi-okaze estas devigata ricevi televidon per loka kabloreto.

Ĵamado

Eblas ĵami ankaŭ satelitajn televidon kaj radifonion. Tion oni efektivigas per ĵamado de la alŝuta signalo al specifa transponilo.[7]

En 2010 la sekvaj landoj ĵamis diversajn TV-satelitajn programojn.

  • Irano — ĵamis la Perslingvan programon de BBC.[BBC 2] Oni supozas, ke Kubo helpe al Irano fakte ĵamis.[8]
  • Nord-Koreujo kaj Sud-Koreujo — regule ĵamas sin reciproke.
  • Kubo — ĵamis Usonan satelitan programon por Irano.[BBC 3]
  • Barejno — en 2011 ĵamis satelitan elsendon, prae planitan por elsendado el Barejno mem, poste fakte elsendatan de Londono[BBC 4]

Avantaĝoj

Por programliverantoj

Satelita televido — pli specife — cifereca satelita televido estas pli malmultekosta por la programprovizanto ol alispeca televida dissendado. Kompare al analoga satelita televido eblas kunpremi dekon da ciferecaj kanaloj en la spacon, kie antaŭe estis nur unusola analoga kanalo. Fakte satelita televido kia ajn, estas ege malpli multekosta ol ĉeno de teraj televid-elsendiloj kaj alie ol tersurface, satelitoj provizas sufiĉe da kanaloj.

Lastvice, satelita televido permesas ĉifradon, la bazon por starigi pagendajn programojn.

Por malplimultoj

Pli malmultekoste, nun eblas starigi kanalojn por pli malgrandaj grupoj de spektantoj. Aliflanke, la grandarea disvastiĝo de la signaloj ebligas alparoli tre diasporan publikon. El tio rezultas, ke programerojn, kiuj malmulte rolis en ĝeneralaj televidprogramoj, oni povas nun liveri senĉese al tre interesata, tre speciala, tre maldense disigita spektantaro.

Specialaj interesoj

Satelite troviĝas programoj speciale nur pri jaktado, akvosporto, ĉevalkursporto, kolektado de antikvaĵoj, turismo, aŭtoj, sanproblemoj, astrologio, ktp. Tiujn oni financas aŭ per abonada sistemo liĝe kun ĉifrado, aŭ simple per pli celcerta reklamado dum la programoj. Iam oni financas la programon per instigado de la spektantoj alvoki tre multekostan telefonnumeron. Tio estas tiel rilate iujn ludprogramojn, en kiuj la spektantoj devas diveni la solvon de simpla enigmo programe prezentita.

Denove lingvo estas ofte la limiga faktoro.

Evidente, tiaj specialsektoraj programoj ofte limas al komerca propagando.

Por enmigrantoj

Grandan avantaĝon liveras satelita televido por enmigrantoj. Tio validas specife pri migrantoj en Eŭropo. Ekzemple tie Araboj, Turkoj kaj multaj aliaj alinacianoj en multaj landoj de Eŭropo povas sekvi preskaŭ ĉiujn siajn hejmlandajn programojn en tre bona kvalito pere de satelitoj. La solaj sed tre gravaj kondiĉoj estas:

  • la hejma lando entute uzu sateliton,
  • la hejma satelito ne tro mallarĝfaske biru al la respektiva hejma lando.[Noto 1]

Eĉ se tiuj kondiĉoj ne estas donataj, iam estas almenaŭ iu eksterlanda servo de la hejma lando kaptebla aŭ iu speciala loka kanalo nur por certaj grupoj de enmigrantoj.

Se ĉio ĉi ne eblas, restas nur la plej ofte malaltkvalita Interreta televido — se proponata.

Por klerigo

Satelitoj ebligas atingi regionojn, kiuj aliokaze ne havas programricevan infrastrukturon.Tio speciale validas pri kamparaj eksterurbaj areoj de triamondaj landoj. Tamen, malgraŭ la avantaĝoj de la uzo de satelitoj, ĝisdate (2012) ne troviĝas multaj stacioj plene dediĉitaj al klerigo. Aliflanke multaj renomaj industriŝtataj televidstacioj havas klerigajn programerojn ene de sia programo. Fakte ĝisdate (2012) nur kelkaj sojlaj landoj klerigas persatelite.

Hindio
Teknikistino de la kleriga projekto el 1974 antaŭ funkcipova modelo de la specialaj televidiloj. (Foto NASA)

Hindujo starigis klerigan porkamparanan servon mallongdaŭre eksperimente kunlabore kun NASA jam en 1974[Vikio 1]. Poste maljam en 2004 Hindio rekomencis baze de propra forto[9]. Ĉi-rilata defio por Hindujo estas ĝia multlingveco.

Ĉinio

En 2009 Ĉinujo oni lanĉis almenaŭ parte — fakte sesone — klerigcelan sateliton.[10]

Por propagando

Propagande la situacio aspektas plene alie. Multaj landoj volas disvastigi specifan politikan mesaĝon. Alivorte temas pri iuspeca propagando. Ĉi-cele oni evidente ne ĉifras la programojn kaj laŭeble dissendas eĉ per pluraj satelitoj por atingi laŭeble grandan larĝarean publikon. Aldone oni elektas la lingvon aŭ lingvojn de la celpubliko.

Propagando povas esti politika, religia aŭ komerca. Estas amaso da stacioj el ĉiuj tri ĝenroj sur preskaŭ ĉiu satelito.

Sed satelitoj ne nur allasas propagandon, ili same allasas ankaŭ laŭan kontraŭ-propagandon ĉirkaŭvele de ĉiu ajn ĉeloka cenzurado. La signaloj, venantaj de supre, estas malfacile ĵameblaj. Nur la anteno eble malsekretos pri sekreta satelita televidado.

Politika
Tahrir-Placo en Kairo, la 8an feb 2011 — Sceno satelite famigita de la TV-stacio Al-Ĝazira

Historie mezonda kaj mallongonda radiofonio estis ĉiam la dissend-teknikologia platformo por nacia propagando eksterlanden. [Noto 2] Tersurfaca televido suferis ĉiam sub la teknika limigo de la dissenda disvastiga kabablo de la televidaj dissendiloj. Tiuj, alie ol ĉe radiodissendiloj, ne povis transpasi landan limon je pli ol cento da kilometroj. [Noto 3] Satelita televido nun por la unua fojo ege levis tiun limigon. Per sola satelito ekeblis dissendi programon al tuta kontinento. Aldone, propagandcele, bildoj estas konsiderinde pli emocie influaj kaj tial pli konvinkaj ol nur vortoj.

Politike menciindas ĉi-role la novaĵstacio Al-Ĝazira, kies programoj almenaŭ parte influis la tiel nomatan Araban revolucion en 2011.[11] Tiu ĉi stacio montris ĝuste tiujn bildojn, kiujn la lokaj ŝtataj dissendiloj ege ne volis montri al la respektivaj loĝantaroj. Tamen ankaŭ InterretoTvitero, Fejsbuko — kaj poŝtelefonaj retoj ne malpli rolis.

Ŝablono:Parenteze

Religia

Ĉio, kio estas jam konata en le radiofonia mondo, nun ripetiĝas satelittelevide. Ĉiuj mondaj religioj kaj amasego da malgrandaj religiaj grupoj dissendas satelite. Satelita televido donas la eblon misii trans grandajn distancojn. Televide tio plej ofte ne eblis jam per tersurfaca televido pro la manko de bendlarĝo, do nur kelkaj televidkanaloj povis esti funkciigataj kaj pro tio ofte simple mankis spaco por religiaj programeroj, se ne temis ĝuste pri ŝtatreligiaj televidstacioj. Satelitoj kun siaj centoj da kanaloj po satelito permesis nun ankaŭ televide laŭplaĉe religie propagandi. Ĉe ĉio ĉi religia propagando kaj politika propagando ne malofte fandiĝas.

En la Angla Vikipedio troviĝas artikolo pri religia dissendado.[Vikio 2]

Komerca

Komerca propagando rilatas — se ne temas pri la pli subtila propagando pri specifaj vivstiloj aŭ sociformoj kiel merkatekonomio kadre de distraj televidaĵoj — al la vendado de varoj kaj servoj. Televidaj stacioj dediĉitaj nur al vendado abundas sur satelitoj. Tamen almenaŭ sur Eŭropaj satelitoj ilia vivdaŭro ofte ne estas tre longa, alivorte ili ne ĉiam sukcesas.

Sendube ankaŭ la reklamaj intermetoj ene de la programoj de multaj komercaj ne-abonendaj satelittelevidaj stacioj estas kunnombrindaj ĉi-ĝenre. Sen abonpagoj ties ekzisto dependas rekte de la enspezoj kolektataj de la varbantoj.

En Norda kaj Suda Ameriko preskaŭ ĉiuj satelittelevidaj stacioj estas pure komercaj — aŭ reklamfinancataj, aŭ abonfinancataj, aŭ ambaŭ. En Eŭropo estas eble duono de la pli grandaj de satelitoj portataj televidstacioj ŝtataj aŭ duonŝtataj — do nur parte financataj per reklamo. Ofte troviĝas speco de deviga abonpago al ĉi-rilata ŝtata organizaĵo.

Pro lingvaj kialoj komercaj stacioj plej ofte celas nur al unusola lando aŭ lingvoregiono.

Teknikaj aspektoj

Dissendado

Alŝuta stacio

Parabolantenoj de la Germana alŝuta stacio en Uzingo norde de Frankfurto ĉe Majno

Satelita televido, same kiel alispeca komunikado plusendota per satelito, komenciĝas ĉe la alŝuta stacio. Alŝutaj satelitaj antenoj estas plej ofte sufiĉe grandaj kun diametro de 9–12 m. La granda diametro permesas pli akurate albiri specifan sateliton kaj tiel ĉe la satelito alvenas pli da signalforto. Oni dissendas la alŝutajn signalojn en specifa frekvencbendo, kiujn ricevas sursatelitaj transponiloj por resendi alifrekvence la signalon en la deŝuta direkto al la klientoj.

La uzataj frekvencoj estas plej ofte en la C-bendo kaj Ku-bendo. Tamen jam 2011 aperis la unuaj televidaj satelitoj, kiuj uzas la Ka-bendon[12].

Frekvencbendoj

Nomo Servo Frekvencbendo
Deŝuto Alŝuto
P 0,23–1 GHz
L 1,53–2,7 GHz
S 2,7–3,5 GHz
C 3,4–4,2 GHz 5,925–6,425 GHz
X militistara komunikado 7,25–7,75 GHz 7,9–8,4 GHz
scienca komunikado 8,4–8,5 GHz 7,145–7,235 GHz
Ku (Eŭropo) FSS (konstanta komunikado) 10,7–11,7 GHz 12,75–13,25 GHz, 13,75–14,5 GHz
BSS (dissendado) 11,7–12,5 GHz 17,3–18,1 GHz
SMS (nekonstanta komunikado) 12,5–12,75 GHz 12,75–13,25 GHz, 13,75–14,5 GHz
Ku (Ameriko) FSS (konstanta komunikado) 11,7–12,2 GHz 14–14,5 GHz
BSS (dissendado) 12,2–12,7 GHz 17,3–17,8 GHz
Ka 17,7–21,2 GHz 27,5–31 GHz

La nomoj de la servoj FSS (fixed satellite services), BSS (broadcast satellite services) kaj SMS (satellite media services) estas nur historie signifaj. Ĉiuj tiuj sekcioj uziĝas hodiaŭ por satelita televido.

Ŝablono:Parenteze

Satelito

Portelevidaj satelitoj ĝenerale troviĝas aŭ sur ege inklina orbito — t.e. kun inklino de ±63.4º kaj periodo de 12 horoj, la tiel nomata Molnija orbito[Vikio 3] — aŭ sur tersinkrona orbito ĉirkaŭ 35,786 km (22,236 mi) super la ekvatoro — mezure de meza marnivelo.

Komercaj, do ne militistaraj, televidaj satelitoj uzas plej ofte kiel energifonton la lumon de la suno, kiun oni kolektas per grandareaj sunpaneloj. Por nutri la dissendilojn dum la ĉiunokta pasado tra la tera ombro necesas aldone havi akumulatoron.

Por akurate teni la sateliton en la ĝusta pozicio kaj direkti ĝiajn antenojn en la ĝusta direkto necesas provizi la sateliton kun peliloj kaj laŭa brulaĵo por iam kaj iam korekti la orbiton. Aldone estas spaca rubaĵo en orbito, kiun oni devas iam kaj iam ĉirkaŭveli. Ĝuste la kvanto da brulaĵo por la peliloj limigas la daŭron de la operacia fazo de la satelito. Tipa vivdaŭro de satelito estas 15 jaroj.

Se oni ne plu povas korekti la pozicion de la satelito, necesas jam antaŭvide forpeli ĝin de ĝia operacia orbito al orbito pli alta — la tiel nomata tombeja orbito.[NASA 1] Tiu manovro bezonas kvanton da brulaĵo aliokaze sufiĉan por normalaj manovroj dum periodo de tri monatoj. Ofte ĝuste tiu ĉi fina manovro al la tombeja orbito fiaskas.

Tersinkrona orbito

Satelito en sinkrona orbito.

Televidaj satelitoj por rekta ricevado troviĝas sur sinkrona orbito, do orbitas samdaŭre kiel la tero rotacias kaj estas lokitaj rekte super la ekvatoro. Pro tio la satelito restas ĉiam en la sama loko de la ĉielo super la kliento, do la uzanto de la televida servo. Tio signifas, ke la riceva anteno — plej ofte parabola spegulo — povas resti fiksita, senmove biranta ĉiam en la sama direkto, do laŭ sama azimuto kaj laŭ la sama elevacio. La dissenda povumo de sinkronsatelito konstruita por ĝenerala publika rekta uzo estas relative forta. La dissendaj frekvencoj estas relativaj altaj — tipe inter 10,7 kaj 12,75 GHz — kaj pro tio, mallarĝfaske faskigeblaj. Tiuj parametroj permesas, ke speguloj kun diametro de 60 – 120 cm sufiĉas por la rekta ricevado, do sen la helpo de iuj grandspegulaj deŝutaj stacioj.

Ŝablono:Parenteze

Transponiloj

Tia televida satelito disponas pri pluraj sendiloj — pli precize — pri pluraj transponiloj (transponder). Tiuj ricevas signalojn — tipe je frekvencoj pli altaj ol 12,75 GHz — de tera alŝuta stacio kaj transponas tiujn malalten al la dezirata redissenda frekvenco returne al la tero kaj tiel al la klientaro. Ofte ĉeestas sur satelito pluraj dekoj da tiaj transponiloj. Notinde estas, ke oni nomas la satelitan specon laŭ la alŝuta frekvencbendo por la transponiloj, ne laŭ la deŝuta bendo. Plej ofte temas pri alŝutaj frekvencoj en la C-bendoKu-bendo.

Ŝablono:Parenteze

Analoga signalo

Normoj uzitaj satelite
Iama disvastiĝo de NTSC, PAL kaj SECAM.

D2-MAC[Vikio 7] Iam Skandinavujo, iam planita por okc. Eŭropo

Bildo

Pere de la specifa portanto — do portanta frekvenco — de unu transponilo oni povas resendi po unu signalon. La aldonado de la signalo al la portanto okazas laŭ la metodo frekvenca modulado kaj komence estis eble porti nur po unu analogan televidan signalon sur portanto. Oni modulis per signaloj laŭ la televidaj normoj PAL (phase alternation line), SECAM (séquentiel couleur à mémoire) aŭ NTSC (National Television Systems Committee).

Tamen la gigantaj bendlarĝoj, kiujn satelitoj kaj — aparte de tiamaj laserdiskoj nur satelitoj ebligis — tre tentis enkonduki altdetaligan televidon.

Por atingi altdetaligecon per analogaj televidaj signaloj oni planis en Eŭropo enkonduki la normon D2-MAC, la pli frekvencbende ŝpara posteulo de D-MAC[Vikio 11] (MAC = multiplexed analog components). Tamen kiam la komerca entrepreno Astra[13] lanĉis siajn unuajn satelitojn (sen D2-MAC), kiuj rapide populariĝis flanke de la konsumantoj pro malmultekostaj antenoj, konvertiloj kaj riceviloj kaj multo da vidindaj programoj, la Eŭropaj registaroj rezignis pri la enkonduko de la sistemo D2-MAC, kies uzon oni planis fakte leĝe preskribi.

Ŝablono:Parenteze

HD-MAC testbildo

Ŝablono:Parenteze

Aliflanke, Japanujo en 1994 tre sukcese enkondukis sian sistemon Hi-Vision kun la komprimada sistemo MUSE (Multiple sub-Nyquist sampling encoding), kiu fakte analoge solvis la dissendadon de altdetaliga televido per satelito. Sed intertempe ankaŭ tiu sistemo ne plu estas aktuala.

Sono

Jam la normoj PAL, SECAM kaj NTSC aŭ provizis de la komenco stereofonan sonon, aŭ estis etenditaj ĉi-direkte. Ĉiuj tri normoj funkciis principe baze de du portantoj — la bilda portanto amplitude modulita laŭ tre speciala speco de unuflankbenda modulado kaj frekvencmodulita sonportanto. Por stereigi la sonon oni aldonis ene de la sonkanalo subportanton kun la diferenca signalo. Alivorte, al la ĝistiama monoa signalo — jen L+R — do maldekstre plus dekstre — oni aldonis plian sonkanalon: L-R. Per iom da aritmetika ĵonglado kun la du signaloj eblas regajni du apartajn signalojn: L kaj R.

Ŝablono:Parenteze

Ĉar fakte oni nun jam tersurface kapablis transporti la sonon dukanale, oni iam kaj iam uzis la sterean eblon por transporti du monoajn signalojn — ekzemple por filmo samtempe kun dubla sontrako kaj la originallingva sontrako.

Tiun dukanalecon oni nun por la satelitaj versioj de la normoj konsiderinde pligrandigis, ĉar bendlarĝo ne plu estas kiel ĝis tiam terdissende limigita. En Eŭropo oni difinis ĝis 14 sonkanalojn. La praideo estis akompani la televidprogramojn per sontrakoj en ĝis 14 diversaj lingvoj. En la praktiko tamen, oni apenaŭ eluzis tiun eblon. Anstataŭe oni metis plene sendependajn radioprogramojn en la aldonajn televidakompanajn sonkanalojn. Tipe iujn naciajn aŭ poreksterlandajn radioservojn.

Ŝablono:Parenteze

Teksto
Ekzemplo de Teleteksto

En Eŭropo oni aldonas tekstan kanalon al la bildo kaj sono laŭ la normo Teleteksto (Teletext)[14]. La tekstojn oni kodas en kelkajn komencajn liniojn de la videa rastrumo ekster la videbla areo. Fakte oni uzas ĝis 17 liniojn dum la vakiga fazo de ĉiu duonbildo. Per tiu sistemo eblas transporti tekstojn kaj tre simplajn kolorajn blokgrafikaĵojn. En Eŭropo ĝi tre populariĝis kaj estas uzata, interalie, por liveri novaĵojn kaj bildajn subtekstojn por neaŭdantoj.

Ŝablono:Parenteze

Cifereca signalo

Normoj uzataj satelite
Bildo

Hodiaŭ tamen en la cifereca epoko oni modulas la portanton laŭ 2-PSK, 4-PSK (plej ofte) aŭ 8-PSK (PSK — phase-shift keying — fazŝova saltigo). La portata cifereca televida signalo ekzemple laŭ varianto de mpeg-2 aŭ mpeg-4 povas enteni plurajn datumstriojn (streams). Pli precize, oni en Eŭropo uzas ĉi-cele la normon DVB-S, kaj por 16:9-a altdetaligeco la normon DVB-S2, kiuj ambaŭ inkludas kunpremadon. Alivorte eblas dissendi per unu portanto po plurajn ciferecajn televidajn signalojn. Tiel hodiaŭ sur transponilo povas ĉeesti pluraj programoj — tamen oni atentu, ke ju pli da programoj oni decidas komune sendi, des malpli da bildokvalito restas por ĉiu programo. La datumstriojn kapablas la satelita ricevilo de la kliento apartigi kaj tiel povas proponi la elektotan programon al la vidigilo de la kliento.

Sono
Simbolo kaj fakte skeme la lokoj de la ĉirkaŭaj laŭtparoliloj rilate al la aŭskultanto por Dolby 5.1

La eblo nun transporti plurajn datumstriojn paralele malfermis tutajn novajn eblojn por la sono. Evidente ne plu estas iu ajn problemo laŭplaĉe aldoni diverslingvajn trakojn. Sed kiel en la satelita analoga epoko, produkti plurlingve estas tre koste. Vere grandskale nur la satelita televidstacio EbS (Europe by Satellite)[15], la informservo de la Eŭropa Komisiono uzas tiun eblon. Plia vere multlingva kanalo estas la novaĵkanalo EuroNews[16]. Aldone la ŝtata Franca kanalo France 24 dissendas trilingve — France, Angle, Arabe - kaj la ŝtata Franca-Germana kanalo Arte dissendas dulingve (2012).

Pli ofte tamen oni uzas la laŭplaĉe multajn datumstriojn por la cifereca versio de Dolby — nome Dolby Digital AC-3 (5.1).[17] Tio provizas 5 sendependajn sonkanalojn plus komuna basa sonkanalo. Jen L, C, R, malantaŭa L, malantaŭa R, kaj la komuna basa — fakte basega sonkanalo — la tiel nomata efekta kanalo. Por ĝui la Dolby-sonsistemon oni evidente bezonas laŭan Dolby-malkodilon, 6-kanalan finamplifilon, 5 laŭtparolilojn kaj basegilon (subwoofer, boomer).

Ŝablono:Parenteze

Teksto

Ciferece oni jam de la komenco aldonis Teletekstan datumstrion, kies enhavo egalas al la analoga Teleteksto ene de la vakigaj linioj de la analoga signalo.

Programgvidilo
EPG — Elektronika Programgvidilo

Kun cifereco oni povis enkonduki aldonan servon por montri la programskemon de televidaj kaj radiofoniaj stacioj sur la satelito. Tiu servo nomiĝas EPG (electronic program guide — elektronika programgvidilo). Antaŭe tia gvidilo estis parto de la Teleteksta servo.

Interretaĵoj

Ekde ĉirkaŭ 2009 oni enkondukis plian aldonan unuavide tekstecan servon. Ĉar la Teleteksta sistemo estas sufiĉe limigata, oni aldonis datuman kanalon laŭ la normoj uzataj en Interreto — interalie ekzemple ligon al specialaj paĝoj de la Interretejo de la televida stacio uzanta specifan satelitan kanalon. Temas pri la sistemo HbbTV[18] (Hybrid Broadcast Broadband TV — hibrida dissenda rapidreta televido). Tiu sistemo ebligas transporti HTML-ajn enhavojn — do rekte pere de la aldona datumstrio — sed ankaŭ liveri urlon por konekti alimetode — do tersurface rete — al specifa retejo kun akompana informaĵo pri la ĝuste ludanta elsendo. Dum elsendo la uzanto povas tuj atingi tiujn aldonajn informaĵojn per premo de la ruĝa butono de sia teleregilo. Tia premo prenas la uzanton ne nur al la informaĵo pri la ludanta programo, sed ankaŭ al la videoteko de la dissenda stacio. Fakte oni povas per HbbTV eĉ atingi aliajn retejojn — ekzemple la retejon Jutubo por montri kvazaŭ ekster-televidservajn videaĵojn.

Ŝablono:Parenteze

Ricevado

Satelita anteno

Parabolspegula anteno
Decentra parabola anteno

Por la ricevado de la signaloj de televida satelito oni plej ofte uzas antenon kun parabolforme konkava spegulo. Pro la formo ofte nomata pelvo. En la fokuso oni muntas tiel nomatan LNB-on, kiu subenkonvertas la signalojn, ekzemple de la Ku-bendo, de 10 – 12 GHz al interfrekvencoj de 1 – 2 GHz. La LNB-on oni subtenas per unu aŭ pluraj brakoj. C-bende okazas simile de frekvencoj ĉirkaŭ 4 GHz. C-bende oni bezonas plej ofte antenon kun diametro de 3 m kaj malpli, Ku-bende plej ofte antenon de 1 m kaj malpli.

Plej ofte oni uzas decentran spegulan antenon. En tiu aranĝo oni ne uzas la fokuspunkton ortangule super la centro de la spegulo, sed punkton ene de la fokusa ebenaĵo ekster la centro. Tiel la LNB kvazaŭ strabas tra la pelvo kaj la LNB mem iomete malpli forombras parton de la spegulo kaj aldone tiel la spegulo povas stari iomete pli vertikale kaj sekve malpli inklinas kolekti pluvakvon kaj neĝon. Ĝuste tiel aspektas la plej multaj satelitaj antenoj, kiujn oni ĉie vidas muntitaj kontraŭ muroj kaj sur tegmentoj. En la plej multaj Eŭropaj landoj sufiĉas speguloj kun diametro inter 60 kaj 120 cm.

WaveFrontier-a anteno

Plia antena sistemo laboras baze de du kontraŭe starantaj reflektiloj, do du speguloj — jen ĉefa spegulo kaj pli malgranda subspegulo. Temas pri la Cassegrain-anteno. Denove, tiu povas esti decentra — do oblikva — aŭ ne.

Plursatelita anteno
Anteno kun tri LNB-oj - fakte por Atlantic Bird 5ºW, Hotbird 13ºE kaj Astra 19.2ºE

Se oni volas ricevi signalojn de pluraj satelitoj kaj ne volas munti por ĉiu satelito po antenon, eblas munti plurajn LNB-ojn en unusama spegulo iomete dekstre aŭ maldekstre de la fokuso. Tio funkcias kun tute normala spegulo, se la pozicioj de la volataj satelitioj estas nur kelkajn gradojn apartaj. Tiel estiĝas plursatelita anteno (multifeed antenna). Se oni tamen muntas LNB-on tro decentre kaj sekve ĝi tre oblikve rigardas tra la spegulo, la efektiva spegula areo malgrandiĝas kaj la antengajno laŭe suferas.

Tre speciala ekzemplo de tia Cassegrain-anteno estas la plursatelita anteno toroida — WaveFrontier T90. En tiu anteno eblas munti ĝis 16 LNB-ojn kaj kapti ĉiujn satelitojn ene de ±20º de la ĉefa birdirekto. Ĉe tio la gajno egalas proksimume tiun de simpla unuspegula 90-cm-a parabolanteno.

Simila, tamen nur unuspegula, plurpozicia anteno por 8 LNB-oj estas la Big Bi-Sat Multifeed.

Panelanteno
Panelanteno
Interna konstruo de panelanteno por satelita ricevado

Diverĝanta antenformo estas la panela anteno (micro strip antenna). Ĝi estas plene plata kaj rektangula kaj la funkciprincipo ne estas enfokusigo sed interferenco. Interne temas pri granda aro de tre malgrandaj dupolus-antenoj, kiuj estas faze ĝuste kunigitaj per ondoduktoj. Fakte temas pri du aroj de dupolusoj — unu aro vertikala kaj dua aro horizontala — por kapti la du eblajn polarizojn. La malavantaĝo de tiu ĉi antenformo estas, ke ĝi entenas nur unu etbruan konvertilon, kiu estas plene integrigita en la anteno mem.

Ŝablono:-

Jagi-anteno

Principe estas same eble ricevi la signalojn per Jagi-anteno[Vikio 12] — alivorte anteno kun la formo de kokineja ŝtupetaro. Tamen la spegula varianto liveras pli altan signalgajnon kaj pli mallarĝan apertan angulon.

Kaŝa anteno

Iam estiĝas la neceso kaŝi satelitan antenon. Tio povas esti pro rigora politika reĝimo, kiu malpermesas la uzon de satelita televido, ĉar ĝi ne kapablas cenzuri ĝin. Tio povas esti pro la pli banala kialo, ke domposedanto ne emas vidi sian domon dekoraciita per satelita anteno de iu luanto. Pro tio pluraj firmaoj surmerkatigas kaŝajn antenojn aŭ kaŝujojn por antenoj.

Duonkaŝaj estas parobalantenoj kun spegulo en la koloro de muro aŭ tegmento. Kelkaj havas eĉ travideblan spegulon.

Iugrade kaŝa estas praktike ĉiu satelita anteno ne aspektanta kiel kutima spegulanteno. Jam la priparolata panelanteno plenumas tiun postulon. Sed ekzistas ankaŭ romboformoj buntaj antenoj, kiuj aspektas kiel ĝardena dekoraciaĵo. Alia speco aspektas kiel ĝardena lampo kun globforma lampa parto.

Ekzistas ankaŭ kovriloj, kiuj aspektas kiel bela granda rokego same por la ĝardeno. Ili estas el materialo, kiu tralasas la signalojn al la ene kaŝita tute normala spegula anteno.[19]

Alia strategio estas munti normalan decentran spegulan antenon ne vertikale, kiel normale, sed horizontale kuŝe sur la planko de balkono. En tiu pozicio la anteno povas same funkcii, sed estas kaŝita malantaŭ la balkona barilo.

Estas eĉ firmao, kiu liveras kuŝantan antenon kamufle enmuntita en balkona seĝo aŭ en laŭŝajna balkona tableto.

Laste oni povas munti la antenon en ĉambro rekte antaŭ la fenestro. Tamen nur kondiĉe, ke la vitro de la fenestro ne entenas iujn metalaĵojn por terme izoli aŭ forfiltri tro da sunlumo kaj ke la fenestro estas sur la ĝusta flanko de la loĝejo por vidi la sateliton.

Veturila anteno
Aŭtomate biranta satelita anteno por ŝipo

Tersinkrona satelito staras ŝajne nemovebla en la ĉielo. Pro tio sufiĉas normalokaze fiksa riceva anteno. Evidente tio ne plu validas, se oni mem moviĝas — ekzemple sur ŝipo, en aviadilo aŭ en ruldomo. Ruldome, oni plej ofte ne televidas dum la veturado. Do por tio sufiĉas, ke la antena sistemo estu aŭ tre facile direktebla, aŭ iel aŭtomate direktebla, kiam oni atingas specifan cellokon — ekz tendaron aŭ tranoktejon. Ekzemplo de tia aŭtomata anteno estas la Megasat Campingman Portable[20].

Alie statas, se oni volas satelite televidi dum la veturado. Por tio la anteno devas esti motorigita kaj devas senĉese kompensi ĉiujn turniĝojn kaj ruliĝojn de la veturilo — fakte laŭ 3 aksoj, giroskope. Ekzemplon de tiu ĉi teknologio liveras la firmao SeaTel[21]. Ŝablono:-

LNB — Etbrua konvertilo

Simpla konvertilo
Muntita LNB

La altajn ricevadajn frekvencojn oni konvertas tuj rekte en la anteno per tiel nomata LNB (low noise block converter, do etbrua blokkonvertilo) al frekvencbendo inter 950 kaj 2150 MHz, kies eligajn frekvencojn oni povas per malmultekosta tamen bone ŝirmita samaksa kablo sen troaj perdoj konduki de la konvertilo al la tielnomata satelita ricevilo aŭ satelita agordilo, per kiu la kliento povas elekti la spektotan programon.

Ŝablono:Parenteze

La Ku-benda etbrua (frekvencbloka) konvertilo havas kvar reĝimojn. Ĝi povas ricevi signalojn laŭ du polarizoj — vertikala kaj horizontala — kaj konvertas aŭ signalfrekvencojn inter 10.7 ĝis 11.7 GHz al la interfrekvencbendo inter 950 kaj 2150 MHz, aŭ signalfrekvencojn inter 11.7 kaj 12.75 GHz al la interfrekvencbendo. La frekvenckonvertado efektiviĝas per multobliga miksado de la ricevfrekvenco kun la frekvenco de loka oscililo, kiun oni por la du bendoj komutas inter 9.75 GHz por la malalta ricevbendparto kaj 10.6 GHz por la alta ricevbendparto.

Ŝablono:Parenteze

Tian konvertilon komuteblan por du bendpartoj kaj kapablan pri du linearaj polarizoj oni nomas universala konvertilo (universal LNB).

Anstataŭ vertikala kaj horizontala polarizoj oni povas apliki ankaŭ cirklan polarizadon. Ĉi-okaze oni havas aŭ laŭ-horloĝe turniĝantan ondon aŭ kontraŭ-horloĝe turniĝantan ondon. Por ĉi-speca polarizado estas laŭa konvertilo. Cirklan polarizadon oni iam kaj iam aplikas en Eŭropo en la C-bendo kaj en Usono en la Ku-bendo.

La elektroniko de konvertilo bezonas kurenton. Normalokaze la konektita ricevilo defore nutras la konvertilon tra la interfrekvenca samaksa kablo, al kiu ĝi estas konektita. Por elekti la respektivan konvertadan reĝimon de la konvertilo la satelita ricevilo kombinas variadon de la kontinukurenta nutra tensio por la konvertilo inter 14 kaj 18 V kun superdonata sinusa signalo je 22 kHz je 0.5 Vpp.

Jen la skemo:

  • Horizontala polarizo, alta bendo: 18 V + 22 kHz je 0.5 Vpp
  • Horizontala polarizo, malalta bendo: 18 V
  • Vertikala polarizo, alta bendo: 14 V + 22 kHz je 0.5 Vpp
  • Vertikala polarizo, malalta bendo: 14 V
Duobla, kvarobla kaj okobla konvertilo
Okobla LNB

Ĝena problemo estas tamen, ke satelita ricevilo regas precize unu etbruan konvertilon. Se kliento nun komutas de programo al programo povas esti, ke por tio la konvertilo devos funkcii en po alia reĝimo. Evidente, se estas dua kliento — alivorte dua persono aŭ dua aparato de unu sama persono — kiu volas ricevi alian programon per aparta ricevilo, nun ekestas problemo. Oni bezonus unuavide duan antenon kun dua konvertilo. Por solvi tion, oni konstruas specialan konvertilon kun pluraj eliroj. Tipe estas la Twin LNB, do ĝemela aŭ duobla konvertilo, la Quad LNB, do kvarobla konvertilo, kaj la pli malofta Octo LNB, do okobla konvertilo. Tiuj havas respektive du, kvar kaj ok elirojn. Do oni povas konekti plurajn kablojn kondukantajn al pluraj riceviloj. Ene de tia plurelira konvertilo estas integrigita komutilo, kiu permesas plene senĝene ricevi je ĉiuj reĝimoj samtempe kaj trakonekti laŭnecese al la ricevilo, kiu ĝuste volas uzi specifan reĝimon.

Duopa konvertilo
Duopa LNB por Astra 19.2°E kaj Hot Bird 13.0ºE. Ĝi havas apartajn elirojn.

Iam oni volas ricevi du malsamajn satelitojn, kiuj tamen ĉiele ne estas tre disaj, unu de la alia. Por tio oni proponas duopan konvertilon {duo LNB}. Temas simple pri du etbruaj konvertiloj en unu sama kesto. Tio faciligas la muntadon en la fokuso de la spegulo. Oni ne bezonas iujn aldonajn brakojn aŭ kverstangojn.

Aldone, se la dezirataj satelitoj estas tre proksimaj — ekz Astra 23.5°E kaj Astra 19.2°E — oni havas problemon sufiĉe akurate munti du apartajn konvertilojn, unu apud la alia, pro la mekanika larĝo de ĉiu. Ĉi-okaze speciala duopa konvertilo liveras solvon.

Ŝablono:Parenteze

Plursatelitaj solvoj

DiSEqC

(Prononco: [daɪˈsɛk])

Kvarobla DiSEqC-komutilo

La simpla variado de la nutra tensio kune kun aŭ sen 22-kHz-a signalo sufiĉas por komuti la reĝimojn de etbrua konvertilo. Tamen tio ne sufiĉus por komuti inter pluraj konvertiloj aŭ tutaj antenoj.

Pro tio oni konsiderinde etendis la rolon de la 22-kHz-a signalo per ties cifereca ŝaltado laŭ la specifaĵo de DiSEqC[22][23] (digital satellite equipment control, do cifereca satelitaparata regado). Tiuj aldonaj ciferecaj regsignaloj estas provizitaj por komuti inter pluraj speguloj, komuti inter pluraj etbruaj konvertiloj en unusama spegulo aŭ eĉ stiri motoron por turni la antenon. Ĉio cele al la komutado inter pluraj ricevendaj satelitoj. DiSEqC fakte kombinas la jam tradician variadon de la nutra tensio por la LNB inter 14 kaj 18 V kun superdonata 22-kHz-a signalo je 0.5 Vpp kun la cifereca ŝaltado de la lastmenciata. Pli precize, temas pri impulslonga modulado.

Versioj de DiSEqC:

  • 1.0 Kapablas komuti inter 4 LNB-oj
  • 1.1 Kapablas komuti inter 64 LNB-oj
  • 1.2 Nur por turneblaj antenoj
  • 1.3 Neoficiale por elskatola kombino el 1.2 plus USALS
  • 2.0 Kiel 1.0 tamen kun ambaŭdirekta komunikado
  • 2.1 Kiel 1.1 tamen kun ambaŭdirekta komunikado
  • 2.2 Kiel 1.2 tamen kun ambaŭdirekta komunikado

La DiSEqC-komandojn komprenas plurobla komutilo kaj satelita ricevilo devas kapabli elmeti ilin por stiri tian komutilon.

DiSEqC-a komutilo (Disekilo)
5 disekiloj por komuti inter 16 konvertiloj

Tipa "diseka" komutilo — do disekilo — havas kvar enirojn por konekti kvar konvertilojn aŭ kompletajn antenojn al unu eliro. Helpe de la DiSEqC-komandoj la ricevilo konektita al la eliro de la komutilo povas komuti inter kvar satelitoj.

Por atingi komuteblon inter pli ol 4 satelitoj, oni fakte devas du-tavole kaskadi plurajn komutilojn. Por komuti, ekzemple, inter 16 konvertiloj oni bezonas sume 5 kvaroblajn komutilojn. Al ĉiu el la kvar eniroj de la unua kvarobla komutilo oni konektu po plian komutilon kun kvar eniroj. Tiel oni atingas sume 4×4 enirojn. Atentu, ke ĉe tio la komutilo ĉe la ricevilo estu iomete alispeca ol la kvar aliaj komutiloj.

Ŝablono:Parenteze

Plurobla komutilo kun kvarvoja konvertilo
Skemo de 6-klienta instalaĵo por ricevado de unu satelito kun aldono de tera ricevado de DVB-T-televido kaj FM-radio

Por pli komplikaj necesoj — ekzemple 60 klientoj en granda ĉielskrapulo eble volantaj spekti programojn sur kvar malsamaj satelitoj — ekzistas du pliaj iloj. Por komuti inter tiom da eliroj necesas uzi apartan pluroblan komutilon (Multi-switch). Krom la eliroj por la konektotaj riceviloj de la klientoj, ĝi disponas pri po kvar eniroj por ĉiu provizita satelita konekto. Por tiuj eniroj taŭgas kvarvojan konvertilo (Quattro-LNB). La unuobla kvarvoja konvertilo fakte funkciigas siajn reĝimojn, ĉiujn samtempe. Pro tio ĝi havas apartan eliron por ĉiu reĝimo. Tio estas ĝuste tio, kion oni bezonas por la po-satelitaj po-konvertil-reĝimaj eniroj de la plurobla komutilo.

Ŝablono:Parenteze

Pluroblaj komutiloj nomiĝas laŭ la nombro da eniroj kaj la nombro da eliroj. Ekz komutilo je 8-16 havas ok enirojn — do jen por ok konvertilaj reĝimoj, alivorte por du satelitoj, do por du konvertiloj kun po kvar reĝimoj — kaj 16 elirojn, do por 16-opo de plene sendepende funkciantaj riceviloj.

Iam oni legas ion kiel 9-16-an komutilon. La mistera 9a eniro estas por enplekti signalojn de ne-satelitaj teraj dissendiloj — do dissendiloj ciferecaj televidaj aŭ radiofoniaj sur frekvencoj malpli altaj ol 950 MHz, la plej malalta uzata interfrekvenco. Tiun aldonan signalon oni vojigas paralele al ĉiuj eliroj.

Estas notinde, ke ĉiu speco de plurobla komutilo fakte estas "disekilo". Do enireje ĝi ne pli multe kapablas ol DiSEqC ebligas.

Ŝablono:Parenteze

Turnebla spegula anteno
Motore turnebla anteno

Eblo ricevi plurajn satelitojn estas laŭnecese turni la antenon de satelito al satelito. Evidente tiumetode oni bezonas nur unu etbruan konvertilon. Tamen tiu solvo taŭgas nur por plenumi la postulojn de sola kliento. Por tio oni muntu la antenon turnebla en la ŝajna ebeno de la tersinkrona orbito. La elektenda elevacio dependas de la latitudo de la installoko. Tiel necesas poste turni laŭ unu sola akso por biri al ĉiuj videblaj tersinkronaj satelitoj. La turnado okazu per elektra motoro.

Ŝablono:Parenteze

La turnado mem efektiviĝas per DiSEqC 1.2 aŭ 2.2. Do kaj la motorunuo, kaj la ricevilo devas kapabli pri tio.

Unukableco

Ĝenas ĉe la kablado de satelitriceva sistemo la fakto, ke la kabloj devas esti instalataj stelfigure — do ĉiam po unu aparta kablovojo inter ricevilo kaj la anteno. Oni ne povas uzi unu kablon kaj kvazaŭ de ricevilo al ricevilo ĉiam pli etendi ĝin — alivorte la tiel nomata lekantoĉeno. Ekzistas diversaj sistemoj por ĉirkaŭveli la problemon de la stelforma kablado. Ĉiuj havas malavantaĝojn kaj kelkaj postulas eĉ specialan unukablan kapablon de la ricevilo.

Unukabla konvertilo laŭ SCR/CSS
Unukabla LNB por kaskadi plurajn ricevilojn kun tri specialaj unukablaj branĉiloj

Unukabla konvertilo estas la plej moderna solvo. Ĝi funkcias laŭ la Eŭropaj unukablaj normoj SCR (satellite channel router) kaj CSS (channel stacking system) de CENELEC (Comité Européen de Normalisation Électrotechnique), kiuj difinas tiun reĝimon. Ofte oni misnomas la normon Unicable, fakte varmarko de la entrepreno FTA Comunications SARL.

Unukabla konvertilo estas fakte tradicia etbrua konvertilo kun preskaŭ ĉio necesa por unukabla funkciado laŭ SCR/CSS integrigita en la kesto de la konvertilo. Ĝi kapablas kaskadi plurajn ricevilojn. Anstataŭ simple konverti tutan bendon de ricevaj frekvencoj plenbloke al la interfrekvenca bendo sur la kablo, ĝi elektas nur po unu transponilon por ĉiu ricevilo kaj konvertas nur tiun al loko en la interfrekvenca bendo. Por tio la unukablilo en la konvertilo komprenas specialajn DiSEqC-komandojn por elekti la specifan transponilon, kiun specifa ricevilo postulas.

Jen unuavide preskaŭ perfekta solvo, almenaŭ por nur kelkaj klientoj. Tamen, la konektataj riceviloj devas kapabli pri la specialaj komandoj necesaj por elekti transponilon, do oni bezonas specialajn unukablo-kapablajn ricevilojn.

Ŝablono:Parenteze

La restanta malavantaĝo tamen estas, ke la sistemo laŭ la normo SCR/CSS taŭgas nur por maksimume du konvertiloj — do nur por la programoj devene de maksimume du satelitoj. (2012)

Lumdukta konvertilo

Same moderna solvo estas la lumdukta etbrua konvertilo. Ĝi estas por la lumdukta distribuado kaj funkcias rilate ricevadon simile al konvencia elektra konvertilo. Tamen alie ol simpla konvertilo, lumdukta konvertilo ricevas per ĉiuj siaj reĝimoj samtempe, do same kiel tion faras kvarvoja konvertilo por liveri kvarvoje al plurobla komutilo. Tamen la eliraĵoj estas konvertataj al unuvoja sed kvaroble granda interfrekvenca bendo. Tiel ambaŭ polarizoj de la tuta Ku-bendo de 11.7 — 12.75 GHz estas konvertitaj kaj enstakigitaj al interfrekvenca bendo de 0.95 — 5.45 GHz. La estiĝantaj elektraj signaloj modulas duonkonduktan laseron, kiu dissendas nun lume la signalon tra la lumdukto.

Ĉe la riceviloj oni rekonvertas al elektraj signaloj, eĉ tiel ruze, ke la ricevilo kredas esti konektita al simpla konvencia konvertilo.[24]

La malavantaĝo estas, ke tiu ĉi solvo taŭgas — almenaŭ en la ĝisnuna (2012) versio — nur por unu konvertilo, do nur por la programoj de unu satelito.

Multklienta kvazaŭ unureĝima solvo

La ĝenerala ideo de tiu solvo estas de la vidpunkto de la riceviloj uzi nur unusolan reĝimon. Se ĉiuj dezirataj programoj estus sur specifa transponilo kaj ĉiuj estus riceveblaj per uzo de la sama konvertada reĝimo — do aŭ horizontale aŭ vertikala, aŭ altbende aŭ malaltbende — la problemo tute ne ekestus. Ne plu estus necese iel ajn komuti la konvertilon, ĉar ĉiuj programoj estus haveblaj laŭ unusola reĝimo. La aliaj tri reĝimoj ne plu interesus. Alivorte de la multaj programoj, kiujn satelito — fakte samloka satelita grupo — ofertas, iu elektu nur tiujn, kiuj vere interesas, kaj teknike remeti ilin — de la vidpunkto de la riceviloj — ĉiun frekvence kaj reĝime precize tie, kie oni volas havi ilin. Mallonge dirate — tio eblas.

La malavantaĝo estas, ke oni tiel ne plu povas liveri pli ol kvarono de la programoj, kiujn satelito ofertas. En la praktiko pro kelkaj teknikaj limigoj eĉ konsiderinde pli malmulte ol kvarono. Aldone, se programprovizanto decidas subite uzi alian transponilon kun alia frekvenco kaj polarizo, oni devas tuj modifi la elekton. Tamen, ĝuste tion plej ofte povas ne la uzanto, sed nur la fabrikanto de la unukabla aparato, kiu praelektis kaj prakombinis la deziratajn kanalojn. "Dezirataj" ĉi-kuntekste signifas plej ofte ĉiujn programojn uzantajn specifan lingvon.

Duklienta aŭ kelk-klienta solvo

Alia eblo estas almenaŭ ebligi, ke kelkaj malmultaj riceviloj komuniku al pluraj, aŭ al iuj pluroblaj konvertiloj, memkompreneble ĉiu por si, sed malgraŭ tio, uzante nur unu kablon. Mallonge dirate — ankaŭ tio eblas. Ekzistas sufiĉe simplaj aparatetoj por ebligi al du klientoj regi duoblan konvertilon tra nur unu samaksa kablo. Tiel oni solvas la tipan duklientan situacion, kie unu uzanto volas konekti kaj ĉefan televidilon, kaj iuspecan aldiskan registrilon, al sia satelitantena sistemo. Ekzistas tamen ankaŭ pli komplikaj sistemoj, kiuj kapablas unukable permesi la uzon de 8 klientoj.

Multeg-klienta kelk-programa solvo

La plej radikala metodo alveni al unukabla instalado estas elekti nur kelkajn satelitajn programojn kaj konverti tiujn al bukedo de analogaj aŭ eĉ ciferecaj kanaloj en facile transportebla — kaj sekve malmultekoste transportebla — frekvencbendo sube de 1 GHz. Ĝuste tion faras la kablo-televidaj entreprenoj, kiuj distribuas sian bukedon al siaj abonantoj pere de naciaj kabloretoj. Simila solvo eblas iomete pli malgrandskale. Al tia reto, se ankoraŭ analoga, oni povas konekti eĉ tradician malnovan analogan televidilon kaj ne plu bezonas satelitan ricevilon.

Sed malgraŭ tio, la ĉefa malavantaĝo de tiu ĉi solvo estas la kosto. Oni devas ricevi kaj konverti ĉiun programon aparte. Do oni bezonas po unu modjulon por ĉiu dezirata televida programo. Aldone, en la bendoj sube de 1 GHz estas nur limigita spaco, do la nombro da proponataj programoj estas laŭe limigita.

Ŝablono:Parenteze

Satelita ricevilo

(Iam ankaŭ nomata satelita agordilo.)

La intestoj de satelita ricevilo.
Satelitriceva karto por persona komputilo.

Ricevilo povas esti memstara aparato — tiel nomata surtelevidila kesto — aŭ satelita agordilo integrigita en alia aparato — ekz. televidilo, persona komputilo aŭ diskbaza registrilo. Ekzistas du principaj specoj de riceviloj — analoga ricevilo kaj cifereca ricevilo. La baza kapablo de ambaŭ specoj estas ricevi ne-ĉifritajn kanalojn. Ŝablono:-

Analoga ricevilo

Oni bezonas analogan ricevilon por ricevi signalon de transponilo, kiu sendas analogan signalon — ekzemple laŭ la satelitaj versioj de la televidaj normoj PAL (phase alternation line), SECAM (séquentiel couleur à mémoire) aŭ NTSC (National Television Systems Committee) frekvencmodulade sur la portanto de satelita transponilo. Analoga ricevilo liveras sian signalon aŭ kiel konvencian altfrekvencan analogan televidan signalon en la bendo UHF, aŭ kiel videan signalon per analogvidea konektilo. La elira videa signalo povas esti tipe laŭ RGB, laŭ YUV, laŭ S-Video (alinome Y/C), aŭ laŭ CVBS (composite). En Eŭropo oni plej ofte uzas konektile SCART[Vikio 13] (alinome Péritel[Vikio 14]).

Cifereca ricevilo

En Eŭropo oni ĉesas dissendi analoge. Okaze de Germanaj satelitaj programoj oni malŝaltis en 2012. Ekde tiam ĉiuj transponiloj liveras nur ciferecajn signalojn, por kiuj necesas uzi ciferecan ricevilon. Tiuj kapablas en Eŭropo pri la normo DVB-S kaj por altdetaliga televido pri DVB-S2.

Kapabloj
Ĉifritaj kanaloj

Kun cifereco venas bedaŭrinde la plifaciligo ĉifri la elsendojn. Analoge tio ankaŭ eblis, sed same eblis pirate malĉifri la protektatan programon. Okaze de cifereca ĉifrado la ricevilo devas havi fendon por enmeti malĉifrilon kun karteto kun la datumoj por la malĉifrilo. Tia karto evidente kostas monon kaj necesigas abonadon de specifa programo aŭ programgrupo.

La CI-fendo (common interface slot) uziĝas por la CA-modjulo (common access module), kiu estas necesa por la malĉifrado. La CI-fendo estas kongrua kun la PCMCIA[Vikio 15]-interfaco por komputiloj.

Altdetaliga televido

Moderna ricevilo kapablas ricevi ankaŭ alt-detaligajn signalojn (HDTV), en Eŭropo laŭ la normo DVB-S2. Tiujn oni plu donas al alt-detaliga cifereca vidigilo ne plu per la analoga SCART-interfaco (Syndicat des Constructeurs d'Appareils Radiorécepteurs et Téléviseurs) aŭ simile, sed per HDMI[Vikio 16]-interfaco (High Definition Media Interface), kiu ebligas kopiprotektatan konektadon.

Hodiaŭa ricevilo devus kapabli pri la sekvaj detaligecaj formatoj:

  • 1080i60 HDTV (Usono)
  • 1080i50 HDTV (Eŭropo)
  • 1080p30 HDTV (Usono)
  • 1080p25 HDTV (Eŭropo)
  • 1080p24 Kineja filma formato
  • 1152i50 D-MAC malnova formato, ne plu grava
  • 720p50 HDTV (Eŭropo, Germanio)
  • 576i50 PAL, SECAM (Eŭropo)
  • 480i60 NTSC (Usono)

Ŝablono:Parenteze

Aldoniĝu baldaŭ la kapablo pri 3D. Tiu povas efektiviĝi — interalie — baze de la formatoj 1080i60 aŭ 1080i50.

Plurkanala sono

Fakte tio signifas, ke la ricevilo havas eliron por cifereca sono — aŭ kupre per sola samaksa ingo, aŭ lume per lumdukta ingo. Pli malofte, per pluraj apartaj simplaj samaksaj ingoj — alivorte la ricevilo mem entenas Dolby-malkodilon por konekti — se ne la laŭtparolilojn mem — almenaŭ simplan plurkanalan ĉirkaŭsonan finamplifilon.

Normalokaze, oni konektas apartan Dolby-ricevilon al la satelita ricevilo. La Dolby-ricevilo malkodas kaj povume sufiĉe amplifas la signalojn por peli ekzemple 5 tiel nomatajn "satelitajn" — fakte ĉi-signife distancajn — laŭtparolilojn (satellite boxes) kaj unu grandan basegilon (sub-woofer).

Iam satelita ricevilo kapablas malsuprenmiksi sonan datumstrion laŭ Dolby Digital AC-3 al simpla sterea signalo. Sed tio plej ofte ne estas necesa, ĉar la televidaj kanaloj proponantaj AC-3-an sondatumstrion, plej ofte proponas paralele simplan sterean sondatumstrion. Alivorte, oni povas elekti inter du teknike malsamaj sonkanaloj.

Teleteksto

En la jaro 2012 praktike ĉiu por-Eŭropa satelita ricevilo kapablis pri Teleteksto.

Ŝablono:Parenteze

EPG

En la jaro 2012 praktike ĉiu por-Eŭropa satelita ricevilo kapablis pri la elektronika programgvidilo — EPG.

HbbTV

En la jaro 2012 nur la plej novaj satelitaj riceviloj kaj satelitaj agordiloj integrigitaj en televidiloj kapablis pri HbbTV. Aldone por plene eluzi la HbbTV-sistemon necesas, ke la aparato — ajne speca — havu Interretan aliron. Per tiu kapablo la ricevilo fakte iĝas komputilo kaj devas same kiel komputilo provizi krozilon por navigi ene de Interreto.

Registrado de elsendoj

Iuj riceviloj kapablas ne nur ricevi elsendon, ili povas ankaŭ registri elsendon. Ĉi-cele ili plej ofte aplikas diskon. Se la disko ne estas jam interna, almenaŭ estas eblo konekti diskon per ingo aŭ laŭ USB aŭ laŭ eSATA[Vikio 17]. Por regi la registradon la uzanto povas simple elekti kaj alklaki specifan programon en la programgvidilo (EPG).

La kulmino estas proponi du enirojn al du agordiloj por ricevi du programojn samtempe. Tiel la uzanto povas spekti unu programon, dum li registras alian disken.

Ricevilo kun disko ebligas ankaŭ prokrastatan spektadon (time shifted viewing). Oni povas mallonge kvazaŭ haltigi ludantan elsendon por iom poste daŭrigi ĝin — nun tempe prokrastate.

DiSEqC (baza)

Kiel jam priparolite, por komuti inter pluraj etbruaj konvertiloj aŭ antenoj necesas kapablo pri DiSEqC — almenaŭ versio 1.0 por komuti inter 4 satelitoj.

DiSEqC 1.2 kaj USALS

Kiel jam priparolite, por turni motorigitan antenon por ricevi plurajn satelitojn, necesas kapablo kalkuli la poziciojn laŭ la instalada loko. Por tio necesas la programmodjulo USALS kaj kapablo pri DiSEqC — almenaŭ versio 1.2.

Unukableco laŭ SCR/CSS

Kiel jam priparolite, ekzistas specialaj DiSEqC-komandoj por komuniki kun unukabla konvertilo laŭ la normo SCR/CSS.

Blinda skanado

La plej multaj riceviloj uzas internajn tabelojn pri la frekvencoj de la transponiloj, kiujn specifa satelito uzas. Se transponilo ne estas en la tabelo, la ricevilo ne konas ĝin kaj sekve ne povas ricevi ĝin. Aŭ oni devas postaĉete mem permane registri la mankantajn transponilajn datumojn, aŭ ŝargi la ricevilon per nova tabelo — ekz. el Interreto. La necesajn datumojn pri ĉiuj transponiloj de ĉiuj satelitoj mondvaste oni povas senkoste havigi al si de LyngSat[25]

Ekzistas tamen riceviloj, kiuj povas per skanado mem analizi ĉiujn signalojn, kiuj venas de satelito kaj tiel kapablas malkovri ĉiujn transponilojn kaj ties frekvencojn kaj pliajn datumojn aŭtomate. Tion oni nomas blinda skanado.

Ŝablono:Parenteze

Integigrita spektro-analizado

Kelkaj tre malmultaj riceviloj disponas pri kompleta interna spektro-analizilo por mezuri la signalojn kaj alĝustigi antenojn. Ekzemplo pri tio estas la Dr. HD F-16, kiu kapablas pri blindskanado kaj spektro-analizado kaj ĉio alia jam menciita tie ĉi.[26]

Kelkaj proponas iujn pli simplajn mezurilojn. Praktike ĉiu ricevilo kapablas almenaŭ iele montri la signalforton kaj la signalkvaliton.

Ĝenoj kaj ĵamoj

Malvidebleco
Tersinkrona orbito vidata de latitudoj 30°, 50° kaj 70°

Satelita ricevado postulas, ke nenio ajn — krom kelkaj ĉi-frekvence tralasantaj materialoj — staru inter la ricevanteno kaj la satelito. Oni bezonas preskaŭ optikan vidpovon. El tio sekvas, ke ne ĉiu povas jam principe vidi ĉiun sateliton. Ekzemple kliento en Aŭstralio ne povas vidi satelitojn en pozicioj taŭgaj por Eŭropo. La terglobo troviĝas inter la du.

Ju pli la kliento troviĝas for de la ekvatoro — do norde aŭ sude — des pli malalte la satelito aperos en la ĉielo. Same statas, kiam la kliento troviĝas okcidente aŭ oriente de la pozicio de la satelito. Ambaŭokaze, iam la satelito malaperos sub la horizonto. Evidente la topografio de la ĉirkaŭaĵo rolas ĉe tio. En valo ĉirkaŭata de altaj montegoj aŭ en urbo inter altaj konstruaĵoj la problemo laŭe akriĝas.

Ekde latitudoj pli grandaj ol 81° norde aŭ sude oni jam principe ne plu povas vidi iun ajn sateliton sur tersikrona orbito de Tero. Ĝi estas sub la horizonto.

Ŝablono:Parenteze

Direktata fasko
Hipoteza piedspuro de sinkrona satelito celanta al Germanujo. La elipsoj montras la necesan diametron de spegula anteno.

Konate, la riceva anteno biras al la satelito. Aliflanke, la transponiloj de satelito estas same konektitaj al antenoj ferdeke de la satelito kaj tute ĝenerale biras suben, teren. Depende de la pozicio de la satelito kaj la pozicio de la lando, al kiu la satelito servu, ankaŭ la sur-satelitaj antenoj povas pli aŭ malpli mallarĝfaske direkti sian signalon. Tere oni parolas pri piedspuro (foot-print) aŭ lumiga zono de specifa satelita anteno.

Ŝablono:Parenteze

Do eblas lumigi tutan kontinenton, eblas tamen ankaŭ lumigi nur malgrandan areon. Ankaŭ povas esti, ke specifaj transponiloj estas dissende malpli fortaj ol aliaj.

Do ne sufiĉas, ke kliento povu vidi sateliton. La satelito devas aldone emisii en la direkto de la kliento. Ŝablono:-

Aero

Inter la satelito kaj la ricevloko estas aero. Aero dampas jam iomete, eĉ pli, se la aero ne estas plene seka aŭ plena de polveroj. Evidente, se satelito estas videbla nur je tre malalta elevacio, la longo de la vojo tra la aero inter la kliento kaj la satelito estos pli granda. Pli granda ol en la situacio, kiam ĉe la ekvatoro la satelito troviĝas rekte zenite de la kliento — do ortangule rekte super tiu.

Opakeco de la Tera atmosfero por Ŝablono:J

Fakte estas tiel, ke nur kelkaj radiobendoj entute kapablas penetri tra la Tera atmosfero de satelito en spaco ĝis la Tera surfaco. Ondolongoj ĝis ĉirkaŭ 10 m, do frekvencoj ĝis ĉirkaŭ 30 MHz, estas reflektataj de la jonosfero. Sur ĝuste tiu reflektopovo baziĝas la longdistanca komunikado per mallongonda radiofonio. Aliflanke ondolongoj pli mallongaj ol ĉirkaŭ 1 cm, do frekvencoj pli altaj ol 30 GHz, estas absorbataj de la akvovaporo ĉeesta en la atmosfero.

Kiel oni povas vidi sur la supra diagramo, la frekvencoj uzataj por la televidaj satelitoj en la Ku-bendo — kun ondolongo ĝis iom malpli ol 2½ cm — estas jam rekte plejaltrande de tiu tiel nomata radiofenestro[27]. La pli malaltfrekvenca C-bendo kun ondolongoj ĉirkaŭe de 7 - 9 cm estas fenestre malpli krita.

Ŝablono:Parenteze

Pluvo
Nigraj pluvnuboj de minaca ŝtormo

Konsiderinde pli forte dampas pluvo la signalon. Oni parolas pri pluvfado (rain fade).[28] Tamen ĉe tio pli kritaj estas iam pluvnuboj, ol la ĉeloka pluvo mem. El la eblaj nuboj plej kritaj estas nigraj fulmotondraj nuboj. Nuboj entenas ankaŭ glacikristalojn kaj ĝuste tiuj povas ege fadigi frekvencojn inter 10 kaj 12 MHz, do en la Ku-bendo, per disreflektado. La C-bendo estas malpli trafata. Interese estas, ke signaloj kun horizontala polarizo suferas pli ol vertikalaĵoj. Pro ĉio ĉi oni kutime iomete supergrandigas la spegulon por havi "malbonveteran rezervon".

Ŝablono:Parenteze

Se la kliento troviĝas tre norde aŭ sude aŭ tre flanke de la uzata satelita pozicio, ĉiuj veteraj problemoj konsiderinde akriĝas, ĉar la vojo tra la atmosfero estas pli longa, ol ekzemple por kliento ĉe la ekvatoro kaj rekte sub la satelito.[28] El tio sekvas, ke oni en norda Skandinavio bezonas pli grandajn spegulojn ol ekzemple en Francio.

Entute la anteno kun sia konektado de la kablo per tiel nomata F-ŝtopilo ne ŝatas malsekecon kaj ankaŭ tre forta ventego povas damaĝi aŭ mise fordirekti la tuton.

Ŝablono:Parenteze

Neĝo

Ankaŭ neĝo estas problemo, se ĝi restas kuŝanta sur la konvertilo aŭ, glaciiĝinte, ie bazrande de la spegulo, do en la pelvo. Pelvo kun tavolo de neĝo aŭ glacio pro la aldona materialo ne plu havas la postulatan akuratan parabolan formon. Pro tio estas bona ideo loki la antenon, kie ĝi estas facile alirebla, ekzemple en la ĝardeno aŭ sur balkono — do ne sur la tegmento. Tiel oni povas laŭnecese vintre tre facile forbalai neĝon.

Ŝablono:Parenteze

Dufoja sunpaso

Aldona problemo estas la suno. Du fojojn en ĉiu jaro je specifa horo ĝi staras ĉiele rekte malantaŭ la satelito — do sur la linio suno — televida satelito — riceva anteno. Do dum kelkaj sinsekvaj tagoj je specifa horo — du fojojn ĉiun jaron — la anteno biras rekte al la suno mem. Ties radionda emisiado superinundas, do fakte ĵamas la signalon de la televida satelito survoje al la anteno. Dum kelkaj minutoj ĉirkaŭ tagmezo la ricevado ne plu eblas kaj tio daŭras, ĝis la suno estos plene preterpasinta la birdirekton de la anteno. Tia suna transito okazas aŭtune kaj printempe.

Jen ekzemplo de la problemo rilate la sateliton Astra 19.2ºE ricevata en Frankfurto ĉe Majno, Germanio:

Predicted Outage | Start    | End      | Duration | Start    | End
Date             | UTC      | UTC      |          | PC Local | PC Local
mm/dd/yyyy       | hh:mm:ss | hh:mm:ss | mm:ss    | hh:mm:ss | hh:mm:ss
-----------------|----------|----------|----------|----------|------------
02/27/2012       | 10:47:38 | 10:55:28 | 07:50    | 11:47:38 | 11:55:28
02/28/2012       | 10:46:06 | 10:56:36 | 10:30    | 11:46:06 | 11:56:36
02/29/2012       | 10:45:18 | 10:57:03 | 11:45    | 11:45:18 | 11:57:03
03/01/2012       | 10:44:51 | 10:57:06 | 12:15    | 11:44:51 | 11:57:06
03/02/2012       | 10:44:48 | 10:56:43 | 11:55    | 11:44:48 | 11:56:43
03/03/2012       | 10:45:13 | 10:55:53 | 10:40    | 11:45:13 | 11:55:53
03/04/2012       | 10:46:13 | 10:54:28 | 08:15    | 11:46:13 | 11:54:28
03/05/2012       | 10:49:05 | 10:51:05 | 02:00    | 11:49:05 | 11:51:05

Temas pri prognozo[29].

Endomaj sendrataj telefonoj
DECT-telefono

Kelkaj specoj de endomaj Ŝablono:J laŭ la sistemo DECT uzas frekvencojn, kiuj kolizias kun kelkaj frekvencoj estiĝantaj malantaŭ la konvertilo en la interfrekvenca bendo survoje tra la kablo al la ricevilo. Pro tio oni uzu nur tre bone ŝirmatan samaksan kablon — la tiel nomatan satelitan kablon — inter la eliro de la etbrua konvertilo kaj la eniro de la ricevilo. Fakte la DECT-telefoncentrejo, kiu senĉese kontaktas siajn telefonojn, povas regule ĵami la interfrekvencan signalon devene de specifa transponilo.

Ŝablono:Parenteze

Longa kablo

Se la kablo estas tre longa oni muntu amplifilon — tiel nomatan deklivgajnan amplifilon, kiu pli forte amplifas la plej altajn frekvencojn, kiujn kabloj ĝenerale pli malplifortigas ol la malaltajn frekvencojn. Ĝi same kiel la etbrua konvertilo mem nutriĝas de la ricevilo. Samtempe la amplifilo tralasas ĉiujn komandojn elmetitaj de la ricevilo al iuj konvertiloj aŭ komutiloj.

Oni muntu tian amplifilon proksime al la eliro de la etbrua konvertilo aŭ plurobla komutilo, ne rekte ĉe la eniro de la ricevilo.

Mezuriloj

La granda problemo rilate al instalaĵo por ricevi satelitan televidon estas la simpla fakto, ke oni instalade ne povas per la propraj okuloj vidi la sateliton. Ĝi estas simple tro fora por povi vidi ĝin. Do la problemo estas per la antenspegulo biri en la ĝusta direkto.

Simpla satelitotrovilo
Simpla satelitotrovilo

Plej simpla helpilo estas satelitotrovilo (satellite finder). Temas pri analoga mezurilo, kiun oni metis en la kablovojon inter la konvertilo kaj la ricevilo. Se estas disekiloj, oni povas meti ĝin rekte antaŭ la disekiloj aŭ malantaŭ la disekiloj laŭnecese. La simpla satelita trovilo fakte estas pli trovigilo ol trovilo. La trovadon devas efektivigi la uzanto. La trovilo kapablas montri la signalforton en la kablovojo. Plej ofte troviĝas analoga mezurilo por montri tion. Ene, estas amplifilo kaj ofte speco de fajfilo, kiu ŝanĝas sian tonalton laŭ la signalforto. Alivorte, se oni iam per sia direktumado iel fakte sukcesas kapti iun ajn sateliton, egale kiun, oni almenaŭ rimarkas tion — unue per la montrilo de la mezurilo, due per la plialtiĝo de la fajftono.

Ŝablono:Parenteze

Aplikaĵo por inteligentaj poŝtelefonoj

Novdate (2012) estas eble per inteligentaj poŝtelefonoj kaj speciala programeto fakte "vidi" sateliton.[30] Temas pri aplikado de la principo pliigita realo.

Por tiu la poŝtelefono uzas

  • sian integrigitan fotilon — fakte kameraon,
  • sian integrigitan globalan loktrovan sistemon (GPS — global positioning system),
  • eble aldone sian integrigitan WiFi-retan loktrovan sistemon,
  • sian integrigitan magnetan kompason,
  • sian integrigitan ĉiudirektan oblikviĝan detektilon.

Eklanĉinte la programeton — en la plej nova versio (2012) — ĉiuj videblaj satelitoj vidiĝas ĝustapozicie sur la ekrano de la fotilo. En ties realtempa bildo de la horizonto kaj ĉielo oni aldonas virtualajn markojn por montri la satelitajn poziciojn. Tiel oni povas tuj ekkoni, ĉu oni havas liberan rigardon al la satelito, aŭ ĉu konstruaĵo aŭ arbo baras la vojon. Jen ideala solvo por trovi konvenan lokon por instali la antenon. Aldone oni povas tre malnete jam birigi la antenon en la ĝusta direkto.

Satelittelevida spektro-analizilo
Eltiraĵo de la spektro de TV-satelita signalo

Por vere profesie birigi antenon, kaj ene de anteno birigi la konvertilon kaj alĝustigi ties ortodevion (skew) por plejbone disigi la polarizajn ebenojn, estas necese apliki specialan satelittelevidan spektro-analizilon. Tiu analizas la frekvencspektron trans la tuta interfrekvencbendo rekte malantaŭ la konvertilo kaj montras tiun ekrane.

Ŝablono:Parenteze

Grave estas por munti kaj alĝustigi satelitajn antenojn, ke la spektro-analizilo estu facile portebla — prefere kun rimeno por pendigi ĝin de la kolo — kaj nutriĝu pere de akumulatoro. Lastvice, la ekrano devas esti legebla en hela sunlumo. Alivorte antenmuntisto devas povi uzi ĝin ankaŭ vivminace balanciĝante sur dekliva tegmento de domo.

Ekzemplo de tia portebla mezurilo estas la Smartmeter S10.[31]

Referencoj kaj notoj

Encyclopedia Astronautica
Boeing
NASA
BBC
  1. BBC — Singapore profile — Media BBC pri amaskomunikiloj en Singapuro
  2. Iran jamming BBC Persian programme Irano ĵamas Perslingvan programon de BBC
  3. US broadcasts jammed by Cuba Usonaj dissendoj ĵamitaj de Kubo
  4. Bahrain TV station struggles as signal blocked Raporto pri ĵamado fare de Barejno
Alilingvaj Vikipedioj
  1. Satellite Instructional Television Experiment — Angla Vikipedio
  2. Religious broadcasting Religia dissendado — Angla Vikipedio
  3. Molnya orbit Molnja orbito — Angla Vikipedio
  4. PAL Germana analoga kolortelevida sistemo — Germana Vikipedio
  5. SECAM Franca analoga kolortelevida sistemo — Franca Vikipedio
  6. NTSC Usona analoga kolortelevida sistemo — Angla Vikipedio
  7. D2-MAC Eŭropa analoga altdetaliga kolortelevida sistemo — Angla Vikipedio
  8. Hi-Vision Japana analoga altdetaliga kolortelevida sistemo HiVision — Angla Vikipedio
  9. MUSE Komprimada sistemo por la Japana sistemo HiVision - Angla Vikipedio
  10. HD-MAC Eŭropa analoga altdetaliga kolortelevida sistemo — Angla Vikipedio
  11. D-MAC Eŭropa analoga aldetaliga kolortelevida sistemo — Angla Vikipedio
  12. Yagi-Uda antenna Yagy-Uda-anteno — Angla Vikipedio
  13. SCART Konektingo por analoga vid- kaj sonsignalo laŭ diversaj reĝimoj — Angla Vikipedio
  14. Péritel Konektingo por analoga vid- kaj sonsignalo laŭ diversaj reĝimoj — Franca Vikipedio
  15. PCMCIA Ekstera kartingo de komputilo — Angla Vikipedio
  16. HDMI Konektingo por cifereca son- kaj vidsignalo — Angla Vikipedio
  17. eSata Kontaktingo por ekstera disko — Angla Vikipedio
Aliaj fontoj

Ŝablono:Referencoj

Notoj
  1. La praaŭtoro de tiu ĉi artikolo estas brito, loĝanta en Germanujo. La brita televidejo BBC uzas sateliton plejparte dediĉitan nur al Britujo. Ĝi mallarĝfaske albiras nur Brition. Nur ĉar tio teknike ne plene sukcesas, estas eble ricevi la hejmajn televidkanalojn ankaŭ en Germanujo, tamen nur en okcidenta kaj meza Germanujo kaj per spegulo iom pli granda ol normala. Tamen pli oriente, ekzemple en Berlino, la afero iĝas tre krita. Eĉ per spegulo 5-metra ricevi je ĉiu taghoro ĉiun transponilon kaj dum ĉiu vetero apenaŭ plu eblas.
  2. Dum la malvarma milito stacioj kiel Voĉo de Usono, Radio Moskvo kaj BBC regalis la tutmondan publikon per unuflankaj informoj kaj influcelaj misinformoj. Ekde ĉirkaŭ 2010 Ĉina Radio Internacia dominas la mallongondajn bendojn. Multaj ŝtataj eksterlandaj dissendaj servoj ĉesis pro financaj premoj kaj samtempe pro manko de minaco de iuj malamikaj ŝtatoj post la disfalo de Soveta Unio. (Parenteze, en la jaro 1994 ŝtata radiostacio tre efike rolis enlanden, eklanĉante la Ŝablono:N.)
  3. Pro la bendlarĝo necesa por transporti televidsignalojn oni estas devigata uzi pli altajn frekvencojn ene de la VHF-bendo kaj tiuj disvastiĝas kvazaŭ-optike — do preskaŭ rektlinie kaj ne multe pli foren portiĝas ol ĝis iomete trans la horizonto.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Elstara Ŝablono:ADLS

  1. 1,0 1,1 Satellite TV and the waning of the Global VillageŜablono:404 Satelita TV kaj la formortiĝo de la Tutmonda Vilaĝo
  2. France24 — Chinese hide satellite dishesŜablono:404 Ĉinoj kaŝas satelitajn pelvojn
  3. Mohabat News — Imprisonment for owners of satellite dishesŜablono:404 Malliberejo por posedantoj de satelitaj pelvoj
  4. France24 — Satellite dishes forbidden en TurkmenistanŜablono:404 Satelitaj pelvoj malpermesataj en Turknistano
  5. Satelite dishes Pri la kaŝa uzo de satelitaj pelvoj en Kubo
  6. Burma: The censored land Ŝablono:Webarchiv Satelita televido alte impostata
  7. The jamming of a satelite signal La ĵamado de satelita signalo
  8. BBC-condemns Cuba's jamming of satellite TV broadcasts BBC kondamnas la ĵamadon de satelitaj TV-dissendoj fare de Kubo
  9. India launches world's first education satellite Hindujo lanĉas la monde unuan klerigadan sateliton
  10. China launches satellite TV channel to train students, teachers and migrant workers Ĉinujo lanĉas TV-kanalon por trejni studantoj, instruistojn kaj migrantajn laboristojn
  11. The role of Al-Jazeera (Arabic) in the Arab revolts of 2011Ŝablono:404 La rolo de Al-Ĝazira (Arablingva) en la Arabaj ribeloj de 2011
  12. Eutelsat Ka, 9,0º E Irlandaj programoj en Ka-bendo
  13. Astra TV-Satelita entrepreno
  14. Enhanced Teletext specification 2003 Ŝablono:Webarchiv Teleteksta normo — versio 2003
  15. EbS La informkanalo de la Eŭropa Komisiono
  16. EuroNews
  17. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  18. hbbtv.org Retejo de HbbTV
  19. DishCamo Pelvokovriloj
  20. Megasat campingman Aŭtomate biranta satelita anteno
  21. SeaTelŜablono:404 Dumveturada aŭtomate biranta satelita anteno
  22. DiSEqC.org specifications Ŝablono:Webarchiv Specifaĵo de DiSEqC
  23. Spaun Ŝablono:Webarchiv DiSEqC for technicians
  24. FibreMDU Optical LNB Ŝablono:Webarchiv Lumdukta LNB
  25. LyngSat Satelitaj datumoj
  26. Dr.HD F16 Satelita ricevilo kun interne kaj blindskanilo kaj spektro-analizilo
  27. Radio window Radiofenestro
  28. 28,0 28,1 Rain fade calculationsŜablono:404 Kalkulado de pluvfado
  29. Satellite Calculationsl Kalkulilo por sunpasa perdo de la signalo
  30. Dish pointer AR por iPhone ĉe Jutubo
  31. Smartmeter S10Ŝablono:404 Portebla satelittelevida spektro-analizilo.