Rezistomomanto

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Inercimomantoj kaj rezistomantoj kontraŭ flekso
F = areo (Flächeninhalt)
e = maksimuma distanco (größter Abstand)
J = inercimomanto (Trägheitsmoment)
W=J/e = rezistomomanto (Widerstandsmoment)

La rezistomomanto en teknika mekaniko estas grando kiu dependas nur de la geometriaj ecoj de sekco. Ĝi estas uzata en la studado de konstruaĵoj, por determini la maksimuman streĉon en tiu sekco.

La rezistomomanto Wegalas al la kvociento de la inercimomanto per la distanco amax inter la bordo de la sekco kaj la neŭtrala fibro[1]:

W=Iamax

La mezurunuo de la rezistomomanto estas m³

Oni distingas inter la rezistomomanto kontraŭ flekso Wf kaj la rezistomomanto kontraŭ tordo Wt.

Kiam estas konata la streĉanta momanto M kaj la rezistomomanto W, tiam eblas kalkuli la maksimuman streĉon en la sekco:

pro flekso :σmax=MfWf

pro tordo :τmax=MtWt

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Projektoj

  1. La neŭtrala fibro estas tiu fibro ene de la streĉata trabo, kiu estas senstreĉa