Inercimomanto de areo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La inercimomanto de areodua momanto de areo, estas geometria grando, kiu karakterizas sekcon de struktura komponanto kaj estas uzata por kalkuli ties streĉojn kaj deformojn dum fleksa kaj torda ŝarĝo.

La inercimomanto de areo havas la dimension m4 kaj ne devas esti konfuzata kun la inercimomanto de masoj (dimensio kgm²), kiu rilatas al turna movado.

La inercimomanto de areo ne rilatas al koncepto de inercio. Ĝi estas difinita nur baze de la formo kaj la dimensioj de la areo kaj ne dependas de la materialoj uzataj.

La inercimomanto de areo ĉirkaŭ akso, kiu trapasas ĝian geometrian centron estas difinita kiel sekvas:

I=Ar2dA

Kie dA estas areo-elemento kaj r ties distanco de la geometria centro de la tuta areo.

Por kalkuli la momanton ĉirkaŭ ajna akso povas esti uzata la teoremo de Steiner.

priskribo inercimomanto de areo
cirklo kun radiuso r I0=πr44
elipso, kun longa akso a kaj mallonga akso b I0=πab34
ortangulo kun larĝo b kaj alto h I0=bh312
triangulo kun bazo b kaj alto h I0=bh336

Ŝablono:Projektoj