Reaktanco

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Reaktanco estas imaginara komponanto de elektra impedanco. La impedanco estas kompleksa nombro, kies reala komponanto estas aktiva rezistanco kaj la imaginara komponanto estas imaginara aŭ reaktiva rezistanco.

Z=R+jX,

kie Z estas kompleta rezistancoimpedanco, R estas aktiva rezistanco, X estas la reaktiva (propre reaktanco), j estas imaginara unuo.

Depende de la signo de la reaktanco ŝanĝas la konduto de elektra cirkvito:

  • X>0 la reaktanco estas pozitiva, la impedanco havas induktivan karakteron.
  • X=0 la impedanco estas pure aktiva.
  • X<0 la reaktanco estas negativa, la impedanco havas kapacitan karakteron.

La reaktancon difinas la induktiva kaj la kapacita komponanto de cirkvito:

X=XLXC,

kie la induktiva komponanto dependas de pla indukto de la cirkvito kaj de la frekvenco ω de la fluanta kurento:

Induktiva rezistanco (XL) estas la induktiva komponanto, XL=ωL=2πfL

La kapacita komponento (XC) dependas de la kapacito de la cirkvito kaj de la frekvenco de la kurento:

XC=1ωC=12πfC

La susceptanco estas la inverso de la reaktanco:

B=1X .

Vidu ankaŭ