Primara idealo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En ringo-teorio, primara idealo (Ŝablono:Lang-en, Ŝablono:Lang-fr) estas ĝeneraligo de la koncepto de prima idealo. Ĝi estas ĝeneraligo de la potencoj de primoj en la ringo de entjeroj.

Difino

Idealo 𝔮R en komuta ringo R estas primara, se ĝi plenumas la jenajn du aksiomojn.

  • Por ĉiuj elementoj x,yR, se xy𝔮, tiam aŭ xQynQ por iu n.
  • 𝔮R.

Ecoj

Ĉiu prima idealo estas primara idealo.

La radikalo de primara idealo estas prima idealo.

Se 𝔭 estas prima idealo, tiam ĉia primara idealo, kies radikalo estas 𝔭, nomiĝas 𝔭-primara idealo.

Ekzemploj

En la ringo de entjeroj , la primaraj idealoj estas la ĉefidealoj (q), en kiu q estas aŭ pozitiva potenco de primo pn (n{1,2,3,}) aŭ nul.

Ekzemple, estu 𝔮=(125) en la ringo de entjeroj . Supozu ke xy𝔮 sed x𝔮. Tiam 125xy, sed 125 ne dividas x. Tial 5 devas dividi y, kaj tial iu potenco de y (konkrete y3), devas esti en 𝔮

Apliko

La koncepto de primaraj idealoj gravas en algebra geometrio: ĉiu idealo en Noether-a ringo havas la t.n. primaran malkomponiĝon, t.e. ĝi estas prezentebla kiel komunaĵo de finia familio de primaraj idealoj.

Eksteraj ligiloj