Oklatero

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Hiperpluredro En geometrio, oklatero estas plurlatero kun 8 lateroj.

Regulaj oklateroj

Regula oklatero estas oklatero kiu estas regula plurlatero.

Ĉe konveksa regula oklatero ĉiuj lateroj estas egalaj kaj ĉiuj enaj anguloj estas 135°. Ĝia simbolo de Schläfli estas {8}.

Stelooklatero montrita per ruĝaj linioj

Nekonveksa regula oklatero estas 8-latera stelo, stelooklatero. Ĝia simbolo de Schläfli estas {8/3}. Ŝablono:-

Neregulaj oklateroj
Konveksa Nekonveksa Nekonveksa sinkrucanta (kompleksa)

Regula oklatero estas konstruebla kun cirkelo kaj liniilo. Unu el variantoj konstrui ĝin estas jena:

  • Konstrui kvadraton.
  • Konstrui ĉirkaŭskribitan cirklon ĉirkaŭ la kvadrato (eble ĝi jam estos konstruita dum la konstruo de la kvadrato).
  • Disdividi ĉiun arkon de la ĉirkaŭskribita cirklo inter du najbaraj verticoj de la kvadrato je du egalaj duonoj.
  • Verticoj de la kvadrato kune kun la mezpunktoj de la arkoj estas 8 verticoj de la regula oklatero.

La areo de regula oklatero de flanka longo a estas

A=2cotπ8t2=2(1+2)t24.828427t2
kie t estas la longo de latero
A=4sinπ4R2=22R22.828427R2
kie R estas radiuso de la ĉirkaŭskribita cirklo
A=8tanπ8r2=8(21)r23.3137085r2
kie r estas radiuso de la enskribita cirklo
A=S2t2.
kie S estas distanco inter la paralelaj lateroj, S=(1+2)t.

La lasta formulo estas pruvata per konsidero de kvadrato, kiu estas konstruita plilongigo de du paroj de paralelaj lateroj de la oklatero. Tiam inter la kvadrato kaj la oklatero aperas kvar 45-45-90 trianguloj. Se meti la triangulojn kune tiel ke la ortoj estas kune rezultiĝas la pli malgranda kvadrato, latero de kiu estas egala al latero de la oklatero. Areo de la unua kvadrato estas S2, areo de la dua kvadrato estas t2, areo de la fonta oklatero estas diferenco inter areoj de la kvadratoj.

Oklateroj en pluredroj kaj kahelaroj


La senpintigita kvadrata kahelaro havas 2 oklaterajn edrojn ĉirkaŭ ĉiu vertico.

La senpintigita kubo havas 6 oklaterajn edrojn.

La senpintigita kubokedro havas 6 oklaterajn edrojn.

La oklatera prismo havas du oklaterajn edrojn.

La oklatera kontraŭprismo havas du oklaterajn edrojn.

La vertica figuro de la unuforma pluredro granda durombo-dudek-dekduedro estas enhavita en neregula stelooklatero, kun kvar lateroj tra ĝia centro.

Uzoj de oklateroj


En multaj partoj de la mondo, halta signo havas formon de regula oklatero.

elektra butono de formo de regula oklatero

Ujo por salo de formo de regula oklatero

Skatolo de formo de neregula oklatero

Korbo de formo de neregula oklatero

Ombrelo de formo de regula oklatero

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Oklateraj figuroj Ŝablono:Plurlateroj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj