Nepero

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Aliaj signifoj La nepero[1] (simbole Np) estas mezurunuo por la karakterizo de niveloj kaj mezuroj.

Difino

Supozu ke ekzistas du amplitudoj A1 kaj A0, kaj konsideru la rilatumon A1/A0. La nombro de neperoj respondanta al tiu rilatumo estas la natura logaritmo de tiu rilatumo inter amplitudoj:

nombro de neperoj=lnA1A0=logeA1A0

Alivorte, unu nepero respondas al la rilatumo inter du amplitudoj, kiu egalas 10.

Alternative, oni povas mezuri rilatumojn inter povumoj, kiuj estas proporciaj al la kvadratoj de la amplitudoj. Se la povumoj estas P1 kaj P0, tiaj ke

P1P0=A12A02,

do

nombro de neperoj=12lnP1P0

Alivorte, unu nepero estas la logaritmo de la rilatumo inter du povumoj kiu egalas e2=7,389.

Konverto al aliaj unuoj

La belo (mezurunuo) (simbole B) estas mezurunuo, kiu reprezentas la rilatumon inter du amplitudoj kiu egalas (ln10)/2 (aŭ rilatumon inter povumoj de ln10).

nombro de beloj=12ln10lnA1A0

Tial, jen la konverto inter belo kaj nepero:

1Np=2ln(10)B8,6859×101B
1B=12ln(10)Np1,1513Np

La decibelo (simbole dB) estas mezurunuo, kiu reprezentas la rilatumon inter du amplitudoj kiu egalas (ln10)/20 (aŭ rilatumon inter povumoj de (ln10)/10).

nombro de beloj=120ln10lnA1A0

Tial, jen la konverto inter belo kaj nepero:

1Np=20ln(10)dB8,6859dB
1dB=120ln(10)Np1,1513×101Np

Historio

La nepero estis nomita laŭ John Napier (Esperantigite, Johano Nepero). La nepero estis difinita en 1922 de la Usona firmao Bell Telephone Laboratories, origine angle literatumita Ŝablono:Lang;[2]Ŝablono:Rp poste la literumo estis ŝanĝita al Ŝablono:Lang en 1929.[3]Ŝablono:Rp

La simbolo de la nepero estas majuskla (Np), pro la ĝenerala regulo ke la simbolo de mezurunuo nomita laŭ propra nomo estas majuskla (malgraŭ ke la nomo de la mezurunuo mem estas minuskla).

Ŝablono:Projektoj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj