Natria perborato
| Natria perborato | |
| Kemia strukturo de la Natria perborato | |
| Duhidrata dumero de natria perborato | |
| Alternativa(j) nomo(j) | |
| Natria salo de perborata acido Perborato de natrio | |
| Kemia formulo | |
| CAS-numero-kodo | 7632-04-4 (anhidra) 10332-33-9 (unuhidrata) 10486-00-7 (kvarhidrata) |
| ChemSpider kodo | 4574023 |
| PubChem-kodo | 5460514 |
| Fizikaj proprecoj | |
| Aspekto | Blanka senodora pulvoro |
| Molmaso | 81,7989 g mol−1(anhidra) 117,8295 g mol−1 (duhidrata) 153.86 g mol−1(kvarhidrata) |
| Smiles | [Na+].[Na+].O[B-]1 (OO[B-](O)(O)OO1)O |
| Denseco | 1,73 g/cm3 |
| Fandopunkto | Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 336 K) (kvarhidrata) |
| Bolpunkto | 130 ĝis Ŝablono:GdC (266 ĝis Ŝablono:GdF; 403 ĝis 423 K) (kvarhidrata, malkomponiĝas) |
| Mortiga dozo (LD50) | 3250 mg/kg (muso, buŝa) |
| Sekurecaj Indikoj | |
| Risko | R8 R22 R23 R37 R41 R61 R62 |
| Sekureco | S45 S47 S53 |
| Pridanĝeraj indikoj | |
| Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj | |
| GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |
| GHS Damaĝo-piktogramo | |
| GHS Signalvorto | Averto |
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | Ŝablono:H-Frazoj |
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | Ŝablono:P-Frazoj |
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa) | |
Natria perborato, perborato de natrio aŭ NaBO3 estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj perborata acido, blanka substanco, akvosolvebla, kiu kristaliĝas per unu, du, tri kaj kvarhidratoj. La plej gravaj komerce estas la unu- kaj kvarhidrataj molekuloj.
La plej elementa strukturo[2] de la perboratoj estas la dumera anjono (B2O4[OH]22−), kie du boratomoj ligiĝas per du peroksaj pontoj en sesmembra seĝoforma ringo kaj la simplecaj reprezentaĵoj de la formulo estas nur konvena maniero elesprimi la averaĝan kemian komponaĵon.
Preparado kaj kemio
Natria perborato produktiĝas per reakcio inter dunatria kvarborato kvinhidrata, hidrogena peroksido kaj kaŭstika natrio. La unuhidrata formo dissolviĝas pli bone ol la kvarhidrata kaj havas pli grandan termo-stabilecon. Ĝi preparatas per hejtado de la kvarhidrata. Natria perborato suferas hidrolizon kontakte kun akvo, estigante hidrogenan peroksidon kaj borakson.
Strukturo
Kontraŭe al natria perkarbonato[3] kaj perfosfato, natria perborato ne estas nur iu adukto kun hidrogena peroksido kaj ĝi ne havas unuopan BO3−. Anstataŭ, ĝi prezentas ciklan dumeron anjonon B2O4(OH)42−, kie du boratomoj ligiĝas per du peroksaj pontoj ene de sesmembra seĝoforma ringo. Ĉi-strukturo igas la substancon pli stabila kaj sekura por manipulado kaj stokado. Do, la formulo de la natriaj saloj estas Na2H4B2O8.
Uzoj
Perborato de natrio uzatas kiel fonto de aktiva oksigeno en multaj sapoj, sapoj por lavbutikoj, produktoj por purigaĵoj kaj blankigagento. Ĝi same alestas en kelkaj formulaĵoj de dentokremo, kiel blankigagento por interna uzo de nevitala dentoradika traktado.[4] La natria perborato estas enmetita en la dento-interno kaj lasata surloke dum certa periodo, permesante ke ĝi disetendiĝu tra la dento forigante makulojn el interne eksteren. Ĝi posedas antisepsajn proprecojn kaj povas agi kiel malinfektilo. Ĝi same uzatas kiel mallongedaŭra konservanto en kelkaj komercaj markoj de kolirioj.
Natria perborato estas malpli agresema blankigilo ol natria hipoklorito, kaŭzante malpli degradiĝon al tinkturoj kaj tekstilaĵoj. Boratoj same havas kelkajn neoksidivajn blankigajn proprecojn.
Natria perborato rapide liberigas oksigenon ĉe temperaturoj pli altaj ol Ŝablono:GdC. Por igi ĝin pli aktiva en malaltaj temperaturoj (inter Ŝablono:GdC kaj Ŝablono:GdC), ĝi devas miksiĝi kun adekvata aktivigilo, ordinare la kvaracetilo-etilena duamino.
Sintezo
Natria perborato prepariĝas en du-paŝa procezo ekde borakso kaj kaŭstika sodo:
Sekvata de traktado kun hidrogena peroksido en akva solvaĵo:
Referencoj
Vidu ankaŭ
Literaturo
Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio
- ↑ https://www.applichem.com/fileadmin/datenblaetter/A3602_en_IE.pdfŜablono:404 AppliChem]
- ↑ Handbook of Detergents, Part F: Production, Uri Zoller, Paul Sosis
- ↑ Powdered Detergents, Michael Showell
- ↑ Endodontics, Volume 1, John Ide Ingle, Leif K. Bakland