Natria heksafluoro-aluminiato

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Natria heksafluoroaluminiato
natria heksafluoroaluminiato
Kemia strukturo de la Natria heksafluoroaluminiato
natria heksafluoroaluminiato
Tridimensia strukturo de natria heksafluoroaluminiato
Kriolito, erco de
natria heksafluoroaluminiato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fluoroaluminiato de natrio
  • Heksafluoroaluminiato de natrio
  • Natria salo de heksafluoro-aluminiata acido
Kemia formulo
Na3[AlF6]
CAS-numero-kodo 13775-53-6
ChemSpider kodo 11431435
PubChem-kodo 159692
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka pulvoro
Molmaso 209,94 g mol−1
Denseco 2.9 g/cm3
Fandopunkto Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 1,220 K)
Bolpunkto malkomponiĝas
Solvebleco Akvo:0.04% (Ŝablono:GdC)
Mortiga dozo (LD50) 900 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R20 R48/23/25 R51/53
Sekureco S(S1/2) S22 S37 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Natria heksafluoroaluminiato, heksafluoroaluminiato de natrioNa3[AlF6] estas neorganika kombinaĵo de fluoro, natrio kaj aluminio[2], blanka salo kiu nature okazas kiel la mineralo kriolito, kaj vaste uzata en industria produktado de aluminio. En 1957, natria aluminia heksafluorido estis registrita kiel pesticido en Usono, hodiaŭ kvar aliaj substancoj per tiu formulo estas registritaj.

Uzoj

La ĉefa apliko de sinteza kriolito estas kiel solvaĵo aŭ fluo por elektrolizo de la aluminia oksido samkiel baŭksito. La konvertado de aluminiaj oksidoj en metalan aluminion necesas ke la metalaj jonoj dissolviĝu por ke ili povu akcepti elektronojn provizitajn per la elektroliza ĉelo[3]. Iu miksaĵo da kriolito kaj iom da "aluminia bifluorido" agas kiel solvanto. Kontraŭe al normalaj solvaĵoj, ĉi-salo bezonas temperaturojn atingantajn Ŝablono:GdC por fandiĝi. Aliaj uzoj de la natria heksafluorido de aluminio estas kiel komponaĵo por vitraĵoj kaj emajloj kaj en la kaŭĉuka industrio.

Sintezo

𝟨𝖭𝖺𝖮𝖧+𝖠𝗅𝟤𝖮𝟥+𝟣𝟤𝖧𝖥 T 𝟤𝖭𝖺𝟥𝖠𝗅𝖥𝟨+𝟫𝖧𝟤𝖮
𝟥𝖭𝖺𝖥+𝖠𝗅𝖥𝟥  𝖭𝖺𝟥[𝖠𝗅𝖥𝟨]
𝟥𝖭𝖺𝖥+𝖠𝗅(𝖮𝖧)𝟥+𝟥𝖧𝖥  𝖭𝖺𝟥[𝖠𝗅𝖥𝟨]+𝟥𝖧𝟤𝖮
𝖠𝗅𝖥𝟥+𝟥𝖭𝖧𝟦𝖥+𝟥𝖭𝖺𝖭𝖮𝟥  𝖭𝖺𝟥[𝖠𝗅𝖥𝟨]+𝟥𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟥
𝖠𝗅𝟤(𝖲𝖮𝟦)𝟥+𝟣𝟤𝖭𝖺𝖥  𝟤𝖭𝖺𝟥[𝖠𝗅𝖥𝟨]+𝟥𝖭𝖺𝟤𝖲𝖮𝟦

Reakcioj

  • Per alta temperaturo, ĝi jone dissolviĝas:
𝖭𝖺𝟥[𝖠𝗅𝖥𝟨]        1000oC 𝟥𝖭𝖺++[𝖠𝗅𝖥𝟨]𝟥
  • Kiam plu hejtata, ĝi ekmalkomponiĝas:
[𝖠𝗅𝖥𝟨]𝟥         >1000oC [𝖠𝗅𝖥𝟦]+𝟤𝖥
  • Per traktado kun fortaj acidoj ĝi estas atakata:
𝟤𝖭𝖺𝟥[𝖠𝗅𝖥𝟨]+𝟫𝖧𝟤𝖲𝖮𝟦   𝟨𝖭𝖺𝖧𝖲𝖮𝟦+𝖠𝗅𝟤(𝖲𝖮𝟦)𝟥+𝟣𝟤𝖧𝖥
  • Ĝi same reakcias kun fortaj alkaloj:
𝖭𝖺𝟥[𝖠𝗅𝖥𝟨]+𝟦𝖭𝖺𝖮𝖧   𝖭𝖺[𝖠𝗅(𝖮𝖧)𝟦]+𝟨𝖭𝖺𝖥

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo