Magia konstanto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

La magia konstanto de magia kvadrato estas sumo de nombroj en iu horizontalo, vertikalo aŭ diagonalo de tiu kvadrato. Ekzemple, la jena magia kvadrato:
havas magian konstanton 15.
Magia kvadrato de ordo estas norma se ĝi enhavas ĉiun pozitivan entjeron inter 1 kaj . La magia konstanto de norma magia kvadrato de ordo egalas al:
- .
La komenco de la sinsekvo de la magiaj konstantoj de normaj magiaj kvadratoj M (n) estas jena (Ŝablono:OEIS):
| Ordo n | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | … |
| M (n) | 15 | 34 | 65 | 111 | 175 | 260 | 369 | 505 | 671 | 870 | 1105 | … |
La termino magia konstanto same aplikas al aliaj "magiaj" figuroj, kiel magia stelo kaj magia kubo.