Kalia borohidrido
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Kalia borohidrido estas neorganika komponaĵo, kristalblanka solidaĵo kaj diversutila reduktagento uzata industrie kaj grandskale en organikaj reakcioj kaj kiel krudmaterialo por blankigo de ligna pulpo. En kemiaj sintezoj ĝi uzatas kiel tre selektema katalizilo por reduktado de ketonoj kaj aldehidoj al ties korespondaj alkoholoj.
Kiel ekzemploj, oni povas mencii ĝian aplikon en la sintezo de la kloramfenikolo, vitamino A, tiopenikolo, atropino kaj skopolamino. Ĝi malsamas el aliaj borohidridoj ĉar ĝi estas nesolvebla en alkoholo, etero kaj kvarhidrofurano.
Ĉi-substanco estas stabila en aero ĝis Ŝablono:GdC kaj estas malpli potenca kiel reduktagento ol litia aluminia hidrido. Ĉe Ŝablono:GdCŜablono:GdC ĝi formas hidraton kaj ĝia akva solvaĵo malkomponiĝas iompostiome escepte kiam stabiligita super pH >9.[4] Ĝia solvebleco en akvo estas 25, 55 kaj 88 g/100 ml de akvo ĉe OŜablono:GdC, Ŝablono:GdC kaj Ŝablono:GdC respektive. Bolado aŭ acidigo de la solvaĵoj malkomponigas ĝin.
Sintezoj
Sintezo 1
- kalia borohidrido preparatas per reakcio inter kalia hidrido kaj duborano:
|
|
Sintezo 2
- Ĝi same preparatas per reakcio inter etoksa kalio kaj duborano:
|
|
Sintezo 3
- kalia borohidrido prepareblas per reakcio inter kalia hidrido kaj trimetoksa boro:
|
|
Sintezo 4
- kalia borohidrido sintezatas pere de reakcio inter kalia hidrido kaj bora triklorido aŭ borata anhidrido:
|
|
Literaturo
- American Elements
- Cameo Chemicals
- Degruyter
- patents.google
- New Jersey Department of Health and Senior Services
Referencoj
Ŝablono:Neorganikaj saloj de kalio Ŝablono:Organikaj saloj de kalio Ŝablono:Ĝermo