Homotopio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Homotopio inter du ebenaj kurboj (funkcioj de intervalo al la ebeno)

En topologio, homotopio[1] estas kontinua deformo de kontinua funkcio al alia kontinua funkcioo (kun la samaj fonta kaj cela) aroj; alivorte, pli abstrakte, kurbo en la spaco de kontinuaj funkcioj de fiksitaj fonta kaj cela aroj. Ekzisto de homotopioj difinas la ekvivalentrilaton homotopeco[2] sur la spaco de kontinuaj funkcioj.

Difino

Supozu ke X kaj Y estas topologiaj spacoj, kaj f,g:XY estas du kontinuaj funkcioj, kies argumentaro estas X, kies cela aro estas Y. Do, homotopio inter f kaj g estas kontinua funkcio

h:X×[0,1]Y

tia ke, por ĉiu ajn xX,

h(x,0)=f(x)
h(x,1)=g(x).

Du kontinuaj funkcioj estas homotopaj, aŭ unu estas homotopa al la alia, se homotopio ekzistas inter ili.

Ecoj

Homotopeco estas ekvivalentrilato en la spaco de kontinuaj funkcioj inter fiksitaj fonta kaj cela aroj.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj