Holomorfa funkcio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En kompleksa analitiko, holomorfa funkcioholomorfio estas kompleksvalora funkcio sur subaro de kompleksa ebeno (aŭ pli ĝenerale kompleksa sternaĵo), kiu estas derivebla kaj analitika en la kompleksa senco. Pri reelaj funkcioj, la koncepto de deriveblo kaj analitikeco estas tre malsamaj; tamen por kompleksaj funkcioj la du konceptoj estas samampleksaj.

Difino

Por kontinua funkcio

f:U

sur malfermita subaro U de la kompleksa ebeno ={x+iy:x,y}, la jenaj aksiomoj estas ekvivalentaj, kaj funkcio plenumanta ilin nomiĝas holomorfa:

  • (Ĉiea kompleksa deriveblo) Ĉe ĉiu punkto z0U, la ĉi-suba kompleksa derivo ekzistas:
    f(z0)=limzz0f(z)f(z0)zz0.
  • (Reeldiferenciala kriterio) La reela kaj imaginara partoj f(z)=u(z)+iv(z) estas kontinue deriveblaj (t.e. u,v𝒞1(U,)), kaj plenumas la ekvaciojn de Cauchy-Riemann:
    ux=vy
    uy=vx.
  • (Kompleksa analitikeco) Ĉe ĉiu punkto z0U, ekzistas ĉirkaŭaĵo VU de z0 kaj vico de kompleksaj nombroj a0,a1,, tia ke la jena serio konverĝas al f ĉie en V:
    f(z)=i=0ai(zz0)n.

(Kiel kutime, ni uzas konvencian notacion, kez=x+iy.)

Pli ĝenerale, oni povas difini holomorfajn funkciojn sur kompleksa sternaĵo. Holomorfa funkcio sur kompleksa sternaĵo estas funkcio, kiu estas ĉie loke holomorfa (en la senco pri subaroj de kompleksa ebeno) laŭ kompleksa atlaso.

Ekzemploj

Ĉiu polinomo estas holomorfa funkcio sur .

La eksponenta funkcio exp, kaj ĝiaj reela kaj imaginara partoj sinuso kaj kosinuso, estas holomorfaj sur .

Ŝablono:Projektoj

Eksteraj ligiloj