Furfuralo
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Furfuralo aŭ furfuraldehido estas organika komponaĵo apartenanta al la familio de la aldehidoj, prezentanta furanan ringon ligitan al aldehida grupo. Ĝi estas senkolora likvaĵo kun migdalosimila aromata odoro, kvankam la komercaj specimenoj ofte estas malhelaj. Furfuralo estas senhidratiga produkto el kelkaj sukeroj, ĉar ĝi okazas en vasta gamo da agrikulturaj flankproduktoj inkluzive de maizo, aveno, tritika brano kaj lignero. Kune kun la etanolo, acetata acido kaj sukero, furfuralo estas unu el la plej antikvaj renovigeblaj kemiaĵoj. Ĝi ankaŭ estas trovata en multaj prilaboritaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Historio
Furfuralo estis unue izolita en 1821 far la germana kemiisto Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849), kiu produktis etan specimenon kiel flankprodukto en la sintezo de la formiata acido. Tiutempe, la formiata acido estiĝis per distilado de mortintaj formikoj, kaj la korpoj de la mortintaj formikoj de Döbereiner eble enhavis kelke da plantomaterialo.
En 1840, la skota kemiisto John Stenhouse (1809-1880) malkovris ke la sama kemiaĵo povas produktiĝi per distilado de kelkaj specimenoj de plantodevenaj materialoj tiaj kiaj maizo, aveno, brano kaj lignero kun sulfata acido. Li ankaŭ determinis la empirian formulon de la furfuralo. En 1845, George Fownes (1815-1949) nomis tiun oleon furfurolo (en la latina lingvo furfur signifas brano). Ĉi-nomo estis daŭre uzita en la literaturo ĝis 1901, kiam la germana kemiisto Carl Harries (1866-1923) deduktis la kemian strukturon de la furfuralo.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per senhidratigo de la ksilozo:[1]
Sintezo 2
- Preparado per kataliza interagado de la furano kaj karbona unuoksido:
|
furano+karbona unuoksidoOkazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: |
Sintezo 3
- Preparado per oksidigo de primara alkoholo:[2]
|
furfurila alkoholoOkazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: |
Sintezo 4
- Preparado per reduktigo de acilaj kloridoj:
|
furfuroila kloridoOkazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: +klorida acido |
Sintezo 5
- Preparado per reduktigo de nitritoj:
Sintezo 6
- Preparado per reduktigo de esteroj:[3]
Sintezo 7
- Preparado per hidratigo de nitriloj:[4]
Reakcioj
Reakcio 1
- Preparado de alkoholoj per refuktigo de aldehidoj:[5]
Reakcio 2
- Preparado de la metilfurano per reduktigo de la furfuralo:
Reakcio 3
- Kataliza preparado de furfurilamino ekde la furfuralo:
Reakcio 4
- Konvertado de furfuralo en furfurilamido:[6]
Reakcio 5
- Konvertado per oksidado de furfuralo al furanata acido:[7]
Reakcio 6
Reakcio 7
- Konvertado de furfuralo al kvarhidrofurano:
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Enciclopædia Britannica
- Science Direct
- Quimica nova interativa
- The Good Scents Company
- Furfural historical overview
- Production of Platform Chemicals from Sustainable Resources
- Chemistry and Technology of Furfural and its Many By-Products
- Essentials of Carbohydrate Chemistry
Referencoj
Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Bibliotekoj
- ↑ Organic Syntheses
- ↑ Organic Chemistry Portal
- ↑ Chemistry LibreTexts
- ↑ CliffsNotes
- ↑ University of Calgary
- ↑ ACS Publications
- ↑ [Konvertado de furfuralo Chemistry LibreTexts]
- ↑ ResearchGate