Freŝea spaco

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En funkcionala analitiko, freŝea spaco[1] estas kompleta loke konveksa spaco.

Difino

Freŝea spaco estas Hausdorff-a topologia vektora spaco V, kies topologio estas difinebla per kalkulebla familio de duonnormoj

0,1,2,:V0,

kaj kiu estas kompleta laŭ tiu familio.

Ĉi-supre, la topologio difinita de la familio de duonnormoj estas tia, ke subaro UV estas malfermita subaro se kaj nur se, por ĉiu xU, ekzistas pozitiva entjero N+ tia ke

{vV:iN:vx<1/N}U.

Ĉi-supre, la topologio estas kompleta se kaj nur se ĉiu koŝia serio konverĝas; koŝia serio laŭ la familio de duonnormoj estas serio

i=0v

tia ke, por ĉiu j, la serio de la duonnormo j konverĝas:

i=0vij<.

Ekzemploj

Ĉiu banaĥa spaco estas freŝea spaco.

La spaco de glataj reelvaloraj funkcioj

𝒞(,)

estas nature freŝea spaco per la serio de duonnormoj

fk,n=maxnxn|dkdxkf|.

Ĉi tiu spaco ne estas banaĥa spaco.

Historio

La koncepto de freŝea spaco estas nomita laŭ la franca matematikisto kaj esperantisto Maurice René Fréchet (Esperante Maŭrico Renato Freŝeo).

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj