Ekvilibra aro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En lineara algebro, ekvilibra aro estas subaro de vektora spaco, kiu estas fermita sub multipliko per tiuj skalaroj, kies absolutaj valoroj estas ne pli ol unu.

Difino

Supozu ke 𝕂{,} estas la kampo de aŭ la reeloj, aŭ la kompleksaj nombroj. Supozu ke V estas vektora spaco super 𝕂.

Subaro SV de V estas ekvilibra se kaj nur se

S=α𝕂|α|1αS.

Pli konkrete, jen la kriterio: pri ajna α𝕂 kaj sS, se |α|1, do αsS.

La ekvilibraĵo de subaro S estas la plej malgranda ekvilibra aro enhavanta la subaron S, aŭ pli konkrete la subaro

α𝕂|α|1αS={αs:α𝕂,sS|α|1}.

Propraĵoj

Ekzemploj

  • En ajna vektora spaco, la malplena aro kaj la tuta vektora spaco estas ĉiam ekvilibraj aroj. Pli ĝenerale, ĉiu lineara subspaco de reela aŭ kompleksa vektora spaco estas ekvilibra aro.
  • La unuoglobo en normigita vektora spaco estas ekvilibra aro.

Ekvilibraj aroj en la kompleksa ebeno

En la kompleksa ebeno , rigardata kiel 1-dimensia vektora spaco super si, la ekvilibraj aroj estas unu el la ĉi-suba listo:

  • La tuta kompleksa ebeno
  • Pri ajna nenegativa reelo r, la fermita disko de radiuso r:
    {λ:|λ|r}
    • Specife, se r=0, la origina unuopo {0}
  • Pri ajna nenegativa reelo r, la malfermita disko de radiuso r:
    {λ:|λ|<r}

Tamen, en la dudimensia eŭklida spaco 2 rigardata kiel dudimensia reela vektora spaco, ekzistas aliaj ekvilibraj aroj; ekzemple, pri ajna v2, la subaro

{λv:λ[1,1]}

estas ekvilibra.

Eksteraj ligiloj