Ekvacioj de Maxwell

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La ekvacioj de Maxwell estas kvar ekvacioj kiuj priskribas la konduton de elektraj kaj magnetaj kampoj. Ili estas la fundamento de klasika elektromagnetismo, de klasika optiko, kaj de elektraj kaj magnetaj cirkvitoj. Ili estis eltrovitaj de James Clerk Maxwell en 1864. Konsekvence al la leĝo de Lenz-Faraday pri la variado de magneta flukso ΔΦ, la laboro W de la elektromagneta forto (de Lorentz/Laplace) sur elektra konduktilo, kiu estas trairita de elektra kurento I, estas :

W=IΔΦ ,

ΔΦ estas la variado de la magneta fluo, kiu trairis la surfacon de la elektra konduktilo, aŭ kiun trapasas la elektra konduktilo.

En la sekvantaj ekvacioj, dikliteraj simboloj reprezentas vektorojn, dum kursivaj simboloj reprezentas skalarojn.

La ekvacioj de Maxwell estas ĝeneralaj, sed sekvas iliaj aplikoj laŭ la konsiderataj medioj.

Formulado pri liberaj ŝargoj kaj kurentoj

Tiuj ĉi ekvacioj aplikiĝas aparte al konduktanta medio.

Pri lokala formo :

{𝐃=ρl(ekvaciodeMaxwellGaussprielektrostatiko)𝐁=0(ekvaciodeMaxwellGaussprimagnetismo)×𝐄=𝐁/t(ekvaciodeMaxwellFaraday)×𝐇=𝐣l+𝐃/t(ekvaciodeMaxwellAmpere)

kie

N estas diverĝenco de N kaj
×N estas kirlo de N, konsiderante
ρl la ŝargodenso de liberaj ŝargoj, kaj
𝐣l la libera kurenta denseco.

La kurenta denseco estas proporcia al la trairantaj elektraj ŝargoj, kiuj estas proporciaj al la elektra kampo E, la proporcia koeficiento nomiĝas elektra konduktivo σ :

𝐣l=σ𝐄.

Se oni integras la kvar ĉisuprajn ekvaciojn de Maxwell, la integralaj formoj deduktiĝas tiel :

S𝐃d𝐚=Vρldv=Ql(V), pri elektra flukso tra fermita surfaco (vidi Gaŭsan leĝon)
S𝐁d𝐚=0; pri magneta flukso tra fermita surfaco (leĝo de konserviĝa flukso)
C𝐄d𝐬=tS𝐁d𝐚=ΦBt; (vidi leĝon de Lenz-Faraday)
C𝐇d𝐬=S𝐣ld𝐚+tS𝐃d𝐚=Il+ΦDt; (vidi Amperan cirkvitan leĝon)

kie

Nn estas skalara produto inter N kaj n ,
Ql(V) estas la sumo de liberaj elektraj ŝargoj tra la fermita volumeno V ,
Il estas la sumo de liberaj elektraj kurentoj tra la surfaco S ,
ΦB estas la magneta flukso de la magneta indukdenso B kaj
ΦD estas la elektra flukso de la elektra ŝovodenso D.

Formulado pri tutaj ŝargoj kaj kurentoj

Tiuj ĉi ekvacioj aplikiĝas aparte al konduktanta medio kun dielektraj aŭ/kaj magnetaj propraĵoj.

{𝐄=ρ/ϵε0(MG)𝐁=0(MΦ)×𝐄=𝐁/t(MF)×𝐁=μμ0𝐉+μμ0ϵε0𝐄/t(MA)

kie

ρ  estas la tuta la ŝarga denseco de liberaj ŝargoj kaj baraj ŝargoj ρ=ρl+ρb ,
𝐉 la tuta kurenta denseco, 𝐉=𝐣l+𝐣b,
ϵ  estas la dielektra permeableco (povus esti kompleksa) de la medio kaj
μ  estas la permeableco (povus esti kompleksa) de la medio ;

sciante ke

ε0 estas la permitiveco de vakuo kaj
μ0  estas la permeableco de vakuo.

Se oni integras la ĉisuprajn ekvaciojn:

S𝐄d𝐚=Q(V)/ϵε0, (Gaŭsa leĝo)
S𝐁d𝐚=0; (konserviĝa flukso)
C𝐄d𝐬=ΦBt; (Leĝo de Lenz-Faraday)
C𝐁d𝐬=μμ0I+μμ0ϵε0ΦEt; (Ampera cirkvita leĝo)

kie

Q(V) estas la tutaj elektraj ŝargoj en la fermita volumeno V ,
I estas la tutaj kurentoj tra la surfaco S limigita per la kurbo C, kaj
ΦE estas la elektra fluo.
Aparta kazo de konstanta frekvenco kaj kompleksaj komponantoj :
{𝐃_=ρ𝐁_=0×𝐄_=iω𝐁_×𝐁_/μμ0=(σ+iεε0ω)E_

kie

i=1, kaj ω  estas la angula frekvenco .

Formulado pri linearaj medioj

Tiu ĉi ekvacioj aplikiĝas aparte al linearaj, izotropaj kaj tempo-invariantaj medioj.

{εε0𝐄=ρl𝐁=0×𝐄=𝐁/t×𝐁/μμ0=𝐣l+εε0𝐄/t

kie

ε estas la relativa permitiveco (reela valoro) de la materio,
μ  estas la relativa permeableco (reela valoro) de la materio.

Se oni integras la ĉisuprajn ekvaciojn:

Sεε0𝐄d𝐚=Ql(V),
S𝐁d𝐚=0;
C𝐄d𝐬=ΦBt;
C𝐁/μμ0d𝐬=Il+εε0ΦEt;

Formulado pri vakuo

En vakuo, la relativa permitiveco egalas al unu (ε=1), same kiel la relativa permeableco (μ=1 ), plie estas neniuj ŝargoj (ρ=0 ) kaj neniu kurento (𝐣=0 ).

La formuloj simpliĝas :

{𝐄=0𝐁=0×𝐄=𝐁/t×𝐁=ε0μ0𝐄/t

La integralaj formoj estas facile dedukteblaj.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj