Ekvacio de Wiener

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La ekvacio de Wiener estas simpla matematika prezento de moviĝo de Brown. Ĝi alprenas ke la aktuala vektora rapido de fluida partiklo estas hazarda:

𝐯=d𝐱dt=g(t)

kie v estas vektora rapido,

x estas vektoro de situo,
d/dt estas la tempa derivaĵo,
g(t) povas ekzemple esti blanka bruo.

La ekvacio de Wiener estas nomita pro Norbert Wiener.

Laŭ la ekvacio, la vektora rapido ŝanĝiĝas tuj, kio ne povas esti reale. Tiel la ekvacio estas ne taŭga por mallonga tempa skalo, en ĉi tiu okazo, la ekvacio de Langevin, kiu enkalkulas la akcelon de la partiklo, devas esti uzata.