Ebulioskopo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En kemio, la ebulioskopo[1] estas aparato por precize mezuri la bolpunkton de likvo. Per tio, oni povas kalkuli la molekulmason de solvitaĵo. La mezurado per ebulioskopoj nomiĝas ebulioskopio.

Uzoj

Oni povas uzi la ebulioskopon por kalkuli la molekulmason de solvitaĵo en solvaĵo laŭ la jena leĝo:

ΔT=iKbb=iRTb2MbΔHvap,

en kiu

  • ΔT estas la plialtiĝo de la bolpunkto de solvaĵo relative al tiu de la pura solvanto. La enhavo de solvitaĵoj plialtigas la bolpunkton. Ĝia mezurunuo estas kelvino (K).
  • i estas la faktoro de van ’t Hoff, la nombro de partikloj, en kiu unu molekulo de solvitaĵo disfendiĝas dum solvado. Ĝi estas sendimensia.
  • b estas a nombro de moloj de la solvitaĵo en kilogramo de solvanto. Ĝia mezurunuo estas molo en kilogramo (mol/kg).
  • R estas la universala gaskonstanto, kies mezurunuo estas ĵulo en kelvino-molo (J/(K·mol)).
  • Tb estas la bolpunkto de la pura solvanto. Ĝia mezurunuo estas kelvino (K).
  • M estas la unumola maso de la solvanto. Ĝia mezurunuo estas kilogramo en molo (kg/mol).
  • ΔHvap estas la unumola entalpio de vaporiĝo. Ĝia mezurunuo estas ĵulo en molo (J/mol).

La esprimo

Kb=RTb2MΔHvap

nomiĝas la ebulioskopa konstanto; ĝia mezurunuo estas kelvino-kilogramo en molo (K·kg/mol).

Tabelo de ebulioskopaj konstantoj

Jen tabelo de ebulioskopaj konstantoj de kelkaj oftaj solvantoj.[2]Ŝablono:Rp

Solvanto Ebulioskopa konstanto (en K⋅kg/mol)
acetata acido 3,08
akvo 0,512
benzeno 2,53
cikloheksano 2,79
etanolo 1,07
etoksietano 2,02
kamforo 5,95
karbona disulfido 2,34
karbona tetraklorido 5,03
kloroformo 3,63

Historio kaj etimologio

La ebulioskopo nomiĝas laŭ la latina Ŝablono:Lang “boli” kaj la helena Ŝablono:Lang skopéein “observi”.

La unuan ebulioskopon inventis en 1838 la franco Honoré Brossard-Vidal, por mezuri la proporcion de alkoholo en alkoholaĵo. Ĝi estis pli preciza ol antaŭaj metodoj, kiuj uzis la denson: la bolpunkto malpli dependas de la ĉeesto de sukeroj kaj aliaj solvaĵoj ol la denso.

La franca kemiisto François-Marie Raoult (Ŝablono:IFA2, 1830–1901) inventis plibonigitan ebulioskopon. Hodiaŭ, oni ofte uzas la ebulioskopon de la pola kemiisto Wojciech Alojzy Świętosławski (1881–1968).

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj

  1. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  2. P. W. Atkins, Physical Chemistry, 4a eld.