Dispartigo de unuo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
diagramo de dispartigo de unuo konsistanta el kvar reelaj funkcioj sur cirklo

Je diferenciala geometrio, dispartigo de unuo estas kolekto de funkcioj, kies sumo estas ĉie 1. Dispartigoj de unuo estas uzataj por difini mallokajn strukturojn loke: oni difinas lokajn strukturojn kaj difinas la mallokan strukturon kiel la sumon de la lokaj strukturoj ponditan per la dispartigo de unuo.

Difino

Se X estas (topologia) sternaĵo, dispartigo de unuo sur X estas aro de kontinuaj funkcioj (fi:X[0,1])iI, kiuj plenumas la jenajn du aksiomojn:

  • Ĉirkaŭ ĉiu punkto xX ekzistas ĉirkaŭaĵo Vx tia ke, la restrikto al V de ĉiuj, krom finiaj esceptoj, funkcioj fi estas nul.
  • Ĉe ĉiu punkto xX, iIfi(x)=1. (Tiu sumo estas difinebla ĉar la nombro de nenulaj fi(x)-oj estas finia.)

Se X estas glata sternaĵo, glata dispartigo de unuo estas dispartigo de unuo konsistanta nur el glataj funkcioj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj