Benzokaino
Benzokaino estas loka anestezilo ordinare uzata kiel topika kontraŭdolorilo or en la traktado de tusoj. Ĝi estas la ĉefa ingredienco en la ĉie-trovataj anestezaj pomadoj tiaj kiaj la produktoj kontraŭ buŝaj ulceroj. Ĝi estas uzata kiel kontraŭfebrilo, en la traktado de oreldoloro kaj por forigo de orelvakso.
Historio
Eduard Ritsert (1859-1946), farmaciisto kiu praktikis apotekon en Frankfurto ĉe Majno, malkovris en 1888 ke la acetanilido, tiam en la merkato, ne estis kemie pura substanco kaj inventis specialan procezon pri manufakturado de la pura produkto.
Dum plenumado de siaj privataj esploroj, en 1890[3], li preparis la etilan esteron de la p-amino-benzoata acido (poste konata kiel benzokaino), kiun li nomis Anaesthesin pro ĝiaj anestezaj efektoj. Ne nur la benzokaino estis vaste uzata en la tuta mondo en eksteraj kaj internaj terapioj, sed modernaj anstataŭantoj de la kokaino, inter ili la prokaino[4] estis produktitaj surbaze de la elpenso farita de la germana farmacisto.[5]
En 1925, la usona kuracisto Arno B. Luckhard (1885-1957) proponis la uzadon de la etileno kiel ĝenerala anestezilo. En 1934, alia usona kuracisto Ralph M. Waters (1883-1979) sugestis la uzadon de la ciklopropano kiel ĝenerala anestezilo.
Agado-mekanismo
La doloro estas kaŭata de stimulo sur la liberaj nervaj finaĵoj. Kiam la nervaj finaĵoj estas stimulitaj, natrio eniras en la neŭronon, kaŭzante malpolarigon de la nervo kaj konsekvenca ekigo de ia potenca ago. La potenca ago disvastiĝas tra la nervoj ĝis la centra nerva sistemo, kiu interpretas tiajn stimulojn kiel doloro. La benzokaino agas kiel inhibanto de la tensio-dependaj natriaj kanaloj sur la neŭronaj membranoj, haltigante la disvastigon de la potenca ago.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per agado de p-Aminobenzoata acido kaj etanolo:
Sintezo 2
- Preparado per traktado de p-Aminobenzoata anhidrido kaj etanolo:
Sintezo 3
- Preparado per reakcio de p-Aminobenzoata acido kaj etila klorido:
Sintezo 4
- Preparado per interagado de natria p-aminobenzoato kaj etila klorido:
Sintezo 5
- Preparado per estera interagado de metila p-aminobenzoato kaj etila formiato:
|
metila p-aminobenzoato+etila formiatobenzokaino+metila formiato |
Sintezo 6
- Preparado per acida transesterigo inter p-Aminobenzoata acido kaj etila benzoato:
Sintezo 7
- Preparado per alkohola transesterigo inter "alila p-Aminobenzoato" kaj etanolo:
Reakcioj
Reakcio 1
- Hidrolizo de la etila p-aminobenzoato:
Reakcio 2
- Sapigo de la etila p-aminobenzoato:
Reakcio 3
- Reakcio per acida transesterigo kun formiata acido:
|
benzokaino+formiata acidop-aminobenzoata acido+etila formiato |
Reakcio 4
- Reakcio per alkohola transesterigo kun metanolo:
Reakcio 5
- Reduktigo de la etila p-aminobenzoato:
Reakcio 6
- Reakcio kun NH3:
Reakcio 7
- Reakcio kun HCl:
Literaturo
- Drugs.com
- WebMD
- Mouthhealthy Ŝablono:Webarchiv
- Healthline Ŝablono:Webarchiv
- Chemical Book
- Chemicalland21
- GuideChem
- Fisher's Contact Dermatitis, Robert L. Rietschel,Joseph F. Fowler,Alexander A. Fisher
- Introduction to Organic Laboratory Techniques: A Small Scale Approach, Donald L. Pavia
- Anesthesia and Analgesia in Laboratory Animals, Richard E. Fish
Kunrilataj kemiaĵoj
-
Prokaino -
Lidokaino
Vidu ankaŭ
- Eduard Ritsert (1859-1946)
- Ernst Leopold Salkowski (1844-1923)
- August von Hofmann (1818-1892)
- 4-Aminobenzoatoj
- Benzilamino
- Benzoata acido
- Benzeno
- Benzamido
Referencoj
Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
- ↑ GuideChem
- ↑ Cayman Chemical
- ↑ Les plus grandes inventions: Essai historique, Jean C. Baudet
- ↑ La prokaino estis sintezita en 1905 de la kemiisto Alfred Einhorn (1856-1917)
- ↑ Kremers and Urdang's History of Pharmacy, Edward Kremers, Glenn Sonnedecker