Amonia bifluorido
Amonia hidrogena dufluorido aŭ NH4HF2 estas neorganika kombinaĵo, rezultanta el reakcio inter amoniako kaj fluorida acido. Ĝi estas senkolora salo, uzata por vitro-gravurado, kaj peranto en la procezo por produktado de fluorida acido.
Ĝi estas ne bruliva substanco, tamen ĝi povas reakcii kun neakordigeblaj materialoj kaj liberigi varmon krom aliaj toksaj substancoj. Ĝiaj polvoj povas estigi eksplodivajn miksaĵojn en la aero. En altaj temperaturoj, ĝia malkomponiĝo estigas nitrogenajn oksidojn, fluoron, kaj amoniakon, kiuj estas alte toksaj. En sufiĉa kvanto, amoniaka gaso povas estigi eksplodigajn miksaĵojn en la aero.
Strukturo
Amonia hidrogena dufluorido, kiel ĝia nomo sugestas, enhavas bifluoridan anjonon aŭ HF2−. Ĉi-tiu centrosimetria triatoma anjono prezentas la plej fortan hidrogenan ligon konatan, kun longo H-F je 114 pm, kaj ligoenergio pli granda ol 155 kJ mol−1.
En la solida substanco, ĉiu amonia katjono ĉirkaŭiĝas de kvar fluoridaj centroj en iu kvaredro, kun H-F hidrogenaj ligoj ĉeestantaj inter la hidrogenaj atomoj de la amoniakjonoj kaj la fluoratomoj. La solvaĵoj enhavas kvaredrajn katjonojn [NH4]+ kaj linearajn anjonojn HF2−.
Sintezoj
La hidrogena dufluorido de amonio konsideratas kiel peranto en produktado de fluorida acido ekde la "heksafluorosiliciata acido". Tiamaniere ke, la heksafluorosiliciata acido hidroliziĝas por generi la amonian fluoridon, kiu termike malkomponiĝas por estigi la amonian hidrogenan dufluoridon.
- Reakcio inter amoniako kaj fluorida acido:
- Varmomalkomponiĝo de la amonia klorido:
- Reakcio inter la fluorida acido kaj la amonia fluorido:
Reakcioj
- Kiam varmigita, amonia hidrogena dufluorido malkomponiĝas:
- En la ĉeesto de koncentritaj acidoj ĝi malkomponiĝas:
- En la ĉeesto de koncentritaj alkaloj ĝi same malkomponiĝas:
- La hidrogena dufluorido de amonio estas komponanto de kelkaj mordantoj. Ĝi atakas la silicon kiu estigas la glason:
'
Literaturo
- Sigma AldrichŜablono:404
- Chimex Ltd
- Chemicalland21
- Cameo Chemicals
- FluorideAlert.org Ŝablono:Webarchiv
- Synthesis of Uranium Fluorides from Uranium Dioxide with Ammonium Bifluoride ... Ŝablono:Webarchiv
- Risk Management for Hazardous Chemicals, Volume 1, Jeffrey Wayne Vincoli
Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio