Aceto-acetata acido
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
| Duacetata acido | |
| Plata kemia strukturo de la Aceto-acetata acido | |
| Tridimensia kemia strukturo de la Aceto-acetata acido | |
| Alternativa(j) nomo(j) | |
| |
| Kemia formulo | |
| CAS-numero-kodo | 541-50-4 |
| ChemSpider kodo | 94 |
| PubChem-kodo | 96 |
| Merck Index | 15,58 |
| Fizikaj proprecoj | |
| Aspekto | senkolora oleeca likvaĵo |
| Molmaso | 102.08864 g·mol−1 |
| Denseco | 1.2g cm−3 |
| Fandpunkto | Ŝablono:GdC |
| Bolpunkto | malkomponiĝas |
| Acideco (pKa) | 3.58 |
| Solvebleco | Akvo:Tute solvebla |
| Sekurecaj Indikoj | |
| Riskoj | R36 |
| Sekureco | S26 |
| Pridanĝeraj indikoj | |
| Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj | |
| GHS etikedigo de kemiaĵoj | |
| GHS Damaĝo-piktogramo | |
| GHS Signalvorto | Averto |
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | Ŝablono:H-Frazoj |
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | Ŝablono:P-Frazoj |
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa) | |
Aceto-acetata acido aŭ duacetata acido estas malstabila organika komponaĵo kaj la plej simpla el la beta-ketona acida grupo. Ĝiaj metilaj kaj etilaj esteroj estas pli stabilaj kaj larĝskale industrie produktitaj kiel antaŭaĵoj al manufakturado de farboj.
Aceto-acetata acido estas malforta acido kaj peranto en la metabolo de grasacidoj, aparte pere en la procezo de beta-oksidigo kiu konvertas ĝin en Acetila koenzimo A. En mamuloj ĝi estas produktata en la hepato kune kun aliaj ketonaj korpoj kaj liberiĝas en la sangofluo kiel energifonto dum periodoj da fastoj, fizikaj ekzercoj, aŭ kiel rezulto de malsanoj tia kia la tipo 1-diabeto.
Sintezoj
Sintezo 1
- Aceto-acetata acido estas preparata per interagado de la buterata acido sur hidrogena peroksido:
Sintezo 2
- Biologie, aceto-acetata acido estiĝas per hidrolizo de la fumarila aceto-acetata acido:[1]
Reakcioj
Reakcio 1
- Ĉe malkomponiĝo, aceto-acetata acido iĝas en acetono kaj karbona duoksido:[2]
Reakcio 2
- Duacetata acido reduktiĝas al beta-hidroksibuterata acido. Ĉi-tiu reakcio okazas en spuroj en la sango de la normalaj bestoj, kaj grandkvante dum longtempa fastado kaj en certaj metabolaj perturboj tia kia la diabeto.
Literaturo
- Clinical Biochemistry of Domestic Animals, Jiro Jerry Kaneko, John W. Harvey, Michael L. Bruss
- The Encyclopedia of Nutrition and Good Health, Robert A. Ronzio
- The ABC of Acid-Base Chemistry: The Elements of Physiological Blood-Gas ..., Horace W. Davenport
- Organic Chemistry, William Brown, Christopher Foote, Brent Iverson, Eric Anslyn
- A Guidebook to Biochemistry, Michael Yudkin, Robin Offord
- S.Chand Success Guide in Organic Chemistry, R L Madan
- Hans Krebs, Volume 2, Frederic Lawrence Holmes
Vidu ankaŭ
- Benzila aceto-acetato
- Etila aceto-acetato
- Metila aceto-acetato
- Fumarata acido
- Natria aceto-acetato
- Etila acetato
Referencoj
- ↑ Textbook of Medical Biochemistry, S. Ramakrishnan
- ↑ Medical Laboratory Science : Theory And Practice, Ochei Et Al