Ĉefideala integreca ringo
Ŝablono:Algebraj strukturoj En ringo-teorio, ĉefideala integreca ringo estas integreca ringo, kies ĉiuj idealoj estas esprimeblaj kiel ĉefidealoj.
Difino
Komuta ringo estas ĉefideala ringo, se ĉiu idealo en ĝi estas ĉefidealo.
Integreca ringo estas ĉefideala integreca ringo, se ĝi estas ankaŭ ĉefideala ringo, t.e. ĉiu idealo en ĝi estas ĉefidealo.
Ekzemploj
Ĉiu kampo estas ĉefideala integreca ringo. (La du nuraj idealoj estas {0} kaj la kampo mem.) La ringo de entjeroj estas ĉefideala integreca ringo.
Se estas kampo, tiam (la ringo de polinomoj kun koeficientoj en ) estas ĉefideala integreca ringo.
Neekzemploj
La integreca ringo de entjerkoeficientaj polinomoj ne estas ĉefideala: estas idealo, kiu ne estas ĉefidealo.
Se estas kampo, tiam (la ringo de duvariablaj polinomoj kun koeficientoj en ) ne estas ĉefideala.