Vektoro

El testwiki
Revizio de 00:31, 1 jan. 2025 fare de imported>Taylor 49 (=== Multiplikaj === {{Ĉefartikolo|Multipliko de vektoroj}})
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Prisupre

Du vektoroj u kaj v kaj ilia vektora sumo.

Vektoro estas matematika objekto kiu estas difinita per nombro (sia longo, aŭ normo) kaj sia direkto. Oni povas desegni ĝin per sago.

Pli ĝenerale, en la lineara algebro vektoro estas difinita kiel elemento de vektorspaco. Tiu estas multe pli ampleksa difino, kiu entenas krom la "ordinarajn" geometriajn vektorojn, kaj krom n-dimensiajn vektorojn (n pozitiva entjero), ankaŭ diversajn aliajn matematikajn objektojn (nombrojn, vicojn, funkciojn kaj bildigojn). Laŭ tiu difino ankaŭ ĉiuj tensoroj estas vektoroj.

En la diferenciala geometrio, la fiziko kaj la tekniko la esprimo vektoro plej ofte alcelas la geometrian vektoron de la eŭklida spaco, kiu estas difinta de sia longeco kaj direkto. Ekzemploj estas situa vektoro, vektora rapido, impulso, forto, momanto kaj akcelo. Laŭ ĉi tiu difino vektoro estas unuagrada tensoro.

En matrica algebro, vektoro estas n×1 matrico - kolumna vektoro1×n matrico - linia vektoro. Ĉi tiuj vektoroj estas prezentoj de geometria vektoro en iu bazo.

Operacioj per vektoroj

Adiciaj

Adicio de vektoro plus vektoro rezultigas vektoron. Subtraho estas sama kiel adicio kun inversa vektoro.

Multiplikaj

Ŝablono:Ĉefartikolo

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Ĝermo