Fibonaĉi-nombro

El testwiki
Revizio de 13:48, 11 mar. 2025 fare de imported>Dario Aralezo
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Alinomi

La fibonaĉi-nombroj sur fumtubo en Unna, Germanio

La nombroj de Fibonaccifibonaĉi-nombroj, estas elementoj de entjerosinsekvo

0, 1, 1, 2, 3, 5, 8, 13, 21, 34, 55, 89, 144, 233, 377, 610, 987, 1597, 2584, 4181, 6765, 10946, 17711, … (Ŝablono:OEIS),

en kiu la du unuaj elementoq estas aŭ 1 kaj 1, aŭ 0 kaj 1. Ili estis nomitaj honore de la itala matematikisto Leonardo Pisano, konata kiel Fibonaĉi[1]. Pli formale tiun ĉi sinsekvon {Fn} oni difinas per rikura formulo:

F0=0,F1=1,Fn=Fn1+Fn2,n2,n.

Fn:=F(n):={0se n=0;1se n=1;F(n1)+F(n2)se n>1.

Ŝablono:AnkroOni povas ĝeneraligi fibonaĉi-nombroj por negativaj n. Por trovi elementojn ĉe negativaj n oni uzu la renversitan formulon Fn=Fn+2Fn+1:

n −10 −9 −8 −7 −6 −5 −4 −3 −2 −1 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Fn −55 34 −21 13 −8 5 −3 2 −1 1 0 1 1 2 3 5 8 13 21 34 55

Oni povas facile rimarki ke Fn=(1)n+1Fn.[2]

La kvanto da kuniklaj paroj formas la sinsekvon de Fibonaĉi

Historio

La sinsekvo estis konata ĉe barataj matematikistoj multe pli antaŭe ol la tempo de Fibonaĉi.[3]

Ekster Barato la sinsekvo aperis en la libro Liber Abaci (1202) fare de Fibonaĉi. Li esploris la kreskadon de ideala (biologie neebla) populacio de kunikloj. En ĉiu paro de tiuj kunikloj ino ekde la dua monato de sia vivo naskas unu plian paron ĉiumonate kaj kunikloj neniam mortas. Do se komence estas unu paro ĵus naskitaj kunikloj, post monato estas ankaŭ unu paro, post du monatoj estas 2 paroj (la unua paro komencas naski), post tri monatoj — 3 paroj, post kvar monatoj — 5 paroj (naskas du paroj) k.t.p. Post n-a monato la kvanto da paroj egalas sumon de la kvanto post (n-1)-a monato (tiuj paroj jam estis kaj restis plu) kaj la kvanto post (n-2)-a monato (tiom da paroj estis naskitaj ĉi-monate).[4]

La nomon “fibonaĉi-nombroj” unuafoje uzis en 19-a jarcento la franca matematikisto Édouard Lucas.[5]

Rekta (ne rikura) formulo

Ekzistas formulo por kalkuli nur la n-an Fibonaĉi-nombron ne kalkulante ĉiujn antaŭajn. Oni konas ĝin kiel la formulo de Binet, kvankam ĝin pli frue konas Abraham de Moivre:[6]

f(n)=15[(1+52)n(152)n].

Ligo kun la triangulo de Pascal

La fibonaĉi-nombroj estas la sumoj de elementoj laŭ la ruĝaj strekoj en la triangulo de Pascal

La fibonaĉi-nombroj aperas en la triangulo de Pascal kiel sumoj de ĝiaj elementoj laŭ strekoj, indikitaj sur la bildo dekstre. La sumojn oni povas esprimi tiel:

Fn=k=0n12(nk1k)

Ligo kun la Ora proporcio

Laŭ la formulo de Binet:

Fn=(1+52)n(152)n5
1+52=φ1.6180339887 (Ŝablono:OEIS)
152=1φ=1φ=(φ)10.6180339887;

φ estas la ora proporcio; φ kaj (φ)1 estas solvoj de la kvadrata ekvacio x2x1=0.

Fn=φn(φ)n5=φn(φ)nφ(φ)1=φn(φ)n2φ1

Rondiga kalkulado

Ĉar |(φ)n5|<12 por ĉiu n>0, do φn5 estas la plej proksima entjero por Fn:

Fn=[φn5], n0,

aŭ, uzante la plankan funkcion:

Fn=φn5+12, n0.

Sciante, ke F estas fibonaĉi-nombro oni povas trovi ĝian numeron:

n(F)=logφ(F5+12)
La spiralo de Fibonaĉi proksimumas al la ora spiralo[7]

Limeso de kvociento de fibonaĉi-nombroj

Johano Keplero trovis, ke ekzistas limeso de kvociento de (n+1)-a fibonaĉi-nombro per la n-a, kaj tiu limeso estas φ.[8]

limnFn+1Fn=φ

Eblas ĝeneraligi tiun ĉi formulon:

limnFn+αFn=φα

Potencoj de la ora proporcio

Estas vera la sekva egalaĵo:

φ2=φ+1,

Uzante ĝin kiel la bazon por indukto oni povas pruvi, ke

φn=Fnφ+Fn1.

Vidu la sekvantan demonstron por n ≥ 1:

φn+1=(Fnφ+Fn1)φ=Fnφ2+Fn1φ=Fn(φ+1)+Fn1φ=(Fn+Fn1)φ+Fn=Fn+1φ+Fn.

Identaĵoj

1). k=1nFk=Fn+21.

Ŝablono:Kaŝskatolo

Same per indukto oni povas facile pruvi la tri sekvajn identaĵojn:

2). k=1nF2k1=F2n;

Ilustraĵo de la formulo 4

3). k=1nF2k=F2n+11;

4). k=1nFk2=Fn+1Fn.

La lastan identaĵon oni povas ilustri, tranĉante la ortangulon kun lateroj je Fn kaj Fn+1 en kvadratojn kun lateroj je Fn,Fn+1,,F1 (vidu la bildon dekstre).

La identaĵoj de Cassini kaj de Catalan

La identaĵo de Cassini deklaras ke:

5.) Fn2Fn+1Fn1=(1)n1

Ĝia ĝeneraligo estas identaĵo de Catalan:

6.) Fn2Fn+rFnr=(1)nrFr2

Aliaj

7). FmFn+1Fm+1Fn=(1)nFmn

8). F2n=Fn+12Fn12=Fn(Fn+1+Fn1)

9). F3n+1=Fn+13+3Fn+1Fn2Fn3

10). F3n+2=Fn+13+3Fn+12Fn+Fn3

11). F4n=4FnFn+1(Fn+12+2Fn2)3Fn2(Fn2+2Fn+12)

Pli ĝenerala:[9]

12). Fkn+c=i=0k(ki)FciFniFn+1ki.


13). (1110)n=(Fn+1FnFnFn1)

Se oni kalkulos la determinantojn do oni ricevos la identaĵon de Cassini.


14).Fn+1=Fn+5Fn2+4(1)n2

Ĝeneraligoj

Ekzistas multaj ĝeneraligoj de fibonaĉi-nombroj:

  • Por negativaj n — “negafibonaĉi”.[2]
  • Ĝeneraligoj por reeloj kaj kompleksaj nombroj. Por tio oni uzas oran proporcion kaj kaj modifitan formulo de Binet.
  • Starto de aliaj entjeroj. Ekzemple, la nombroj de Lucas (Ŝablono:OEIS): L0=2, L1=1, Ln=Ln1+Ln2.
  • La sekvantan nombron oni kalkulas el du antaŭaj per iu lineara formulo. Ekzemple, nombroj de Pell (Ŝablono:OEIS): P0=0, P1=1, Pn=2Pn1+Pn2.
  • Por kalkuli la sekvantan nombron oni adicias nombrojn ne tuj antaŭajn. Ekzemple, la sinsekvo de Padovan (Ŝablono:OEIS): P(0)=P(1)=P(2)=1, P(n)=P(n2)+P(n3).
  • Por kalkuli la sekvantan nombron oni adicias la 3 antaŭajn nombrojn (tribonaĉi-nombroj: Ŝablono:OEIS), la 4 antaŭajn nombrojn k.t.p.
  • Oni konsideras sinsekvon de iuj objektoj (ne entjeroj), kiu formiĝas per reguloj similaj al fobonaĉaj. Ekzemple, fibonaĉi-polinomoj:
Fn(x)={1,se n=1;x,se n=2;xFn1(x)+Fn2(x),se n3.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

  1. https://www.bbc.com/mundo/noticias-46926506
  2. 2,0 2,1 Knuth, Donald (2008-12-11), “Negafibonacci Numbers and the Hyperbolic Plane”, Annual meeting Ŝablono:Webarchiv, The Fairmont Hotel, San Jose, CA: The Mathematical Association of America.
  3. Singh, Parmanand (1985), “The So-called Fibonacci numbers in ancient and medieval India”, Historia Mathematica, 12 (3): 229–44, COI: 10.1016/0315-0860(85)90021-7
  4. Knott, Ron. “Fibonacci's Rabbits” Ŝablono:Webarchiv. University of Surrey Faculty of Engineering and Physical Sciences.
  5. Gardner, Martin (1996), Mathematical Circus, The Mathematical Association of America, p. 153, ISBN 0-88385-506-2.
  6. Weisstein, Eric W. “Binet's Fibonacci Number Formula”. MathWorld.
  7. John Hudson Tiner (200). Exploring the World of Mathematics: From Ancient Record Keeping to the Latest Advances in Computers. New Leaf Publishing Group. ISBN 978-1-61458-155-0.
  8. Kepler, Johannes (1966), A New Year Gift: On Hexagonal Snow, Oxford University Press, p. 92, ISBN 0-19-858120-3
  9. Weisstein, Eric W., “Fibonacci Number”. MathWorld.