Senpintigita kubokedro

El testwiki
Revizio de 17:10, 19 okt. 2023 fare de imported>Filozofo (Lingva korekto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Pluredro La senpintigita kubokedro estas pluredro, arkimeda solido. Ĝi havas 12 regulajn kvadratajn edrojn, 8 regulajn seslaterajn edrojn, 6 regulajn oklaterajn edrojn, 48 verticojn kaj 72 laterojn. Ĉar ĉiu el la edroj havas centran simetrion (aŭ 180° turnan simetrion), la senpintigita kubokedro estas zonopluredro.

Nomoj

La aliaj nomoj de la pluredro estas:

La nomo senpintigita kubokedro, donita originale de Keplero, estas iom iluzia. Se oni senpintigas kubokedron tranĉante la anguloj for, la rezulto estas ne unuforma pluredro, iuj el la edroj estos ortanguloj kiu ne estos kvadratoj. Tamen, la rezultanta plurero estas topologie ekvivalenta al la unuforma senpintigita kubokedro kaj povas esti misformita ĝis kiam la edroj estas regulaj.

La alternativa nomo granda rombokub-okedro referas al tiu fakto ke la 12 kvadrataj edroj kuŝas en la samaj ebenoj kiel 12 edroj de la romba dekduedro kiu estas duala al la kubokedro. Komparu kun malgranda rombokub-okedro.

Tamen estas ankaŭ ebleco de konfuzo: ekzistas nekonveksa unuforma pluredro kun la sama nomo. Vidu en unuforma granda rombokub-okedro.

Areo kaj volumeno

La areo A kaj la volumeno V de la senpintigita kubokedro de latera longo a estas:

A=12(2+2+3)a261.7551724a2
V=(22+142)a341.7989899a3

Karteziaj koordinatoj

Karteziaj koordinatoj de verticoj de senpintigita kubokedro centrita je (0, 0, 0) de latera longo 2 estas ĉiuj permutoj de

(±1, ±(1+√2), ±(1+√8))

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj