Senpintigita okedro
Ŝablono:Pluredro La senpintigita okedro estas pluredro, arkimeda solido. Ĝi havas 8 regulajn seslaterajn edrojn, 6 regulajn kvadratajn edrojn, 24 verticojn kaj 36 laterojn. Ĉar ĉiu el la edroj havas centran simetrion, la senpintigita okedro estas zonopluredro.
La senpintigita okedro estas ankaŭ la entutotranĉita kvaredro.
Karteziaj koordinatoj
Karteziaj koordinatoj de verticoj de senpintigita okedro centrita je (0, 0, 0) estas ĉiuj permutoj de (0, ±1, ±2). La verticoj estas tial estas anguloj de 12 ortanguloj, longaj lateroj estas paralelo al la koordinataj aksoj.
La senpintigita okedro estas permuta hiperpluredro de ordo 4. La senpintigita okedro povas ankaŭ esti prezentita per pli simetriaj koordinatoj en kvar dimensioj: ĉiuj permutoj de (1, 2, 3, 4) formas verticojn de senpintigita okedro en la tri-dimensia subspaco x+y+z+w=10. La konstruado povas esti ĝeneraligita al ĉiu n, kaj formi (n-1)-dimensian hiperpluredron, la verticoj de kiu estas ĉiuj permutoj de aro el n aĵoj. Ekzemple, la ses permutoj de (1, 2, 3) formas regulan seslateron en ebeno x+y+z=6; la permutoj de (1, 2, 3, 4, 5) formas unuforman entutotranĉitan 5-ĉelon en 4-dimensia subspaco x1+x2+x3+x4+x5=15.
Areo kaj volumeno
La areo A kaj la volumeno V de senpintigita okedro de latera longo a estas:
Unuformaj kolorigoj
Estas du unuformaj kolorigoj, kun kvaredra simetrio kaj okedra simetrio:
122 kolorigo Oh simetrio Simbolo de Wythoff: 2 4 | 3 |
123 kolorigo Th simetrio Simbolo de Wythoff: 3 3 2 | |
Rilatantaj pluredroj
La senpintigita okedro ekzistas en la aro de senpintigitaj formoj inter kubo kaj okedro:
| Kubo | Senpintigita kubo | Kubokedro | Senpintigita okedro | Okedro |
Kahelaroj
La senpintigitas okedro ekzistas en tri malsamaj konveksaj unuformaj ĉelaroj (spaco-enspacantaj kahelaroj):
Dutranĉita kuba kahelaro |
Rektigitotranĉita kuba kahelaro |
Senpintigita alternita kuba kahelaro |
La ĉelo-transitiva dutranĉita kuba kahelaro povas esti konsiderata kiel korpo-centrita kuba krado en kristalsistemo.
Referencoj
- Ŝablono:Citaĵo el libro (sekcio 3-9)
- Ŝablono:Citaĵo el la reto
- Ŝablono:Citaĵo el gazeto
- Ŝablono:Citaĵo el la reto
- Ŝablono:Citaĵo el la reto
- Ŝablono:Citaĵo el la reto