Ebulioskopo
En kemio, la ebulioskopo[1] estas aparato por precize mezuri la bolpunkton de likvo. Per tio, oni povas kalkuli la molekulmason de solvitaĵo. La mezurado per ebulioskopoj nomiĝas ebulioskopio.
Uzoj
Oni povas uzi la ebulioskopon por kalkuli la molekulmason de solvitaĵo en solvaĵo laŭ la jena leĝo:
- ,
en kiu
- estas la plialtiĝo de la bolpunkto de solvaĵo relative al tiu de la pura solvanto. La enhavo de solvitaĵoj plialtigas la bolpunkton. Ĝia mezurunuo estas kelvino (K).
- estas la faktoro de van ’t Hoff, la nombro de partikloj, en kiu unu molekulo de solvitaĵo disfendiĝas dum solvado. Ĝi estas sendimensia.
- estas a nombro de moloj de la solvitaĵo en kilogramo de solvanto. Ĝia mezurunuo estas molo en kilogramo (mol/kg).
- estas la universala gaskonstanto, kies mezurunuo estas ĵulo en kelvino-molo (J/(K·mol)).
- estas la bolpunkto de la pura solvanto. Ĝia mezurunuo estas kelvino (K).
- estas la unumola maso de la solvanto. Ĝia mezurunuo estas kilogramo en molo (kg/mol).
- estas la unumola entalpio de vaporiĝo. Ĝia mezurunuo estas ĵulo en molo (J/mol).
La esprimo
nomiĝas la ebulioskopa konstanto; ĝia mezurunuo estas kelvino-kilogramo en molo (K·kg/mol).
Tabelo de ebulioskopaj konstantoj
Jen tabelo de ebulioskopaj konstantoj de kelkaj oftaj solvantoj.[2]Ŝablono:Rp
| Solvanto | Ebulioskopa konstanto (en K⋅kg/mol) |
|---|---|
| acetata acido | 3,08 |
| akvo | 0,512 |
| benzeno | 2,53 |
| cikloheksano | 2,79 |
| etanolo | 1,07 |
| etoksietano | 2,02 |
| kamforo | 5,95 |
| karbona disulfido | 2,34 |
| karbona tetraklorido | 5,03 |
| kloroformo | 3,63 |
Historio kaj etimologio
La ebulioskopo nomiĝas laŭ la latina Ŝablono:Lang “boli” kaj la helena Ŝablono:Lang skopéein “observi”.
La unuan ebulioskopon inventis en 1838 la franco Honoré Brossard-Vidal, por mezuri la proporcion de alkoholo en alkoholaĵo. Ĝi estis pli preciza ol antaŭaj metodoj, kiuj uzis la denson: la bolpunkto malpli dependas de la ĉeesto de sukeroj kaj aliaj solvaĵoj ol la denso.
La franca kemiisto François-Marie Raoult (Ŝablono:IFA2, 1830–1901) inventis plibonigitan ebulioskopon. Hodiaŭ, oni ofte uzas la ebulioskopon de la pola kemiisto Wojciech Alojzy Świętosławski (1881–1968).
-
Ebulioskopo de Honoré Brossard-Vidal
-
François-Marie Raoult
-
Wojciech Alojzy Świętosławski
-
Ebulioskopo de Wojciech Alojzy Świętosławski. Ⓐ kondsilo Ⓑ gutigilo Ⓒ termometro Ⓓ bulbo Ⓔ hejtilo Ⓕ valvo
-
Ebulioskopo de Malligand por mezuri la proporcion de alkoholo en vino
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ P. W. Atkins, Physical Chemistry, 4a eld.