Kompleksa sternaĵo

El testwiki
Revizio de 03:56, 17 okt. 2024 fare de imported>Filozofo (Faklingva korekto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En geometrio kaj analitiko, kompleksa sternaĵo estas glata sternaĵo ekipita per kromstrukturo, kiu identigas ĉirkaŭaĵon de ajna punkto kun malfermita aro de kompleksa afina spaco.

Difino

Sur 2n-dimensia sternaĵo M, kompleksa atlaso konsistas el la ĉi-suba dateno:

kiu plenumas la jenan aksiomon:

  • pri ajna i,jI, la bildigo ϕjϕi1:ϕi1(UiUj)ϕj(UiUj) estas holomorfa.

La aro de ĉiuj eblaj kompleksaj atlasoj sur donita sternaĵo M estas parte ordita laŭ inkluzivo; kompleksa strukturo sur la sternaĵo M estas kompleksa atlaso, kiu estas maksimuma laŭ inkluzivo.

Ekzemploj

Ĉiu algebra variaĵo super la kampo de kompleksaj nombroj, kiu ne havas neordinaraĵon, difinas kompleksan sternaĵon. Ekzemple, la kompleksa afina spaco n kaj la kompleksa projekcia spaco n estas kompleksaj sternaĵoj.

Eksteraj ligiloj