Meromorfa funkcio

El testwiki
Revizio de 19:43, 13 okt. 2024 fare de imported>Filozofo (Alĝustigis terminon kaj ligon)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En kompleksa analitiko, meromorfa funkciomeromorfio estas funkcio, kiu estas holomorfa ĉie krom ĉe izolitaj punktoj (kiuj nomiĝas polusoj de la funkcio).

Difino

Supozu, ke U estas malfermita subaro de la kompleksa ebeno. La notacio

^={^}

signifas la rimanan sferon. Do, funkcio

f:U^

estas meromorfa, se kaj nur se ĝi plenumas la jenajn kondiĉojn:

  • (Holomorfeco krom polusoj) La malvastigaĵo ff1() estas holomorfa funkcio sur f1()=Uf1(^).
  • (Izolitaj polusoj) La malbildo f1(^) konsistas el izolitaj punktoj, kaj ĉe ĉiuj el tiuj izolitaj punktoj, la funkcio havas poluson. Alivorte, pri iu ajn z0U, se f(z0)=^, do ekzistas ĉirkaŭaĵo z0VU, entjero n, kaj vico de kompleksaj nombroj an,an+1,an+2, tiaj, ke pri ĉiu ajn zV{z0}, do f(z)=i=nai(zz0)i (la serio de Laurent).

Pli abstrakte, la aro de meromorfaj funkcioj sur U estas kampo, kiu estas la ringo de frakcioj de la komuta ringo de holomorfaj funkcioj sur U. Tio signifas, ke ĉiu meromorfa funkcio estas esprimebla kiel la rilatumo inter du holomorfaj funkcio, el kiuj la dividanto ne estas ĉie nul. (Tamen, la dividato povas esti nul.)

Ekzemploj

Se p(z) kaj q(z) estas polinomoj, kaj q0, do la rilatumo

p(z)q(z)

estas meromorfa funkcio sur la tuta kompleksa ebeno. La polusoj de la ĉi-supra meromorfa funkcio estas la nuloj de q.

Ĉiu holomorfa funkcio estas meromorfa.

La funkcio exp(1/z) ne estas meromorfa sur la tuta kompleksa ebeno, ĉar la neordinaraĵo ĉe z=0 ne estas poluso. (Tamen, ĝi estas holomorfa ­— kaj tial meromorfa — sur {0}.)

Eksteraj ligiloj