Tanĝa fasko

El testwiki
Revizio de 15:52, 12 apr. 2020 fare de imported>Moldur (Je geometrio -> En geometrio)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En diferenciala geometrio, la tanĝa fasko estas natura vektora fasko sur ajna glata sternaĵo, kies rango estas la sama kiel la dimensio de la baza sternaĵo.

Difino

Se M estas k-dimensia glata sternaĵo, do ĉe ĉiu punkto xM, oni povas difini la tanĝan spacon TxM, kiu estas k-dimensia reela vektora spaco.

La tanĝa fasko TM de M estas la jena glata vektora fasko:

TM={(x,v):xM,vTxM}.

Ĝi estas nature glata sternaĵo de dimensio 2k, kaj jen la natura projekcio al la bazospaco:

π:TMM
π:(x,v)x.

La kotanĝa fasko T*M estas la dualo de la tanĝa fasko TM, kies fibroj estas la kotanĝaj spacoj (la dualoj de la tanĝaj spacoj).

Ekzemploj

Se M estas Eŭklida spaco k, do la tanĝa fasko estas simple 2k-dimensia Eŭklida spaco.

Eksteraj ligiloj