Gastrodino

El testwiki
Revizio de 19:58, 25 okt. 2024 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Gastrodino
gastrodino
Plata kemia strukturo de la Gastrodino
gastrodino
Gastrodino estas glukoza derivaĵo el la hidroksobenzila alkoholo kiu bone agas sur la cerba kortekso.
Tridimensia kemia strukturo de la Gastrodino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Glukozido de la hidroksobenzoila alkoholo
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 62499-27-8
ChemSpider kodo 102977
PubChem-kodo 115067
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka solidaĵo
Molmaso 286,280 g·mol−1
Denseco 1,5040g cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdCŜablono:GdC[1]
Bolpunkto Ŝablono:GdC[2]
Ekflama temperaturo Ŝablono:GdC[3]
Acideco (pKa) 9,10
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

GastrodinoC13H18O7 estas kemia kunmetaĵo, blanka solidaĵo kaj potenca antioksidigaĵo, izolita el plantoj de la familio de la orkido tia kia la "Gastrodia elata". Ĝi same posedas protektivajn proprecojn kontraŭ ostoporozo per parta reduktado de la reakcia oksigeno en mezenkimaj trunko-ĉeloj de la osta medolo.[5]

Gastrodino ankaŭ estas uzata en la traktado de la sendormeco, kapdoloroj kaj streso. Lastatempaj esploroj malkovris ke aliaj komponaĵoj el la "Gastrodia elata" montras bonegajn biologiajn aktivecojn, sugestante ke la studo de tiu orkidaco kaj de la gastrodino bezonas pluaj esploroj.[6]

Laŭ la samaj eksperimentoj, gastrodino posedas farmakologiajn efikojn pri al hipnoto krom esti sedativa kaj antikonvulsia. Do ĝi estas antiepilepsia ĉar ĝi inhibas la agadon de la hipokampaj neŭrotransmisiiloj de la aminoacido glutamato, malpliigas la ekscitigagadon de la cerba kortekso kaj reduktas la disvolvadon de la epilepsio.

Sintezoj

Sintezo 1

p-hidroksobenzila alkoholo+glukozoH2Ogastrodino

Sintezo 2

p-hidroksobenzaldehido+glukozo+2[H]gastrodino

Sintezo 3

hidroksobenzoata acido+glukozo+4[H]gastrodino

Reakcioj

Reakcio 1

gastrodino+H2Op-hidroksobenzila alkoholo+glukozo

Reakcio 2

  • Konvertado al hidroksobenzaldehido. Unue ni bezonas akvon por estigi la alkoholon kaj poste oni bezonas oksidigi la alkoholon (per forigo de du hidrogenatomoj el la alkoholo) al la respektiva aldehido per estigo de akvo kun la alkohola molekulo:

gastrodinoH2O+H2Op-hidroksobenzaldehido+glukozo

Reakcio 3

  • Konvertado al hidroksobenzoata acido. Poste la hidratigo, oni devas oksigi la alkoholon formitan, per du oksigenatomoj: unu por forigi la duhidrogenatomojn de la alkoholo kaj alia por aldoniĝi al la aldehidon formitan, produktante la deziratan karboksilatan acidon:

gastrodinoKMnO4+H2Ohidroksobenzoata acido+glukozo

Literaturo

Referencoj

Ŝablono:Referencoj