Sulfonila klorido

El testwiki
Revizio de 18:32, 22 nov. 2023 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro, formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Sulfonila klorido
Sulfonila klorido
Sulfonila klorido
Ŝablono:Center
Sulfonila klorido
Sulfonila klorido
Ŝablono:Center
Alternativa(j) nomo(j)
  • Klorido de sulfonilo
Kemia formulo Ŝablono:Center
Fizikaj proprecoj
Molmaso 100,516g mol−1

Sulfonila klorido estas organika-sulfura funkcia grupo ligita al kloratomo. Krom la kloro, fluoro kaj bromo produktas ankaŭ halogenidajn derivaĵojn. La sulfonila klorido ĝenerale estas senkoloraj kombinaĵoj tre senseblaj al akvo. La sulfonilaj kloridoj posedas tetrahedrajn centrojn ligitajn al du oksigenatomoj krom la kloratomo. Kutime ili estas produktataj per klorigo de iu aromataĵoalkanaĵo. Evidenta reakcio estas ilia emo hidrolizi al la ekvivalenta sulfonata acido. Sulfonilaj kloridoj reakcias kun amoniako por doni sulfonamidon.[1] Sulfonila klorido estas uzata en la produktado de sennombraj farmaciaĵoj kaj pesticidoj.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de etanosulfonila klorido per interagado de etanotiolo kun hidrogena peroksido en ĉeesto de klorita acido:

etanotiolo + hidrogena peroksido + klorita acido etanosulfonila klorido + 2 akvo

Reakcio 2

  • Preparado de benzenosulfonila klorido per interagado de fenildiazonia klorido kun sulfura duoksido:

fenildiazonia klorido + sulfura duoksido benzenosulfonila klorido + nitrogeno

Reakcio 3

  • Preparado de piridinosulfonila klorido per interagado de piridino kun sulfurila klorido:

piridino + sulfurila klorido piridinosulfonila klorido + klorida acido +

Reakcio 4

  • Preparado de tiofenosulfonila klorido per interagado de tiofeno kun tionila klorido:

tiofeno + tionila klorido +hidrogena peroksido tiofenosulfonila klorido + klorida acido +akvo

Reakcio 5

  • Preparado de benzenosulfonila klorido per interagado de benzeno kun sulfata acido en ĉeesto de klorida acido:

benzeno + sulfata acido +klorida acido benzenosulfonila klorido + 2 akvo

Aliaj sulfonilaj kloridoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj