Geranila acetato
| Bonvolu ne konfuzi... | |
| Ili estas izomeroj, ambaŭ estas nesaturitaj esteroj, kaj prezentas la duoblajn ligilojn en la samaj pozicioj 2-a kaj 6-a de la katena karbono, sed geranila acetato estas la trans versio de la molekulo (tio estas, la hidrogeno kaj la metila grupo de la unua duobla ligilo sidas en kontraŭaj pozicioj), dum nerila acetato prezentas la hidrogenon kaj la metilan grupon en la samaj pozicioj de la duobla ligilo. | |
Geranila acetato aŭ C12H20O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la acetata acido kaj geranila alkoholo, Geranila acetato estas senkolora likvaĵo kun florodoro uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Geranila acetato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Geranila acetato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per traktado de acetata acido kaj geranila alkoholo:
|
acetata acido+geraniologeranila acetato+Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: |
Sintezo 2
- Preparado per traktado de acetata anhidrido kaj geranila alkoholo:
Sintezo 3
- Preparado per traktado de geranila klorido kaj acetata acido:
|
geranila klorido+acetata acidogeranila acetato+klorida acido |
Sintezo 4
- Preparado per interagado de natria acetato kaj geranila klorido:
|
natria acetato+geranila kloridogeranila acetato+natria klorido |
Sintezo 5
- Preparado per transesterigo inter etila acetato kaj geranila propionato:
|
etila acetato+geranila propionatogeranila acetato+etila propionato |
Sintezo 6
- Preparado per acida transigo inter geranila benzoato kaj acetata acido:
|
geranila benzoato+acetata acidogeranila acetato+benzoata acido |
Sintezo 7
- Preparado per alkohola transigo inter etila acetato kaj geranila alkoholo:
Reakcioj
Reakcio 1
- Hidrolizo de la geranila acetato:
|
geranila acetato+Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: geraniolo+acetata acido |
Reakcio 2
- Sapigo de la geranila acetato:
Reakcio 3
- Preparado per acida transigo inter geranila acetato kaj benzoata acido:
|
geranila acetato+benzoata acidogeranila benzoato+acetata acido |
Reakcio 4
- Preparado per alkohola transigo inter geranila acetato kaj etanolo:
Reakcio 5
- Reduktigo de la geranila acetato:
Reakcio 6
- Reakcio kun amoniako:
Reakcio 7
- Reakcio kun klorida acido:
|
geranila acetato+klorida acidoacetata acido+geranila klorido |
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Thyme: The Genus Thymus
- Natural Products Interactions on Genomes
- Medicinal and Aromatic Plants
- Evaluation of Certain Food Additives
- Compendium of Food Additive Specifications
- The Chemistry of Essential Oils Made Simple: God's Love Manifest in Molecules
- Identification of Essential Oils by Ion trap Mass Spectroscopy
- Plant Drug Analysis: A Thin Layer Chromatography Atlas