Dinitrogena pentoksido
Dinitrogena pentoksido, t.e. dunitrogena kvinoksido, (molekula formulo N2O5) estas neorganika nitrogena kombinaĵo de oksigeno, toksa, koroda, irita, brulema, blanka aŭ palflava solidaĵo, solvebla en kloroformo, klorhavaj solvantoj, nitrometano, trikloroacetata acido, karbona duoksido, acetono kaj malmulte solvebla en karbona kvarklorido. Laboratorial esploroj elmontris ke dunitrogena kvinoksido estas tiel irita substanco kiel la fosgeno kun similaj proprecoj rilate al sankondiĉoj.
La polareco de la solvantoj posedas signifan efikon sur la rapido de malkomponado en solvaĵo. Do la malkomponado-rapido estas pli forta en nepolaraj solvantoj kiel kloroformo kaj malpli forta en polaraj solvantoj kiel nitrometano. La malkomponado-rapido por solvaĵoj de dunitrogena kvinoksido en nitrata acido estas tre malforta kaj ĉi-solvaĵoj estas modere stabilaj sub mediaj temperaturoj.
Estante anhidrido de nitrata acido, dunitrogena kvinoksido facile reakcias kun humideco por formi nitratan acidon. En solida stato, dunitrogena kvinoksido estas jona substanco, ekzistanta kiel jonoj NO2+NO3- kaj kelkfoje nomata nitrila nitrato. La samo okazas kun dunitrogena kvinoksido en polaraj solvantoj kiel nitrata acido kie kompleta jonigo al nitrila kaj nitrata jonoj observatas. Ĉi-komplekseco je konduto kaj en la fizika stato kaj en solvaĵo signifas ke ne alia nitrogenigagento estas tiel diversa kaj multcela kiel dinitrogena pentoksido.[2]
Sintezoj
Sintezo 1
- N2O5 estis unue sintezita en jaro 1840 de la franca kemiisto Henri Deville (1818-1881) kiu preparis ĝin per traktado de arĝenta (I) nitrato kaj kloro.
|
4arĝenta nitrato+2kloro2dinitrogena pentoksido+4arĝenta klorido |
Sintezo 2
- Per interagado de fosfora kvinoksido kaj eksceso de nitrata acido:
|
fosfora kvinoksido+12nitrata acido6dinitrogena pentoksido+4fosfata acido |
Sintezo 3
- Per interagado de fosfora kvinoksido kaj kvar molumoj da nitrata acido:
|
fosfora kvinoksido+4nitrata acidodinitrogena pentoksido+2Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: |
Sintezo 4
- Per traktado de nitrogena dioksido kun ozono:[3]
|
|
Sintezo 5
- Per varma malkomponado de plumba (II) nitrato:
Reakcioj
Reakcio 1
- Kvankam dinitrogena pentoksido spontanee malkomponiĝas en nitrogena dioksido kaj oksigeno ĝi establiĝas en ĉeesto de ozono.
|
2dinitrogena pentoksido4Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: + |
Reakcio 2
- Hidrolizo de dinitrogena pentoksido:
Reakcio 3
- Preparado de nitrobenzeno. En normalaj kondiĉoj benzeno ne reakcias kun N2O5 sed reakcias eksplode kun N2O5 en solida stato:[4]
Reakcio 4
- Preparado de nitrometano:
Reakcio 5
- Kiel nitrata anhidrido, dinitrogena pentoksido donas nitratojn en akva solvaĵo:
|
dinitrogena pentoksido+2natria hidroksido2natria nitrato+Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: |
Reakcio 6
- Sintezo de nitrozila klorido:
Reakcio 7
- Kiel forta oksidanto, tiel N2O5 oksidigas sulfuran dioksidon al sulfura trioksido:
Reakcio 8
- Preparado de nitrila perklorato:
|
dinitrogena pentoksido+perklorata acidonitrila perklorato+nitrata acido |
Reakcio 9
- N2O5 oksidigas hidrazinon al elementaj substancoj:
|
dinitrogena pentoksido+hidrazino2 |
Reakcio 10
- Sintezo de nitramido:
Reakcio 11
- Preparado de nitrila kvarfluoroborato:[5]
|
3dinitrogena pentoksido+8 |
Literaturo
- NCBI Resources
- InChem
- ResearchGate
- Advances in Inorganic Chemistry and Radiochemistry
- General Chemistry
- The Chemistry of the Non-Metals